Komunismo

El Vikicitaro
Komunismo
Komunismo
Komunismo
Aliaj projektoj
Komunismo en Vikipedio
Komunismo en Komuneja kategorio
Komunismo en Vikivortaro

Komunismo estas socipolitika ideologio kaj movado, kiu celas nuligi la kapitalismon, detrui la individuan proprieton kaj bazi la ekonomian vivon sur komuneco de la havo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Malgraŭ la fakto ke komunismo en plejparto de la regionoj estis senkreditigita, ĝi plu ekzistas en kvin landoj, en kiuj loĝas proksimume kvarono de la monda loĝantaro — do en ili loĝas oble pli da homoj ol en multnombraj landoj, kies komunistaj reĝimoj falis en 1989-1991. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Rusa komunismo estas la ekstergeedza infano de Karlo Markso kaj Katarina la Granda. »
— Clement Attlee
Citaĵo
« Kiam mi donas manĝon al malriĉuloj, ili nomas min sanktulo. Kiam mi demandas, kial ili estas malriĉaj, ili nomas min komunisto. » « Quando dou comida aos pobres chamam-me de santo. Quando pergunto por que ellos são pobres chamam-me de comunista. »
— Hélder Câmara
Citaĵo
« Komunismo egalas al objektivaj materialaj bazoj plus edukado»
— Fidel Castro
Citaĵo
« La kialo, ke mi estas komunisto, estas ĉar mi kredas je totala revolucio, kiu renversos la kapitalisman kontrolon de la ekonomio, kiu kaptos la riĉaĵojn de ĉiuj gigantaj kompanioj, kiuj ekspluatas kaj regas la vivojn de ĉiuj laboristoj»
— Angela Davis
Citaĵo
« Iuj proponas nurajn bonfartajn rimedojn - dum aliaj prezentas grandiozajn reformajn sistemojn, kiuj pretendante reorganizi la socion, fakte celas konservi la fundamentojn, kaj do la vivon, de la ekzistanta socio. Komunistoj devas senĉese lukti kontraŭ ĉi tiuj burĝaj socialistoj, ĉar ili laboras por la malamikoj de komunistoj kaj protektas la socion, kiun komunistoj celas renversi. »
— Friedrich Engels
Citaĵo
« En kapitalismo, komunistoj estas ĉiam pli bonaj. » « Στον καπιταλισμό οι κουμουνιστές είναι πάντα καλύτεροι. »
— Adonis Georgiadis
Citaĵo
« Mi pli kaj pli konvinkiĝas, ke nur per komunismo ni povas fariĝi homoj. »
— Frida Kahlo, letero el Usono, dum la 1930-aj jaroj
Citaĵo
« En Rusio ĉio, kion vi bezonas por akiri domon, estas naskiĝi en Sovetunio. Vi rajtas loĝi. En Usono, se vi ne havas dolaron, vi rajtas elekti inter dormi en domo aŭ sur la trotuaro. Tamen vi diras, ke ni estas la sklavoj de komunismo. »
— Nikita Khrushchev
Citaĵo
« Por ke la ŝtato tute forvelku, kompleta komunismo estas necesa. »
— Lenin, Ŝtato kaj Revolucio
Citaĵo
« La kaŭzo de komunismo estas la plej granda kaŭzo en la historio de la homaro, ĉar ĝi celas forigi el la socio ĉiujn formojn de subpremo kaj ekspluatado, liberigi la homaron kaj certigi pacon kaj prosperon al ĉiuj. »
— Nelson Mandela
Citaĵo
« Kio estas komunismo? Ĝi estas, ke kiam vi manĝis sufiĉe da manĝaĵo por via malsato kaj ankoraŭ restas manĝaĵo - ĝi apartenas al alia viro»
— A. R. Murugadoss
Citaĵo
« Vivu la Komunista Partio kaj partizanojn! Batalu homoj por via libereco! Ne kapitulacu al la malbonfarantoj! Mi estos mortigita sed estas tiuj, kiuj venĝos min! »
— Lepa Radić, ŝiaj lastaj vortoj
Citaĵo
« Mi malŝatas komunismon ĉar ĝi estas nedemokratia kaj kapitalismon ĉar ĝi favoras ekspluaton»
— Bertrand Russell
Citaĵo
« Ni parolas ĉi tie pri la estonteco: pri la vivoj de homoj en la mondo sen militoj, sen socia subpremo, sen nacia malegaleco, sen subpremo de la kapabloj de homoj. Alivorte, temas pri la estonteco, kiun ni ĉiuj nomas komunismo. »
— Andrej Tarkovskij, Letero al la centra komitato de la Komunista Partio de Sovetunio (20 oktobro 1970).
Citaĵo
« Ni komunistoj estas kiel semoj kaj la homoj estas la grundo. Kien ajn ni iras, ni devas unuiĝi kun la homoj, enradikiĝi kaj ekflori inter ili. »
— Mao Zedong
Citaĵo
« La okcidenta homo, kompreninte agreseman volon je povo de la Oriento, konsideras sin devigita apliki eksterordinarajn defendorimedojn, samtempe prezentante ilin fiere kiel propan virton kaj bonajn intencojn. Li ne kapablas kompreni, ke temas pri liaj propraj malvirtoj, lerte kovritaj per fajnaj diplomatiaj trukoj kaj rimedoj, la malvirtoj, pri kiuj malkaŝe akuzas lin la komunisma mondo. Tio kion travivis la Okcidento nerimarkite kaj kun facila hontosento (diplomatia mensogo, sistema trompado, kaŝitaj minacoj), malferme kaj plene venis de la Oriento kaj ligis lin per neŭrozaj nodoj. Tio estas vizaĝo de ĝia propra malica ombro, ridaĉanta al la okcidenta homo de alia flanko de la fera kurteno»
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« Se la maldekstro akirus la regadon, la rezulto estus mizero, teroro kaj morto, kiel okazas en ĉiuj lokoj, kie regas komunismo. » « Se la sinistra andasse al governo il risultato sarebbe miseria, terrore e morte, come accade in tutti i posti dove governa il comunismo. »
— Silvio Berlusconi (Corriere della Sera, 2005-01-17), Corriere della sera, 17-a de januaro 2005
Citaĵo
« Ĉar la produktiloj estas la kolektiva verko de la homaro, la produkto estu la kolektiva propraĵo de la homaro. Individua proprigo estas nek justa nek utila. Ĉio apartenas al ĉiu. Ĉiuj aferoj estas por ĉiuj homoj, ĉar ĉiuj bezonas ilin, ĉar ĉiuj laboris laŭ sia forto por produkti ilin, kaj ĉar ne eblas taksi ĉies parton de la produktado de la riĉeco de la mondo. »
— Petro Kropotkin, La konkero de pano
Citaĵo
« La homaranismo Zamenhofa povas nur kreski en komunismo. »
— Eŭgeno Lanti, For la neŭtralismon!
Citaĵo
« Anarkiismo estas parto de la homa naturo kaj komunismo estas ĝia logika ampleksiĝo. »
— Nestor Maĥno
Citaĵo
« Fantomo hantas en Eûropo — la fantomo de komunismo. »
— Karl Marx kaj Friedrich Engels, Manifesto de la Komunista Partio
Citaĵo
« La plej grava minaco al Usono hodiaŭ ne estas komunismo. Ĝi estas la moviĝo de Usono al faŝisma teokratio, kaj ĉio, kio okazis dum la administrado de Reagan, gvidas nin rekte tra tiu kondukilo ... Mi ja pensas tion. ... Kiam oni havas registaron, kiu preferas iun moralan kodekson derivitan de iu religio, kaj tiu morala kodekso iĝas leĝaro por konformi al unu religia vidpunkto, kaj se okazas, ke tiu kodekso estas tre, tre dekstra, preskaŭ ĝis Attila la Huno... » « The biggest threat to America today is not communism. It's moving America toward a fascist theocracy, and everything that's happened during the Reagan administration is steering us right down that pipe … I really think that. … When you have a government that prefers a certain moral code derived from a certain religion and that moral code turns into legislation to suit one certain religious point of view, and if that code happens to be very, very right wing, almost toward Attila the Hun... »
— Frank ZappaCrossfire, 1986
Citaĵo
« Dum mi estas urbestro de tiu ĉi urbo la grandaj industrioj estas sekuraj. Ni aŭdas pri konstituciaj rajtoj, libera esprimado kaj la libera gazetaro. Ĉiufoje, kiam mi aŭdas tiujn ĉi vortojn, mi diras al mi: 'Tiu viro estas Ruĝa, tiu viro estas Komunisto.' Vi neniam aŭdas veran usonan paroladon tia. » « (angle) As long as I am mayor of this city the great industries are secure. We hear about constitutional rights, free speech and the free press. Every time I hear these words I say to myself, 'That man is a Red, that man is a Communist.' You never hear a real American talk like that. »
— Frank Hague
Citaĵo
« En la kapitalismo, homo ekspluatas homon. En la komunismo okazas male. »
— John Kenneth Galbraith
Citaĵo
« La vera lukto estas ne inter Oriento kaj Okcidento, aŭ kapitalismo kaj komunismo, sed inter edukado kaj propagando. »
— Martin Buber
Citaĵo
« Marx kredis, ke la kontraŭdiroj de kapitalismo kondukus al komunismo, senklasa socio, kiu funkcias laŭ la principo "de ĉiu laŭ sia kapablo, al ĉiu laŭ sia bezono". »
— Alex Thio kaj Jim Taylor]], Sociaj Problemoj
Citaĵo
« Triumfalisma kompania kapitalismo, finfine libera de la fantomo de komunismo, mobilizis sian ekonomian potencon senĉese marĝenigi ĉiujn nemerkatajn valorojn; subigi ĉiun aspekton de usona vivo al kompania "efikeco" kaj la fina rezulto; demonigi ne nur registaron sed la ideon mem pri publika servo kaj publikaj varoj. » « (angle) A triumphalist corporate capitalism, free at last of the specter of Communism, has mobilized its economic power to relentlessly marginalize all nonmarket values; to subordinate every aspect of American life to corporate "efficiency" and the bottom line; to demonize not only government but the very idea of public service and public goods. »
— Ellen Willis
Citaĵo
« Nuklea milito ne defendas landon kaj ĝi ne defendas sistemon. Mi diris tion mem multfoje; eĉ la plej lerta ideologo ne povos distingi inter la cindroj de kapitalismo kaj la cindroj de komunismo. » « (angle) A nuclear war does not defend a country and it does not defend a system. I've put it the same way many times; not even the most accomplished ideologue will be able to tell the difference between the ashes of capitalism and the ashes of communism. »
— John Kenneth Galbraith

Emil Cioran[redakti]

Citaĵo
« Ni ekpensu pri influo de la frua kristanismo. Al la antikva socio ĝi faris mortan baton, paralizis ĝin, pereigis. Por la barbaroj ĝi inverse iĝis la beno, akriginte en la unua tempo iliajn naturajn instinktojn. Ne resurektinte kadukiĝintan mondon, ĝi resurektis nur resurektintojn. Tia estas ankaŭ la komunisma instruo: rekte ĝi savas nur tiujn, kiuj jam estas savitaj. Sed ĝi ne kapablas doni firman esperon al la mortantaj, kaj eĉ malpli — revivigi la mortintojn. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
Citaĵo
« [pri komunismo] Ĝi mem aspektas kiel la sola realo, pri kiu ankoraŭ povas esperi ĉiu, kiu konservis almenaŭ pajleron de la kredo je la estonteco, — jen kial ni ĉiuj je tiu aŭ alia grado estas la komunistoj… »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
Citaĵo
« Se la utopio estas materiigita iluzio, do komunismo estas krome la iluzio trudita, deviga, defio al la ĉieesta malbono, optimismo kontraŭvole. Al ĝi apenaŭ adaptiĝos sperta kaj matura cerbo, kiu ebriiĝas nur per unu afero — elreviĝo, aŭ tiu, kiu sekvante ekzemplon de la Genezo malemas ligi la oran epokon al la ideo pri la evoluo… Li malfeliĉe scias: justeco estas la enkorpiga neplenumeblo, giganta neokazigeblaĵo, la sola idealo, pri kiu oni povas konvinke aserti, ke ĝi realiĝos nenie kaj neniam, kaj kiun ŝajne kontraŭstaras ĉiuj leĝoj de la naturo kaj la socio»
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« La komunistoj kredas ke ili trovis la vojon al liberiĝo de la malbono [...] Al miaj taskoj ne apartenas ekonomia kritiko de la komunisma sistemo, mi ne kapablas esplori tiun demandon: ĉu nuligo de privata posedo servos al atingo de tiu ĉi celo kaj kiun utilon tio havos. Sed ĝiajn psikologiajn premisojn mi ne povas ne agnoski nedetenema iluzio»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« Estas nenio nekomprenebla en tio ke la germana revo pri tutmonda dominado estas akompanata de antisemitismo kaj sufiĉe klare estas kial provo krei la novan komunistan kulturon en Rusio trovas sian psikologian subtenon en persekutado de la burĝaro. Kun timo oni demandas sin: kion faros la Sovetoj post kiam ili ekstermos ĉiujn burĝojn»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« [pri kritikantoj de komunismo] Ripetante denove kaj denove siajn akuzojn kontraŭ komunismo, kiuj estas bone konataj al ĉiuj kaj kun kiuj konsentas ĉiu, kiu ne estas stalinisto, ili detenas sin de iu radikala kritiko de kapitalismo kaj de novaj proponoj rilate funkciadon de demokratia socialismo. Kreiĝas impreso, ke en la mondo ĉio estas en ordo, se nur oni sukcesos ĝin savi de la komunisma minaco; tiuj homoj similas al elreviĝintaj geamantoj, perdintaj ĉian kredon je la amo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Hodiaŭ la homo staras antaŭ sia plej grava elekto: tio estas elekto ne inter kapitalismo kaj komunismo, sed inter robotismo (same en ĝia kapitalisma kaj komunisma formoj) kaj humanisma socialismo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Hitlero ekzemple rigardis la germanajn komunistojn kiel potencialajn nacional-socialistojn: “El etburĝa social-demokrato aŭ el sindikata gvidanto nacional-socialisto formiĝos neniam, sed el komunisto li formiĝos ĉiam”. Kapitano Röhm fanfaronis ke la plej fervoran komuniston li transformos je nazio en kvar semajnojn. Aliflanke Karl Radek rigardis al la nazioj-brunĉemizuloj kiel al rezervo de estontaj komunistoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Oficiro, varbanta soldatojn, komunisto-agitanto kaj misiisto ofte kaptas fiŝojn en la sama kloako de noktejoj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Samuel P. Huntington[redakti]

Citaĵo
« En 1917 sekve de la rusa revolucio al konfliktoj inter naciaj ŝtatoj aldoniĝis konflikto de ideologioj, unue inter faŝismo, komunismo kaj liberala demokratio, poste inter la du lastaj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Komunisma ideologio estis alloganta homojn tra la tuta mondo en la 1950-aj kaj la 1960-aj jaroj, kiam ĝi asociiĝis kun ekonomia sukceso kaj milita povo de Sovetunio. Tiu allogeco forvaporiĝis samtempe kun stagnado de la sovetia ekonomio, kiu estis jam malkapabla subteni militan potencialon de Sovetunio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Komunismo trovis idealan solvon de la problemo: Rusio diferenciĝis de la Okcidento kaj troviĝis en principa opozicio rilate ĝin, ĉar ĝi estis pli evoluinta ol la Okcidento. Ĝi la unua faris proletan revolucion, kiu baldaŭ devintus disvastiĝi tra la tuta mondo. Rusio iĝis enkorpigo de ne postrestinta azia pasinteco, sed de progresa sovetia estonteco. Efektive la revolucio ebligis al Rusio transsalti la Okcidenton, diferenciĝi de la aliaj ne ĉar “vi estas aliaj kaj ni ne estos kiel vi”, kiel tion asertis slavemuloj, sed ĉar “ni estas aliaj kaj baldaŭ vi estos kiel ni”, kiel tion deklaris la komunisma internacio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« [pri la intermilita periodo] En plejparto de la Okcidento dominis marksisma perspektivo: komunismo kaj socialismo estis traktataj kiel tendenco de estonteco kaj en tiu aŭ alia formo estis ĝoje akceptataj de politikaj kaj intelektaj elitoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« [en la 1950-aj jaroj] Multaj en demokratiaj landoj kaj speciale en antaŭnelonge sendependiĝintaj ŝtatoj opiniis ke la komunista mondo sendube superos la kapitalistan mondon per industria povo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« En iu momento komence de la 1980-aj ŝajnis ke komunismo akcelis sin kaj ŝajne estis preta forigi ĉion de sur sia vojo; kaj en sekva momento destinita de la historio komunismo komencis disfali. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Karl Marx kaj Friedrich Engels[redakti]

Trad: Vilhelmo Lutermano eldonejo Monda Asambleo Socia (MAS) 2015 el ŝutelba PDF ĉe marxists.org
Citaĵo
« Fantomo persekutas Eŭropon; la fantomo de komunismo.[1] »
— Karl Marx kaj Friedrich EngelsManifesto de la Komunista Partio (1848)
Citaĵo
« La komunistoj povas resumi sian teorion en tiu ĉi sola esprimo: forigo de la privata proprieto. »
— Karl Marx kaj Friedrich EngelsManifesto de la Komunista Partio (1848) p. 80
Citaĵo
« Tremu la regantajn klasojn pro komunitaj revolucioj. La proletoj povas en ĝi nenion perdi krom siajn katenojn. Ili povas gajni mondon. »
— Karl Marx kaj Friedrich EngelsManifesto de la Komunista Partio (1848) p. 104
Citaĵo
« Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu»
— Karl Marx kaj Friedrich EngelsManifesto de la Komunista Partio (1848) p. 104
Citaĵo
« La komunismo mem ne estas la celo de homa evoluo. »
— Karolo MarksoEkonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844
Citaĵo
« Ĉia privata posedo sentas — almenaŭ rilate pli grandan privatan posedon — envion kaj sopiron de egaligo, tiel ke la du lastaj konsistigas esencon de la konkurenco. Kruda komunismo estas nur pinto de tiu ĉi envio kaj de tiu ĉi egaligo, devenanta de imago pri iu baza minimumo. »
— Karolo MarksoEkonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844

José Ortega y Gasset[redakti]

Citaĵo
« Komunismo estas tre stranga moralo, sed tio estas moralo. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« …marksismo de Stalin… fortas per tio, kio en ĝi haveblas la rusa kaj tute ne per tio, kion ĝi enhavas de komunismo. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Thomas Szasz[redakti]

Citaĵo
« Ideo pri speciala danĝero de la judoj por la socio evoluas kune kun historiaj ŝanĝoj en la sferoj, kiujn aprezas tiu socio. En la Mezepoko la judo estis perfidulo de kristanismo: oni opiniis ke liaj prauloj murdis Jesuon kaj li plu neas la veran kredon kaj povon de la eklezio. En la nuntempa mondo la judo estas perfidulo de la patrujo kaj de dominanta politika ideologio. Dreyfus simbolas la judon kiel perfidulon de la nacio. Ekde la tempo de la rusa revolucio la judo estas prototipo de la malamiko de komunismo kaj kapitalismo. En la Okcidento la komunisman ideologion oni konsideras kreaĵo de judoj kaj Markso kaj Trockij servas tie kiel ĝiaj ŝlosilaj simboloj. En la Oriento la kapitalisman ideologion oni konsideras kreaĵo de judoj kaj Rotschild kaj aliaj “judaj bankistoj” estas konsiderataj ĝiaj simboloj. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Nuna tendenco, ekzistanta en Okcidenta Germanio — klarigi antisemitismon kaj naziismon per mensa malsano — tre malmulte diferenciĝas de antaŭa tendenco klarigi kapitalismon kaj komunismon per la judoj»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj

  1. Traduko de la vikicitaristo, kiu aldonis ĝin. Fonto: Communism


Socia kaj politika filozofio
Filozofoj ArendtAristoteloAŭgustenoAkvinoBadiouBakuninBaudrillardCamusChomskyCiceronoKonfuceoDe BeauvoirEmersonEngelsFourierFranklinGandhiGramsciHegelHobbesJeffersonKantKierkegaardLaŭzioLeibnizLeninLockeLuxemburgMakiaveloMaoMarcuseMarxMontesquieuMohamedoNietzscheOrtegaPaineRenanRousseauRussellSadSartreSmithSokratoSpinozoStraussStirnerSunSun TzuTaineThoreauTocquevilleVoltaireWeber
Konceptoj JustecoJuroPacoPosedoRevolucioRajtoSocioDespotismoMilito
Regadformoj AristokratioBurokratioDemokratio