Oriento

El Vikicitaro
Oriento
Oriento
Oriento
Aliaj projektoj
Oriento en Vikivortaro

Oriento estas de la vidpunkto de historia geografio, Azio kaj Fora Oriento, perceptataj kiel komplete diferencaj de la okcidenta mondo.

Citaĵoj[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Nova ŝtata sekretario de Dwight D. Eisenhower, John Foster Dulles traktis konflikton Oriento – Okcidento kiel moralan problemon kaj strebis eviti intertraktojn pri preskaŭ ĉiuj aferoj ĝis okazos radikala transformiĝo de la sovetia sistemo… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri parolado de Bill Clinton en januaro 1994] Klarigante kial Usono ne bonvenigias akcepton de Pollando, Hungario, Ĉeĥio kaj Slovakio al NATO, li asertis ke la Nordatlantika alianco ne povas “fari novan dividlinion inter la Oriento kaj la Okcidento, kiu per si mem iĝos antaŭsigno de novaj konfrontiĝoj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Uzado de la terminoj “Oriento” kaj “Okcidento” por marki geografiajn areojn estas misgvida kaj etnocentra. “Nordo” kaj “Sudo” havas komune akceptitajn elirpunktojn — en polusoj. Al la nocioj “Oriento” kaj “Okcidento” tiaj bazaj punktoj mankas. La demando konsistas en jeno: oriento kaj okcidento de kio? Ĉio dependas de tio, kie vi staras. Evidente “Okcidento” kaj “Oriento” origine rilatis al okcidenta kaj orienta partoj de Eŭrazio. De vidpunkto de usonano tamen Foran Orienton necesas nomi Fora Okcidento. Plejparton de la ĉina historio Okcidento signifis Hindion dum en Japanio “okcidento” kutime signifas Ĉinion»
— William E. Naff, Reflections on the Question of ‘East and West’ from the Point of View of Japan // Comparative Civilizations Rewiew [1986]
Citaĵo
« Trafas la okulojn strebo al formiĝo de gigantaj duoblaj amasoj, nomantaj sin laŭ la mondopartoj — la Oriento kaj la Okcidento. Ili ĉion ensorbas en sin kaj kio estas ne ensorbita de ili, tio estas eta kaj senpova. Stulta kontraŭstaro de tiuj ĉi duoblaj amasoj, ilia armiteco ĝis dentoj kaj baldaŭ eĉ ĝis la Luno, vekis en la mondo apokalipsan timon: la milito inter ili povas neniigi la homaron. Tamen okazis, ke tendenco de la multigado tiom fortiĝis, ke la milito subiĝis al ĝi — ĝi estas nura ĝena obstaklo. La milito kiel rimedo de la rapida multigado elĉerpis sin per eksplodo de la arkaiko en Germanio en la tempo de nacional-socialismo kaj, nun povas esti certaj, malaperis por ĉiam. Ĉiu lando nun montras emon gardi sian produktadon pli atente ol siajn civitanojn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La okcidenta homo, kompreninte agreseman volon je povo de la Oriento, konsideras sin devigita apliki eksterordinarajn defendorimedojn, samtempe prezentante ilin fiere kiel propan virton kaj bonajn intencojn. Li ne kapablas kompreni, ke temas pri liaj propraj malvirtoj, lerte kovritaj per fajnaj diplomatiaj trukoj kaj rimedoj, la malvirtoj, pri kiuj malkaŝe akuzas lin la komunisma mondo. Tio kion travivis la Okcidento nerimarkite kaj kun facila hontosento (diplomatia mensogo, sistema trompado, kaŝitaj minacoj), malferme kaj plene venis de la Oriento kaj ligis lin per neŭrozaj nodoj. Tio estas vizaĝo de ĝia propra malica ombro, ridaĉanta al la okcidenta homo de alia flanko de la fera kurteno»
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« Estus eraro opinii, ke ĉiuj ĉi novaj politikaj socioj, naskiĝantaj en la Oriento, estos kopioj de tiuj al kiuj ni alkutimiĝis en la Okcidento. Renaskiĝinte tiuj ĉi antikvaj civilizacioj akiros novan formon. »
— Lester B. Pearson, Democracy in World Politics [1955]

Vidu ankaŭ[redakti]