Belgio

El Vikicitaro
Belgio
Belgio
Belgio
Aliaj projektoj
Belgio en Vikipedio
Belgio en Komunejo
Belgio en Komuneja kategorio
Belgio en Vikinovaĵoj

La Reĝlando BelgioBelgujo (nederlande Koninkrijk België; france Royaume de Belgique; germane Königreich Belgien) estas ŝtato lokita en Okcidenta Eŭropo.

Citaĵoj[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Signo de analoga frenezo estis nekomprenebla franca decido haltigi la konstruadon de la Maginot-linio ĉe la belga limo, kio komplete kontraŭis sperton de la Unua mondmilito. Ĉar se tamen konsideri franco-germanan militon vere ebla, do kial ne eblas germana atako tra Belgio? »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Por ĉirkaŭiri pezajn francajn fortikaĵojn ĉe la germana limo, Alfred von Schlieffen proponis rompi neŭtralecon de Belgio, kondukinte germanajn trupojn flanke tra ĝia teritorio… La plano estis same brila kaj senracia. Minimuma kono de la historio povus sugesti al li, ke Britio nepre ekmilitos se okazos invado al Belgio – tiun fakton ŝajne komplete malatentis la kaiser kaj la germana ĝenerala stabo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« "Belgio" estas la plej malĝentila vorto en la universo, kiu estas "tute malpermesita en ĉiuj partoj de la Galaksio, krom en unu parto, kie ili ne povus scii, kion ĝi signifas." »
— Douglas Adams, La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio
Citaĵo
« El ĉiuj ĉi tiuj, la belgoj estas la plej kuraĝaj/fortaj» « Horum omnium fortissimi sunt Belgae. »
— Julio Cezaro
Citaĵo
« Ili estas la Kanado de Francio»
— Craig Ferguson en 2008
Citaĵo
« La riĉeco de nia lando kaj nia institucia sistemo kuŝas precipe en tio, ke nia diverseco estas forto. Kiam ajn ni trovas ekvilibron inter unueco kaj diverseco, la forto de Belgio estas ĝuste doni signifon al nia diverseco. »
— Filipo de Belgio (princo)
Citaĵo
« Belgio estas la plej bona rimedo kontraŭ patriotismo»
— Geert van Istendael
Citaĵo
« Flandroj kaj valonoj, ĉi tiuj estas nur familiaj nomoj, belga estas nia nomo. »
— Antoine Clesse (1816 - 1889)