Frenezo

El Vikicitaro
Frenezo
Frenezo
Frenezo
Aliaj projektoj
Frenezo en Vikipedio
Frenezo en Komuneja kategorio
Frenezo en Vikivortaro
A Rake's Progress (William Hogarth, 1763)

Frenezo estas estas termino uzita ĝis fino de la 19-a jarcento por aludi al determinita konduto, kiu malakceptis la establitajn sociajn normojn.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« Historia respondo al la defio de la frenezo iĝis hipotezo pri nekonscio. Nekonscio estas logika sistemo, ebliganta pripensi la frenezon (kaj ĝenerale iun ajn strangan aŭ nenormalan aĵon) en la sistemo de la senco, vastigita ĝis limo de sensenco, anstataŭigita per teruraĵoj de la frenezo kaj ekde nun komprenebla danke al uzado de certa diskurso: psiko, nekonscia impulso, subpremado ktp. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« La frenezuloj, iam mutaj, hodiaŭ estas aŭditaj de ĉiuj: danke al tio ke oni trovis la vojon malĉifri iliajn mesaĝojn, kiuj estis konsiderataj antaŭe kiel absurdaj kaj nekompreneblaj. La infanoj ankaŭ akiris la voĉon, ili ne plu estas tiuj strangaj kaj samtempe malgravaj estaĵoj en la mondo de la plenkreskuloj — la infanoj havas signifon, ili transformiĝis je signanto ne danke al iu “liberiĝo” de ilia “parolado”, sed ĉar racio de la plenkreskuloj ricevis pli fajnajn rimedojn por preventi minacon de ilia silentado. Estis aŭditaj ankaŭ la praaj homoj, al ili oni turnas sin, aŭskultas atente, ili ne plu estas bestoj kaj Levi-Strauss estis prava, kiam diris, ke ilia mentala organizado estis la sama kiel la nia, psikanalizo ligis ilin al la Edipa komplekso kaj libido — ekfunkciis ĉiuj niaj kodoj kaj ili respondis al ili. Ili estis entombigitaj en silento, nun ili estas entombigitaj en “parolado”, “alia” certe, sed sub devizo de unueco de la Racio — ne necesas erari — tio estas la sama ordo de supereco: imperiismo de racio, novimperiismo de malsameco. Plej gravas ĉe tio ke nenio evitas superecon de la senco, de ŝarĝado per la senco. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]

Thomas Szasz[redakti]

Citaĵo
« Vane insistas novproklamita “frenezulo” je sia sano. La malkapablo mem de la paciento “rekoni” fakton de malsano estas deklarata ĝia simptomo. Vane rifuzas li kuracadon kaj enhospitaliĝon, konsiderante ilin specoj de torturoj kaj malliberigo. Lia rifuzo subiĝi al aŭtoritato de psikiatro aspektas kiel eĉ pli profunda simptomo de la malsano. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« En la 17-a jarcento laŭgrade de malkresko de la povo de la eklezio kaj religia mondkoncepto la komplekso “inkvizitorosorĉistino” malaperis kaj sur ĝia loko estis konstruita la komplekso “psikiatro — frenezulo”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Dum pli ol dudek jaroj da laboro kiel psikiatro mi eĉ ne unu fojon aŭdis ke klinika psikologo sciigus surbaze de projekcia testo ke esplorito estas “normala, mensa sana persono”. Iuj sorĉistinoj povis postvivi elprovon per akvo, tamen eĉ ne unu “frenezulo” restos sana post psikologia testado. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Por fervora psikiatro ĉiuj homoj estas frenezuloj, same kiel por fervora teologo ĉiuj estas pekuloj»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« …psikiatroj, psikologoj kaj advokatoj malofte okazas subgarde en psikiatriaj malsanulejoj. Senhavuloj kaj sensignifuloj trafas ilin oble pli ofte. Sendube tio klarigas ankaŭ, kial en la ŝtataj psikiatriaj institucioj tiom multas aĝuloj. Maljunuloj, speciale malriĉaj, okupas en nia socio pozicion, tre similan al la pozicio de virino en la Mezepoko. Ili plej malmulte kapablas defendi sin de ofendaj medicinaj etikedoj. Se ili estas maldezirindaj, facilas agnoski ilin suferantaj je “maljunula senileco” aŭ iu alia speco de frenezo kaj meti en frenezulejon por “prizorgado” kaj “kuracado” de ilia “malsano”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Kie finiĝas religia herezo, tie komenciĝas herezo psikiatria, kaj kie finiĝas persekutado de sorĉistino, komenciĝas persekutado de frenezulo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Dum jarmiloj al la viroj ŝajnis komforte kredi ke la virinoj estas malsupraj, duonhomaj estaĵoj, bezonantaj gvidadon kaj prizorgadon. Preskaŭ same longe raciaj homoj simile traktis la frenezulojn. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Nocio de frenezo perfekte konvenis por anstataŭigi nocion de sorĉado. Tamen same kiel sorĉado devis havi kialon kaj kiel tiu estis prezentata kontrakto kun diablo, same frenezo devis havi sian kialon. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« En Mezepoko dio de la eŭropano estis kristana kaj lia diablo estis la judo. En la nuntempa socio fonto de grupa sekureco ŝoviĝis de dio kaj papo al la nacio kaj gvidanto, de religio — al scienco. Rolo de simboloj de danĝero transiris de sorĉistino kaj judo al perfidulo kaj frenezulo. La judo restas pekokapro ne pro tio ke li estas Antikristo, sed pro tio ke oni antaŭdifinis lin kiel perfidulon (kiel kaze de la franca antisemitismo en la epoko de la Dreyfus-afero) aŭ alskribis al li higienan minacon (kiel kaze de la nuntempa germana antisemtimismo). Same kiel antaŭe, heroece batalante kontraŭ la Aliulo kiel Simbola Krimulo, la virtulo konsideras sin la Bonkorulo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« …perforton, kiun oni atendas de frenezulo, oni plej bone komprenu kiel projekcion sur la viktimon de efektiva perforto fare de persekutanto»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« ...ĉiuj homoj similas unu al alia, alikaze ili ne estus trafitaj de la sama frenezo... »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
Citaĵo
« Feliĉe por la okupataj frenezuloj, kiuj regas nin, ni konstante estas Usonaj Ŝtatoj de Amnezio (USA). Ni lernas nenion, ĉar ni memoras nenion. » « (angle) Happily for the busy lunatics who rule over us, we are permanently the United States of Amnesia. We learn nothing because we remember nothing. »
— Gore Vidal
Citaĵo
« Frenezo inter unuopuloj estas malofta — sed inter grupoj, partioj, popoloj kaj epokoj ĝi estas la regulo. » « Der Irrsinn ist bei einzelnen etwas Seltenes--aber bei Gruppen, Parteien, Völkern und Zeiten die Regel. »
— Friedrich Nietzsche, Jenseits von Gut und Böse [Trans Bono kaj Malbono]
Citaĵo
« La diferenco inter normaluloj kaj frenezuloj estas, ke homoj normalaj estas tiuj, kiuj sukcesas malliberigi la aliajn. »
— Aimé Michel
Citaĵo
« Se vi decidas involviĝi en Esperanto, tio signifas ke vi ne aŭskultas al la homoj kiuj diras, “Kial ne lerni veran lingvon?” aŭ “Ĉu tio ne estas freneza, utopia, kulta afero?” Do estas elemento de strangeco en tio, sed ankaŭ elemento de fortikeco. Oni povas kontraŭstari la prijuĝon kaj la negativajn reagojn kaj daŭrigi ĉiukaze. Estas io admirinda en tio. » « If you decide to get into Esperanto, that means you're not listening to all the people who say, "Why not learn a real language?" or "Isn't that the crazy utopian cult thing?" So there's an element of eccentricity in that, but also an element of toughness. You can stand up to the judgment and negative reactions and do it anyway. There's something admirable in that. »
— Arika Okrent, [Responde al la asociado de frenezeco kaj Esperanto]

Vidu ankaŭ[redakti]