Espero

El Vikicitaro
Espero
Espero
Espero
Aliaj projektoj
Espero en Vikipedio
Espero en Komuneja kategorio
Espero en Vikivortaro

Espero estas stato, sento de esperanto.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Esperi estas dementi la estontecon» « Espérer, c’est démentir l’avenir. »
— Emil Cioran, Silogismoj de amaro [1952]
Citaĵo
« Mi pensis, ke la espero estas nek efektiva, nek iluzia, same kiel surtera vojo, kiu komence ne ekzistas, sed estiĝas post multeripeta paŝado de homaj piedoj. » « Espérer, c’est démentir l’avenir. »
— Lusin, Naskiĝloko
Citaĵo
« Se ĉe viro ĝenerale en ekstera konstitucio dominas aŭ almenaŭ estas konsiderata idealo logiko kaj konkreteco, do ĉe virinosento. Sed en animo aperas inversa rilatumo: viro interne sentas kaj virino pensas. Pro tio viro pli facile trafas kompletan desperon dum virino plu kapablas konsoli kaj esperi; pro tio viro pli ofte sin mortigas ol virino. Kiom facile virino iĝas viktimo de sociaj kondiĉoj, ekzemple kiel prostituino, tiom viro cedas al impulsoj de nekonscio, trafante alkoholismon kaj aliajn malvirtojn»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj


Citaĵo
« Ne estas milito inter islamanoj kaj ne-islamanoj, sed inter ekstremistoj kaj moderuloj de ĉiuj religioj.... Kio gravas estas ne vivi en timo. La plej danĝera afero estas rezigni kaj perdi esperon. La ĉefa malamiko ne estas terorismo aŭ ekstremismo, sed nescio. »
— Reĝino Rania de Jordanio
Citaĵo
« Neniam rezignu! estas pli saĝe kaj pli bone
Ĉiam esperi, ol unufoje malesperi.
 »
 « (angle) Never give up! it is wiser and better
Always to hope, than once to despair. »
— Martin Farquhar Tupper
Citaĵo
« Infero estas tiu stato, kie oni ĉesis esperi. » « (angle) Hell is that state where one has ceased to hope. »
— A. J. Cronin
Citaĵo
« Ne perdu vin en maro de malespero. Estu esperema, estu optimisma. Nia lukto ne estas la lukto de unu tago, unu semajno, unu monato aŭ unu jaro, ĝi estas dumviva lukto. Neniam timu iomete brui kaj havi bonajn problemojn, necesajn problemojn. » « (angle) Do not get lost in a sea of despair. Be hopeful, be optimistic. Our struggle is not the struggle of a day, a week, a month, or a year, it is the struggle of a lifetime. Never, ever be afraid to make some noise and get in good trouble, necessary trouble. »
— John Lewis
Citaĵo
« La kapablo produkti socian ĥaoson estas la lasta eliro de malesperaj homoj. » « (angle) The capacity to produce social chaos is the last resort of desperate people. »
— Cornel West
Citaĵo
« Kiel mirinde, ke ni renkontis paradokson. Nun ni havas iom da espero progresi. » « (angle) How wonderful that we have met with a paradox. Now we have some hope of making progress. »
— Niels Bohr
Citaĵo
« La minimumo, kiun mi povas fari estas paroli por la centoj da ĉimpanzoj, kiuj nun sidas kurbaj, mizeraj kaj sen espero, rigardante per mortaj okuloj el siaj metalaj malliberejoj. Ili ne povas mem paroli. »
— Jane Goodall, (1989)
Citaĵo
« Viro estas estaĵo de espero kaj inventemo, kiuj ambaŭ neas la ideon, ke aferoj ne povas esti ŝanĝitaj» « (angle) Man is a creature of hope and invention, both of which belie the idea that things cannot be changed. »
— Tom Clancy
Citaĵo
« Espero, kiel fido, estas nenio se ĝi ne estas kuraĝa; ĝi estas nenio se ĝi ne estas ridinda» « (angle) Hope, like faith, is nothing if it is not courageous; it is nothing if it is not ridiculous. »
— Thornton Wilder
Citaĵo
« Memoro ne estas nur la spuro de la pasinta tempo sur ni; ĝi estas la gardanto de tio, kio estas signifa por niaj plej profundaj esperoj kaj timoj» « (angle) Memory is not just the imprint of the past time upon us; it is the keeper of what is meaningful for our deepest hopes and fears. »
— Rollo May
Citaĵo
« Oni ne bezonas esperi por entrepreni, nek sukcesi por persisti. »
— Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau
Citaĵo
« Tiuj ĉi estas malfacilaj tempoj. La mondo vundas. Ni vivas en timo kaj forgeso marŝi kun espero. Sed espero ne forgesis vin. Do, petu al ĝi vespermanĝi. Ĝi verŝajne malsatas kaj dankus la inviton. » « (angle) These are hard times. The world hurts. We live in fear and forget to walk with hope. But hope has not forgotten you. So ask it to dinner. It's probably hungry and would appreciate the invitation. »
— Libba Bray
Citaĵo
« Historion ne faras nur reĝoj kaj parlamentoj, prezidantoj, militoj kaj generaloj. Ĝi estas la historio de homoj, de ilia amo, honoro, fido, espero kaj sufero; de naskiĝo kaj morto, de malsato, soifo kaj malvarmo, de soleco kaj malĝojo. » « (angle) History is not made only by kings and parliaments, presidents, wars, and generals. It is the story of people, of their love, honor, faith, hope and suffering; of birth and death, of hunger, thirst and cold, of loneliness and sorrow. »
— Louis L'Amour
Citaĵo
« Ĉiuj devas revi. Ni revas doni al ni esperon. Ĉesi revi - nu, tio estas kiel diri, ke vi neniam povos ŝanĝi vian sorton. Ĉu tio ne estas vero» « (angle) Everyone must dream. We dream to give ourselves hope. To stop dreaming — well, that’s like saying you can never change your fate. Isn’t that true? »
— Amy Tan
Citaĵo
« Espero estas la sonĝo de la vekita viro. »
— Aristotelo
Citaĵo
« La libera esprimo de la esperoj kaj aspiroj de popolo estas la plej granda kaj sola sekureco en prudenta socio» « (angle) The free expression of the hopes and aspirations of a people is the greatest and only safety in a sane society. »
— Emma Goldman
Citaĵo
« Se niaj malamikecoj naskiĝas el timo, tiam memfida malavareco naskiĝas el espero. Unu el la centraj lecionoj, kiujn mi lernis post duonjarcenta laborado en la evolua mondo, estas, ke anstataŭigo de timo per espero probable estas la plej potenca trampolino de progreso. »
— Aga Khan 4a
Citaĵo
« Mi ekzistas kun la espero, ke ĉi tiuj memuaroj iel, mi ne scias, kiel povas trovi la vojon al la mensoj de la homaro en Iu Dimensio, kaj eble incitos rason de ribeluloj, kiuj rifuzos limiĝi al limigita Dimensieco.
Tio estas la espero de miaj pli brilaj momentoj. »
 « (angle) I exist in the hope that these memoirs, in some manner, I know not how, may find their way to the minds of humanity in Some Dimension, and may stir up a race of rebels who shall refuse to be confined to limited Dimensionality.
That is the hope of my brighter moments. »
— Edwin Abbott Abbott
Citaĵo
« ...estas racie esperi, ke en ne tro fora estonteco ni estos kompetentaj kompreni tiel simplan aferon kiel stelon» « (angle)...is reasonable to hope that in the not too distant future we shall be competent to understand so simple a thing as a star. »
— Arthur Stanley Eddington

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Necesas fajrigi kaj blovi pasian esperon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Unu el plej grandaj allogaĵoj de la amasa movado estas ke ĝi anstataŭigas por ni esperon. Tiu ĉi allogaĵo speciale forte efikas en socio, kie vaste disvastiĝis la ideo de la progreso. En nocio de la progreso kategorio “morgaŭ” okupas tre grandan lokon: kompreneble ke malkontento, kiam antaŭe videblas nenio bona, estas ekstreme turmenta»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« En la nuntema socio homoj povas vivi sen espero nur en tiu kazo, se oni tenas ilin en konsternita stato, se oni ĉiam igas kuri sen rekapti la spiron. Despero de senlaborulo konsistas ne tiom en perspektivo de kompleta malriĉeco, kiom en tio, ke li subite ekvidis Nenion — kompletan malplenon. Nome pro tio senlaboruloj prefere iras al vendistoj de espero ol al donantoj de senlaborulaj subvencioj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Espero foje efikas kvazaŭ esplodaĵo, kaj foje ĝi disciplinigas kaj plenigas per pacienco: la unua okazas kiam oni supozas, ke espero plenumiĝos baldaŭ; la dua — kiam espero plenumiĝos ne baldaŭ. La amasa movado dum sia leviĝo promesas esperon de la unua varianto… poste, kiam la movado akiras potencon, ĝia akcento translokiĝas je la fora espero — je revo kaj alloga fantomo. La amasa movado post atingi celon ekokupiĝas sole pri konservado de la atingita kaj tiam obeemo kaj pacienco estas aprezataj pli alte ol senpera agado, kaj kiam ni “esperas pri tio, kion ni ne vidas, tiam ni pacience atendas”[1]»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ĉia amasa movado, atinginta potencon, proponas sian propran esperon — sian sorton de opio por bridi senpaciencon de la amasoj, por ke ili akceptu sian sorton. Stalinismo estas la sama opio por la popolo kiel la dominantaj religioj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tiuj, kiuj ne havas esperon, estas dividitaj kaj pelataj al ekstrema egoismo. Komuna suferado per si mem, kiam ĝi ne estas akompanata de espero, ne unuigas kaj nek elvokas reciprokan kunsenton. Judoj en la egipta sklaveco estis “fiularo de arogantuloj kaj klaĉuloj” kaj por ilin unuigi Moseo devis doni al ili esperon pri la Promesita Lando»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kiam mankas espero homoj forkuras aŭ ebligas mortigi sin senbatale. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Proverboj[redakti]

Citaĵo
« Espero postulas oferon. »
Citaĵo
« Antaŭ vespero ne estu fiera. »
Citaĵo
« De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero. »
Citaĵo
« Espero kaj pacienco kondukas al potenco»
Citaĵo
« Espero logas, espero mensogas. »

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Espero panon ne donas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Esperis flaton, — ricevis baton. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kie estas sufero, estas ankaŭ espero. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj

  1. Epistolo al la Romianoj. 8:25.