Kulposento

El Vikicitaro
Kulposento
Kulposento
Kulposento
Aliaj projektoj
Kulposento en Vikipedio
Kulposento en Vikivortaro

Kulposento estas la mezuro de la grado laŭ kiu aganto, kiel persono, povas esti moralejure respondeca pro agado kaj neagado.

Citaĵoj[redakti]

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« Ni plu subtenas hipotezon, laŭ kiu la homa kulposento devenas de la Edipa komplekso kaj estis akirita post la murdo de la patro fare de unuiĝintaj kontraŭ li filoj. Tiam la agreso estis ne subpremita, sed realigita — la sama agreso, kies subpremado ĉe la infano estas fonto de la kulposento. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« Kulposento, aperanta post faro de io krima, pli meritas la nomon de pento. Ĝi rilatas nur al la ago, kaj jam pro tio ĝi supozigas haveblon de konscienco antaŭ la ago, tio estas de preteco eksenti sin kulpa. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« [pri la Edipa komplekso] Nun al ni tute klare videblas ankaŭ komplico de la amo je apero de la konscienco, kaj fatala neeviteblo de la kulposento. Ĉe tio ne gravas, ĉu efektive okazis la patromurdo aŭ oni sin detenis. La kulposento estas trovebla en ambaŭ kazoj, ĉar ĝi estas esprimo de la ambigua konflikto, de eterna lukto inter Eroso kaj la instinkto de la mortodetruemo. Tiu ĉi konflikto ekflamas tuj post kiam antaŭ la homo estas starigata tasko kunekzisti kun la aliaj. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« Pento estas la komuna nomo de la reagoj de Mio al la kulposento. La pento enhavas en preskaŭ senŝanĝa formo materialon de la timosentoj kaj estas puno per si mem, ĝi inkluzivas la bezonon je puno, kaj pro tio ĝi povas esti pli aĝa ol la konscienco»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« Dum la analiza laboro ni ne sen miro trovis, ke malantaŭ preskaŭ ĉiu neŭrozo sin kaŝas certa parto de la nekonscia kulposento. Ĝi siavice subtenas simptomojn, uzas ilin kiel punilojn. Kiam pasio devas esti repuŝita, ĝiaj libidaj komponantoj transformiĝas je simptomoj, kaj ĝiaj agresaj komponantoj — je la kulposento. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]

Wilhelm Reich[redakti]

Citaĵo
« Kulposento, ligita al sekseco, rompas naturan orgasman procezon de seksa kuniĝo, kreante obstaklojn sur la vojo de seksa energio, kiu poste trovas aliajn vojojn por sia manifestiĝo. Neŭrozoj, seksaj devioj kaj kontraŭsocia aktivado iĝas disvastiĝintaj sociaj fenomenoj [...] Kun tempopaso tiu distordita, krudigita kaj prostituigita sekseco defendas ideologion, danke al kiu ĝi aperis. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Ekzistas malmulte da homoj kapablaj travivi amon sen havi kulposenton. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Estas mirinde, ke en tia ĝenerale ateisma socio kiel la nia, kulposento estas tiom disvastiĝinta kaj tiom profunde enradikiĝinta. La ĉefa diferenco de ekzemple kalvinisma komunumo konsistas en tio, ke la kulposento estas ne tute konsciata kaj ne rilatas al la religia nocio de peko. Ĉe supraĵa rigardo al la aferoj ni trovas, ke la homoj sentas sin kulpaj pro centoj da diversaj kazoj… La afero aspektas preskaŭ tiel kvazaŭ ili bezonas trovi ion pro kio ili povus senti sin kulpaj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« [pri melankolio] Ĝi aperas, kiam eblecoj de la fuĝo per transformiĝoj estas elĉerpitaj kaj ĉio rezultiĝas vane. En melankolio la homo sentas sin jam ĉasita kaj kaptita. Forgliti ne eblas: la transformiĝoj finiĝis, ne indas eĉ provi. La homo trairis malsupren: li estis predo, servis kiel manĝaĵoj kaj transformiĝis je kadavroekskrementoj. La procezo de la progresanta senvaloriĝo de propra persono per transigado esprimiĝas je la kulposento. La germana vorto Schuld, tio estas kulpo, origine signifis, ke la homo troviĝas en la potenco de alia. Ĉu iu sentas sin kulpa aŭ sentas sin predo — baze tio estas la sama afero. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ[redakti]