« Ĉe la ŝamanoeblecoj de transformiĝoj estas senlimaj kaj li uzas ilin maksimume komplete, por la reĝo ili ja estas malpermesitaj, kaj transformiĝo estas paralizita ĝis la kompleta ŝtoniĝo. »
« [pri la reĝo] Statikeco de tiu ĉi tipo, al kiu estas malpermesita propra transformiĝo, kvankam de ĝi eliras senfinaj ordonoj, kaŭzantaj transformiĝon de la aliaj, eniris esencon de la potenco. Tiu ĉi imago difinas ankaŭ la nuntempajn ideojn pri la naturo de la potenco. »
« La reĝoj, regintaj en certaj periodoj de la tempo, enkorpigis en si la tempon de ĉiuj. Ilia morto — ĉu ĝi venis je natura vojo aŭ estis artefarite rapidigita pro la malfortiĝo de ilia vivoforto — ĉiam simbolis forfluon de certa parto de la tempo. Ili estis la tempo kaj inter unu reĝo kaj la alia venis sentempo; tiajn periodojn — interreĝadojn — homoj penis fari laŭeble plej mallongaj. »
«Ekzemplodoneco de la reĝoj estas universala trajto. Foje la ĉirkaŭuloj limiĝas je adorado kaj piemo. Ĉio kion la reĝo faras plenas je profunda senco. Nenio en ĝi povas esti hazarda. »