Perforto

El Vikicitaro
Perforto
Perforto
Perforto
Aliaj projektoj
Perforto en Vikipedio
Perforto en Komuneja kategorio
Perforto en Vikivortaro

Perforto estas uzo de fizika forto, kiel rimedo trudi sian volon.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« Konflikto de interesoj inter la homoj ĝenerale estas solvata per perforto. Tiel okazas en la tuta animala regno, la homo ne devas esti escepto. »
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]
Citaĵo
« La perforton oni povas venki per unueco, povo de la unuiĝintoj prezentiĝas nun kiel juro kontraŭ perforto de unu. Ni vidas ke la juro estas la povo de la komunumo. Tio plu estas perforto, aplikata al ĉiu solulo, kiu kontraŭstarigos sin al ĝi; ĝi funkcias per la samaj rimedoj, havas la samajn celojn. Diferenco estas nur ke la perforto estas farata de ne unu, sed de komunumo. »
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]
Citaĵo
« Estus eraro ignori la fakton, ke la juro origine estis kruda perforto kaj ĝis nun ne povas eviti la perforton. »
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Kaj se Markson oni akuzas plejparte pri tio, ke li defendas perforton kaj revolucion, tio estas distordado de la faktoj. Ideo de la politika revolucio estas ne specife marksismasocialisma ideo; tio estas tradicia ideo de la meza klaso de la burĝa socio dum lastaj 300 jaroj de ĝia ekzistado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Nia nuntempa demokratio estas rezulto de perforto kaj revolucio, la revolucio de Kerenskij en 1917 en Rusio kaj revolucio en 1918 en Germanio renkontis varmegan kunsenton en la okcidentaj demokratiaj landoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Neniujn ŝanĝojn indas akiri perforte; ili devas okazi samtempe en la ekonomia, politika kaj kultura sferoj. Ŝanĝoj en nur unu sfero detrue influas la ŝanĝojn ĝenerale. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Andrej Movĉan[redakti]

Citaĵo
« ...por homo meze de hierarkio “kutima” perforto aplikata al li mem iĝas necesa atesto de tio, kio li plu konservas sian lokon en la hierarkio, kiun li aprezas: manko de kutimaj manifestiĝoj de perforto rilate lin ofte estigas ĉe li maltrankvilon, timon, malcertecon pri si mem. » « ...для человека в середине иерархии «обычное» насилие над ним самим становится необходимым свидетельством того, что он все еще сохраняет свое место в иерархии, которым дорожит: отсутствие стандартных проявлений насилия по отношению к нему часто вызывает у него беспокойство, страх, неуверенность в себе. »
— Andrej Movĉan, Krestomatio de perforto [la 12-a de julio 2016]
Citaĵo
« Homoj, troviĝantaj en malaltaj ŝtupoj de la socia ŝtuparo (en plej diversaj sencoj) ofte serĉas perforton rilate al si, ĉar ĝi pravigas ilian malaltan staton. » « Люди, находящиеся на низких уровнях социальной лестницы (в самых разных смыслах), часто ищут насилия над собой, поскольку оно оправдывает их низкое положение. »
— Andrej Movĉan, Krestomatio de perforto [la 12-a de julio 2016]
Citaĵo
« ...por apliki perforton ni devas ĉesi vidi en la viktimo personecon, kvazaŭ forgesi pri lia racieco kaj animeco, aĵigi lin. Kontraŭe, animigo de potenciala viktimo, agnosko de li kiel personeco igas nin kunsenti kaj blokas la perforton. » « ...чтобы применять насилие, мы должны перестать видеть в жертве личность, как бы забыть о ее разумности и одушевленности, овеществить ее. Напротив, одушевление потенциальной жертвы, признание ее личностью заставляет нас сопереживать и блокирует насилие. »
— Andrej Movĉan, Krestomatio de perforto [la 12-a de julio 2016]
Citaĵo
« ...je momento de perforto ni forgesas pri haveblo de personeco ĉe objekto kaj rememorante pri tio ni pentas... » « ...в момент насилия мы забываем о наличии личности у объекта, а вспоминая, раскаиваемся... »
— Andrej Movĉan, Krestomatio de perforto [la 12-a de julio 2016]
Citaĵo
« ...sadistoj, psikopatoj kaj aliaj patologie strebantaj al perforto personoj ofte estas simple senaj je imago — ili ne povas starigi sin sur lokon de viktimo, ekrigardi per liaj okuloj, percepti lin kiel personecon» « ...садисты, психопаты и прочие патологически стремящиеся к насилию личности зачастую оказываются просто лишенными воображения — они не могут поставить себя на место жертвы, посмотреть ее глазами, воспринять ее как личность. »
— Andrej Movĉan, Krestomatio de perforto [la 12-a de julio 2016]
Citaĵo
« La ĉefa kontraŭulo de militoj en la nuna mondo estas kresko de parto de internacia komerco. Milito, kiel montras historio, neniam komenciĝas se landoj sukcesas superi certan nivelon de komerco inter si. Interalie pro tio haveblas espero, ke Rusio kun EU neniam komencos armitan konflikton» « Главный противник войн в современном мире — рост доли внешней торговли. Война, как показывает история, никогда не начинается, если страны добиваются превышения определенного уровня внешней торговли между собой. В частности, поэтому есть надежда, что Россия с ЕС никогда не вступят в вооруженный конфликт. »
— Andrej Movĉan, Kiu kaj por kio bezonas militon [februaro 2016]
Citaĵo
« Ŝtatoj, aniĝintaj en militaj aliancoj, malofte militas — sindevigoj kadre de alianco postulas interkonsenton pri komenco de milito, kion malfacilas fari, konsiderante interesojn de aliaj aliancanoj; ekstera agreso ja kontraŭ lando, malantaŭ kiu staras aliancanoj, estas malpli probabla. » « Государства, входящие в военные блоки, редко воюют — обязательства по блоку требуют договоренности о начале войны, что сложно сделать, имея в виде интересы других участников блока; внешняя же агрессия на страну, за спиной которой стоят партнеры по блоку, менее вероятна. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]
Citaĵo
« En la tiel nomata ruĝa kvadrato (nulo ĝis 6000 dolaroj de pokapa MEP kaj 5 ĝi 12% de krudmateriala rento en MEP) konstante okazas militoj kaj koloraj revolucioj» « В так называемом красном квадрате (от нуля до 6000 долларов подушевого ВВП и от 5 до 12% доли сырьевой ренты в ВВП) все время происходят войны и цветные революции. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]
Citaĵo
« Ekde la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento laŭ diversaj pritaksoj 25 ĝis 50% de ĉiuj militoj en la mondo havis kiel kaŭzon demandojn pri kontrolado super naftoresursoj aŭ iĝis eblaj danke al uzado de naftaj enspezoj. » « С 70-х годов прошлого века, по разным оценкам, от 25 до 50% всех войн в мире имело причиной вопросы контроля нефтяных ресурсов либо стало возможным благодаря использованию нефтяных доходов. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]
Citaĵo
« ...unuigas Tunizion, Egiption, Sirion kaj Ukrainion nur tio, ke ĉe pokapa MEP 3000 ĝis 6000 dolaroj ili havis je momento de komenco de revolucioj parton de rento en MEP ene de 8-12%. Rusio hodiaŭ danĝere proksimiĝas al tiu ĉi rektangulo kun siaj 8500 dolaroj de la pokapa MEP kaj 14% de la rento. » « ...объединяет Тунис, Египет, Сирию и Украину только то, что при подушевом ВВП от 3000 до 6000 долларов они имели на момент начала революций долю ренты в ВВП в пределах 8-12%. Россия сегодня опасно приближается к этому прямоугольнику с ее 8500 долларов подушевого ВВП и 14% ренты. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]
Citaĵo
« Estus racie supozi ke plejparto de la rento en MEP (15% kaj pli) en sufiĉa grado garantias totalisman potencon per resursoj por stabileco... Malalta rento (malpli ol 5-7%) devigas landojn evoluigi diversigitan ekonomion, kio kontribuas al evoluo de demokratio kaj pli rapida kresko aŭ en maloftaj kazoj kiel tiu singapura — altiĝo de MPE kaj stabiliĝo de la reĝimo danke al subteno de loĝantaro kaj komercistaro. » « Разумно предположить, что большая доля ренты в ВВП (15% и выше) в достаточной степени обеспечивает тоталитарную власть ресурсами для стабильности... Низкая рента (менее 5-7%) вынуждает страны развивать диверсифицированную экономику, что способствует развитию демократии и более быстрому росту или — в редких случаях типа сингапурского — подъему ВВП и стабилизации режима благодаря поддержке населения и бизнеса. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]
Citaĵo
« Rimarkindas ke Sovetunio fine de la 1980-aj jaroj havis proksimume 13-14% parton de rento en MEP — iom pli ol nivelo de koloraj revolucioj» « Интересно отметить, что СССР в конце 1980-х годов имел примерно 13-14%-ную долю ренты в ВВП — чуть выше уровня цветных революций. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Ju pli forte la persono identigas sin kun grupo, des pli alta estas lia kapablo kontraŭstari perforton. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Efektive ne manipulado de la gvidantoj, sed procezo de unuiĝo transformas noblajn instigojn je malamo kaj perforto. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Propagando per si mem, iel ajn lerta ĝi estu, ne povas deteni homojn en iu ajn kredo, se ili ĉesis kredi. Do la amasa movado starigas tian ordon, ĉe kiu se homoj ĉesas kredi, oni igas ilin kredi perforte. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kontraŭ ĉiuj atendoj, propagando iĝas pli arda kaj insista, kiam ĝi estas akompanata de perforto, sed ne tiam kiam ĝi esperas nur pri si mem. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Verŝajne veras ke la perforto naskas fanatikecon, sed veras ankaŭ ke fanatikeco naskas perforton. Tre ofte malfacilas diri, kio aperas pli kaj kio malpli frue. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ĉe akceptintaj la kredon sub premo de perforto ankaŭ povas aperi fanatikeco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La kredanto, kiom ajn estus liaj agoj furiozaj kaj perfortaj, ĝenerale estas la homo obeema kaj subiĝema. Novkonvertitaj kristanoj, atakintaj la universitaton en Aleksandrio kaj linĉintaj tie profesorojn, suspektitajn pri herezo, estis obeemaj anoj de la unueca eklezio. Komunisto — aktiva partoprenanto de strataj tumultoj — estas servila ano de la partio. Japanaj kaj naziaj arogantuloj kaj furiozuloj estis la plej disciplinemaj homoj, kiujn nur konis la mondo. Ĉe ni, en Usono, dunganto ofte trovas en fanatikulo-rasisto, inklina al amasa perforto, obeeman kaj kvietan laboriston, en armeo tia homo estas speciale disciplinema soldato»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Thomas Szasz[redakti]

Citaĵo
« …perforton, kiun oni atendas de frenezulo, oni plej bone komprenu kiel projekcion sur la viktimon de efektiva perforto fare de persekutanto»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Estas evidente ke potenciala perforto de malmultaj ne pravigas efektivan perforton de plimulto. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Perforto estas akuŝigisto de ĉiu malnova socio kiam ĝi estas graveda je la nova. »
— Karolo MarksoLa Kapitalo
Citaĵo
« Ankoraŭ en 1918 mi rimarkis specifajn perturbojn en la nekonscia sfero de miaj germanaj pacientoj, kiujn ne eblis klarigi per ilia individua psikologio... La observitaj de mi arketipoj esprimis prahomajn instinktojn, perforton kaj kruelon [...] tiun staton neniukaze oni povas konsideri la pure teŭtona fenomeno. Atako de la primitivaj psikologiaj fortoj havis pli aŭ malpli totalan karakteron. »
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro
Citaĵo
« Honto, manko de honto: la radikoj de perforto. »
— Salman Rushdie
Citaĵo
« Iu ajn masakro povas esti pardonita se ĝi havis iun sencon, se oni povas interpreti ĝin kiel historian perforton — tia estas la morala aksiomo de la rajto pri perforto. Iu ajn perforto povas esti pardonita, se ĝi ne estis dissendita de la amaskomunikiloj (“La terorismo estas nenio sen la amaskomunikiloj”). »
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
Citaĵo
« Kristanismo estas religio de perforto. Tio rekte kontraŭstaras la neperfortecon de Jesuo. Eĉ la multaj klopodoj je sociaj kaj karitativaj kampoj ŝanĝas neniom en tiu afero. La neelĉerpebla fonto de tiu perforto estas la kredo je la diovolita oferomorto de Jesuo sur la kruco. » « Das Christentum ist eine Religion der Gewalt. Es steht deshalb im scharfen Gegensatz zur Gewaltlosigkeit des Jesus von Nazareth. Auch der vielfältige Einsatz auf sozialem und caritativem Gebiet ändert nichts an dieser Tatsache. Die niemals versiegende Quelle dieser Gewalt ist der Glaube an den gottgewollten Opfertod Jesu am Kreuz. »
— Willibald Glas, Kristanismo kaj Perforto
Citaĵo
« Venko akirita per perforto egalas al malvenko, ĉar ĝi estas momenta. »
— Mohandas Karamchand Gandhi

Vidu ankaŭ[redakti]