Timo

El Vikicitaro
Timo
Timo
Timo
Aliaj projektoj
Timo en Vikipedio
Timo en Komuneja kategorio
Timo en Vikivortaro

Timo estas emocio estigata de ia okazaĵo, kies nekutimeco aŭ danĝereco surprizas, kaj al kiu oni ne kapablas trovi taŭgan reagon.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Malgajo, honto, timo, teruro, kolerego ne subiĝas al la leĝoj, estante ekzemploj de rapida frenezo»
— Benjamin Rush, Lecture on the medical jurisprudence of the mind // The Autobiography of Benjamin Rush
Citaĵo
« La timo — tiu agresema, vorema bestio, sidanta en ni. Ĝi ne lasas forgesi sin. Senĉese ĝi obeigas nin kaj turmentas. Senĉese ĝi postulas nutraĵon, senĉese ni devas nutradi ĝin. Ni zorgas, ke la satigilo estu plej bona. Ĝia plej ŝatata nutraĵo — malgajaj klaĉoj, malbonaj novaĵoj, panikaj pensoj, koŝmaraj bildoj. El mil klaĉoj, novaĵoj kaj pensoj ni ĉiam elektas plej malbonajn, do tiajn, kiujn la timo plej ŝatas. Por satigi ĝin, por mildigi la monstron. Ni vidas homon, kiu aŭskultante sian kunulon havas palan vizaĝon kaj movas sin malkviete. Kio okazas? Li nutras la propran timon. Kaj kiam ni havas nenion? Do, ni febre elpensos la nutraĵon. Kaj kiam ni ne povas elpensi (kio okazas malofte)? Ni kuregos al la aliaj, ni serĉos homojn, demandos, aŭskultos kaj kolektos novaĵojn tiom longe, ĝis ni satigos la propran timon denove. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
Citaĵo
« Neimagebla timemo, propra al la prahistoria homo, tiu timemo antaŭ ĉio kio forte impresas, kion li tuj eksentas kiel magion, kiel ion ŝarĝitan je magia forto, gardas lin sufiĉe celkonforme de tio, kion oni povas nomi perdo de animo, perdo, kiun timas ĉiuj prahistoriaj popoloj, ĉar ĝin sekvas malsanoj kaj morto»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« La sola afero timinda de ni estas la timo mem. » « The only thing we have to fear is fear itself. »
— Franklin Delano Roosevelt
Citaĵo
« Timo estas la vojo al la malhela flanko. Timo kondukas al kolero. Kolero kondukas al malamo. Malamo kondukas al sufero. » « Fear is the path to the dark side. Fear leads to anger. Anger leads to hate. Hate leads to suffering. »
— Yoda, Star Wars Episode I: The Phantom Menace
Citaĵo
« La germanoj estas mirinde obeemaj. Ili uzas filozofiajn meditojn por pruvi la plej nefilozofian aferon en la mondo: adoradon de la povo kaj timon, transformiĝantan la adoradon je fascino»
— Madamo de Staël
Citaĵo
« Ne estas milito inter islamanoj kaj ne-islamanoj, sed inter ekstremistoj kaj moderuloj de ĉiuj religioj.... Kio gravas estas ne vivi en timo. La plej danĝera afero estas rezigni kaj perdi esperon. La ĉefa malamiko ne estas terorismo aŭ ekstremismo, sed nescio. »
— Reĝino Rania de Jordanio
Citaĵo
« Kiam anĝelo diras "Ne timu!" Preferu vi ekmaltrankviliĝi. Granda tasko estas survoje. » « Whenever an angel says "Be not afraid!" you'd better start worrying. A big assignment is on the way. »
— Elie Wiesel, Citaĵo de Elie Wiesel, laŭ Spirituality and Liberation: Overcoming the Great Fallacy (Spiriteco kaj Liberigo: Superante la Granda trompo) de Robert McAfee Brown, p. 136 (1988).
Citaĵo
« Se ni havus sufiĉan mondon kaj tempon, tiu ĉi timemo, Sinjorino, ne estus krimo. » « (angle) Had we but world enough, and time, this coyness, Lady, were no crime. »
— Andrew Marvell
Citaĵo
« La leono ne povas protekti sin kontraŭ kaptiloj, kaj la vulpo ne povas defendi sin de lupoj. Oni do devas esti vulpo por rekoni kaptilojn, kaj leono por timigi lupojn. »
— Makiavelo
Citaĵo
« Memoru, la povo de Jedi fluas de la Forto. Sed gardu vin: Kolero, timo, agreso - la malluma flanko, estas ili. Post kiam vi ekiros laŭ la malluma vojo, por ĉiam ĝi regos vian destinon» « (angle) Remember, a Jedi's strength flows from the Force. But beware: Anger, fear, aggression — the dark side, are they. Once you start down the dark path, forever will it dominate your destiny. »
— George Lucas , Stelaj Militoj Epizodo 6-a: Reveno de la Ĵedajo
Citaĵo
« Timi amon estas timi vivon, kaj tiuj, kiuj timas vivon, jam mortis. »
— Bertrand Russell
Citaĵo
« La optimisto proklamas ke ni vivas en la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj; kaj la pesimisto timas ke tio estu vero. » « (angle) The optimist proclaims that we live in the best of all possible worlds; and the pessimist fears this is true. »
— James Branch Cabell
Citaĵo
« La okuloj de timo volas, ke vi metu pli grandajn serurojn sur viajn pordojn, aĉetu pafilojn, enfermu vin. La okuloj de amo, anstataŭe, vidas nin ĉiujn kiel unu. » « (angle) The eyes of fear want you to put bigger locks on your doors, buy guns, close yourself off. The eyes of love, instead, see all of us as one. »
— Bill Hicks
Citaĵo
« Memoro ne estas nur la spuro de la pasinta tempo sur ni; ĝi estas la gardanto de tio, kio estas signifa por niaj plej profundaj esperoj kaj timoj. » « (angle) Memory is not just the imprint of the past time upon us; it is the keeper of what is meaningful for our deepest hopes and fears. »
— Rollo May
Citaĵo
« Amo estas la emblemo de eterneco; ĝi konfuzas ĉian nocion de tempo; forigas ĉiun memoron pri komenco, ĉian timon pri fino... »
— Madamo de Staël
Citaĵo
« Kiu venkis siajn timojn, tiu vere estos libera»
— Aristotelo
Citaĵo
« Tiuj ĉi estas malfacilaj tempoj. La mondo vundas. Ni vivas en timo kaj forgeso marŝi kun espero. Sed espero ne forgesis vin. Do, petu al ĝi vespermanĝi. Ĝi verŝajne malsatas kaj dankus la inviton. » « (angle) These are hard times. The world hurts. We live in fear and forget to walk with hope. But hope has not forgotten you. So ask it to dinner. It's probably hungry and would appreciate the invitation. »
— Libba Bray
Citaĵo
« Vi ne povas pensi sen emocio, kaj unu emocio estas timo, kaj fari gravan decidon surbaze de timo ne estas bona ideo. Do evoluigu vian kuraĝon. » « (angle) You can't have thought without emotion, and one emotion is fear, and making an important decision on the basis of fear is not a good idea. So develop your courage. »
— Ursula Goodenough
Citaĵo
« Sekvu la voĉon de via koro, eĉ se ĝi kondukos vin for de la vojo de timemaj animoj. Ne fariĝu malmola kaj amara, eĉ se la vivo torturas vin kelkfoje. Nur unu afero gravas: vivi sian vivon bone kaj feliĉe... »
— Wilhelm Reich
Citaĵo
« La signifo, kiun mi elektis, tiu, kiu ŝanĝis mian vivon: Venki timon, jen mirindaĵo. »
— Esĥilo
Citaĵo
« Ne timu morton tiel multe kiel neadekvatan vivon. »
— Bertolt Brecht
Citaĵo
« Ĉiuj malbonoj en ni venas el timo kaj ĉiu bono el amo» « (angle) All the ill that is in us comes from fear, and all the good from love. »
— Eleanor Farjeon
Citaĵo
« Mi timas, ke ĉio, kion ni faris, estis veki dormantan giganton kaj plenigi ĝin per terura decidemo. »
— Atribuite al Isoroku Yamamoto post la atako kontraŭ Pearl Harbor
Citaĵo
« Vi ne devas koni danĝeron por timi; fakte nekonataj danĝeroj inspiras plej multe da timo. »
— Alexandre Dumas (patro)
Citaĵo
« La persono, kiun vi plej timas kontraŭdiri estas vi mem. »
— Nassim Nicholas Taleb
Citaĵo
« Ne timu la vivon. Kredu ke la vivo estas valora, kaj via kredo helpos krei la fakton» « (angle) Be not afraid of life. Believe that life is worth living, and your belief will help create the fact. »
— William James
Citaĵo
« La perfortuloj venkis dum la plej granda parto de la historio, ĉar ili ekbruligis la timon, kun kiu ĉiuj naskiĝas. » « (angle) The violent have been victorious for most of history because they kindled the fear with which everyone is born. »
— Teodore Zeldin, An Intimate History of Humanity (1994)
Citaĵo
« Se niaj malamikecoj naskiĝas el timo, tiam memfida malavareco naskiĝas el espero. Unu el la centraj lecionoj, kiujn mi lernis post duonjarcenta laborado en la evolua mondo, estas, ke anstataŭigo de timo per espero probable estas la plej potenca trampolino de progreso. »
— Aga Khan 4a
Citaĵo
« Ĉiuj timu nur unu homon kaj tiu persono estu si mem. » « (angle) Everybody should fear only one person, and that person should be himself. »
— Philip José Farmer
Citaĵo
« La sola afero, kiun ni devas timi estas timo mem - sennoma, senpripensa, nepravigebla teruro, kiu paralizas bezonatajn klopodojn por transformi retiriĝon en antaŭeniĝon. » « (angle) The only thing we have to fear is fear itself — nameless, unreasoning, unjustified terror which paralyzes needed efforts to convert retreat into advance. »
— Franklin D. Roosevelt
Citaĵo
« Mi vidis Dian Estaĵon. Mi timas, ke mi devos revizii ĉiujn miajn diversajn librojn kaj opiniojn» « I saw a Divine Being. I'm afraid I'm going to have to revise all my various books and opinions. »
— Alfred Jules Ayer
Citaĵo
« Li sciis ke konscio estas ĉefe la timo de la socio: aŭ timo de si mem. Li ne timis sin mem. Sed li tre konscie timis la socion, ĉar li sciis instinkte ke ĝi estas malbonvola, parte mensmalsana besto. » « He knew that conscience was chiefly fear of society: or fear of oneself. He was not afraid of himself. But he was quite consciously afraid of society,which he knew by instinct to be a malevolent partly-insane beast. »
— La amanto de Lady Chatterley (Lady Chatterley's Lover) Ĉ. 10

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« Por la homo plej timiga estas tuŝo de nekonata… Ĉiuj barieroj, kiujn la homoj ĉirkaŭ si starigas, estas naskitaj nome de la timo de la tuŝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kaj nur en la amaso la homo povas liberiĝi je la timo de tuŝo. Tio estas la sola situacio, kie tiu ĉi timo transformiĝas je sia kontraŭo… Kiu fordonis sin al la volo de la amaso, ne timas la tuŝojn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La sama kaj evidenta por ĉiuj danĝero naskas la saman por ĉiuj timon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Post ekzekuto la amaso eĉ pli ol iam ajn sentas timon de la morto. Ĝi disfalas kaj disiĝas, kvazaŭ panike forkurante. Ju pli grava estis la viktimo, des pli granda estas la timo, trafanta la amason. Ĝi povas konserviĝi nur se ekzekutoj sekvos seninterrompe unu la alian. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La tuŝo vekas niajn malnovajn timojn, ni revas pri la tuŝo, ĝin priskribas poetoj, kaj la civilizita vivo ĝenerale estas nenio alia ol la peno eviti ĝin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La plej superan estimon ĉiam ĝuis tio, kio helpis en la afero de mortigado. Tio, kio povis mortigi, naskis timon, kaj tio kio ne servis senpere al la mortigo, estis konsiderata simple utila. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la reganto] Li devas timigi: tio estas lia prerogativo, pro tio oni adoras lin. La ekstrema formo de la adoro estas diigo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kio trafas la okulojn ĉie kaj unuavice, estas la timo antaŭ la mortintoj. Oni opinias, ke ili estas malkontentaj pri sia stato kaj plenas je envio al la vivantoj. Ili venĝas — foje la ofendojn, faritajn al ili dum la vivo, sed pli ofte simple tion, ke la aliaj estas vivaj kaj ili ne. Nome la envion de la mortintoj plej multe timas la vivantoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kontentiĝo de la plenumita, tio estas sukcese farita ordono, ŝirmas kutime ĉion alian, kio okazas al la pafinto. En li ĉiam haveblas io simila al la sento de repuŝo: tio kion li faras, gravuriĝas en li mem, ne nur en la viktimo. Abundo da repuŝoj, amasiĝante, kaŭzas timon. Tio estas speciala timo, estiĝanta el plurfoja ripetado de la ordonoj, mi nomas ĝin la timo de la ordono. Ĝi preskaŭ mankas en tiu, kiu nur transsendas la ordonojn plu, estante pera instanco. Sed ĝi des pli fortas, des pli proksime la farinta ordonojn estas al la fonto mem de la ordonoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la maskito] Oni timas tion, kion oni ne konas, li timas ke la masko estos deŝirita. Nome tiu ĉi timo malebligas al li unuiĝi kun la masko komplete. Lia transformiĝo povas iri tre for, sed ĝi neniam estos kompleta. La masko, kiun alikaze eblus deĵeti, — tio estas maltrankviliga limo de la transformiĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La postvivanto mem sentas timon. Li ĉiam timas… Lia grandeco kaj lia nevundebleco estas en konstanta konflikto. Li iĝis tro granda. La regantoj hodiaŭ tremas aliel, kvazaŭ ili estas la samaj kiel la aliaj homoj. La origina strukturo de la potenco, ĝia kerno kaj koro — postvivado de la regantoj koste de ĉiuj aliaj — reesumiĝis je absurdo, kuŝas en ruinoj. La potenco hodiaŭ estas pli pova ol iam ajn, sed ankaŭ pli damna ol iam ajn. Postvivus ĉiuj aŭ neniu. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« Timo, kiun ni sentas en la sonĝo, estas nur false klarigebla per ĝia enhavo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« [...] neŭroza timo fontas en seksa vivo kaj laŭas al subpremita nekontentigita libido. Tiu ĉi aserto evidentiĝas prava en praktiko. El ĝi oni povas konkludi, ke la sonĝoj de timo estas sonĝoj kun seksa enhavo: libido en ili transformiĝas je timo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« [pri sonĝo en kiu la dormanto malfruiĝas al trajno] Tiuj sonĝoj estas konsolo pro sentata dum la dormo timo de morto. “Forveturo” estas unu el la plej ofte uzataj simboloj de la morto. La sonĝo konsolas nin: “Estu trankvila, vi ne mortos (ne foriros)” — same kiel la sonĝo pri ekzamenoj: “Ne timu, vi ne malsukcesos”. Malfacileco de kompreno de ambaŭ tiuj sonĝotipoj klarigeblas ĝuste per tio, ke la sento de timo estas ligita al esprimo de konsolo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Tio, ke sekskuniĝoj de plenkreskuloj kaŭzas timon ĉe infanoj rimarkintaj ilin, ni povas observi ĉie. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]

Erich Fromm[redakti]

Fuĝo for de libereco [1941][redakti]

Citaĵo
« Timo kaj malamo, kun kiuj meza klaso traktis riĉajn monopolistojn en la 15-16-a jarcentoj, grandparte memorigas sentojn de la nuna meza klaso rilate monopolojn kaj povegajn kapitalistojn»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Kiom plenas je la sentoj de timo kaj malgraveco amaso de mezaj usonanoj, bone videblas je populareco de animaciaĵoj pri Mickey Mouse. Ĉiam la sama historio de tiuj ĉi filmoj — ĉe sia abundeco de variaĵoj — konsistas en tio, ke iun tre etan persekutas io subpreme forta, grandega, minacante mortigi aŭ engluti la etulon. La etulo forkuras, finfine li sukcesas saviĝi aŭ eĉ iel damaĝi sian malamikon. Homoj ne emus konstante spekti la samon, eĉ se en diversaj variaĵoj, se tiu ĉi historio ne tuŝus ion tre proksiman al ilia propra emocia vivo. Evidentas ke la eta estaĵo, persekutata de kruela kaj forta malamiko estas la spektanto mem; nome tiel sentas sin li, kun tia situacio li identigas sian propran. Sed tio kompreneble ne povus havi konstantan allogon, se ne okazus la feliĉa fino»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Timo de la morto vivas en ni, vivas malgraŭ provoj nei ĝin, sed la subpremado kondukas al ĝia steriligo. Tiu timo iĝas unu el kaŭzoj de malriĉeco de niaj travivaĵoj, de nia senhalta postkurado je la vivo kaj ĝi klarigas — mi kuraĝe asertos tion — neimageblajn sumojn, kiujn pagas niaj homoj por siaj entombigoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955][redakti]

Citaĵo
« Se en momento de tranĉado de la umbilika ŝnuro la bebo povus pensi, ĝi sendube sentus la timon de la morto. Zorgema sorto protektas nin kontraŭ tiu ĉi unua panika timo. Sed ĉe ĉiu sekva paŝo, en ĉiu nova etapo de nia naskiĝo ni ĉiufoje sentas la timon. Ni neniam estas liberaj de du kontraŭluktantaj streboj: unu el ili estas direktita al liberiĝo el la patrina sino, al transiro de besta vivmaniero al la homiĝinta ekzistado; la alia celas revenon al la patrina sino, revenon al la naturo, difiniteco kaj sekureco»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Ĉe multaj sufiĉe gravaj neŭrozoj ni vidas la saman strebon, sed jam forme de fopremita deziro, manifestiĝanta nur je sonĝoj, simptomoj kaj neŭroza konduto, kiuj estas rezulto de konflikto inter forta deziro resti en la sino de la patrino kaj la plenkreska parto de la persono, strebanta vivi normalan vivon. En la sonĝoj tiu ĉi strebo manifestiĝas forme de simboloj, kiam la homo vidas sin en malhela kaverno, en unupersona submarŝipo, sinkanta profunden en la akvon ktp. En konduto de tia homo troveblas timo antaŭ la vivo kaj profunda fasciniĝo je la morto (kiu en la sonĝoj prezentiĝas kiel reveno al la patrina sino, al la Patrino-Tero). »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Malpli gravan formon de fiksiĝo je la patrino ni trovas en la kazoj, kiam la homo kvazaŭ permesis al si naskiĝi, sed timas fari sekvan paŝon en la procezo de la naskiĝo, timas ke oni forprenos lin de la patrina mamo. La homoj, haltintaj je tiu etapo de la naskiĝo, sentas fortan bezonon ke oni traktu ilin patrinece, ke oni vartu ilin, ke oni patrinece ilin prizorgu; senigitaj je la patrina protekto ili estas ekregataj de la timo kaj necerteco, sed kaze de haveblo — ĉu efektiva aŭ imagita — de la amanta patrino aŭ de iu anstataŭanta ŝin, ili plenas je optimismo kaj aktiveco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Efektive fremdiĝinta persono konsideras preskaŭ neebla resti sola kun si mem, ĉar ĝi panike timas eksenti ke li estas nenio. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« [pri la fino de Mezepoko] La homon, timigitan je ĵus akirita libereco, kaptis bezono dampi siajn dubojn kaj timojn helpe de febra agado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Ĉiuj niaj amuzoj servas por faciligi al la homo fuĝon de si mem kaj de la minacanta lin enuo, donante al li azilon en multnombraj vojoj de la fuĝo, proponataj de nia kulturo. Tamen kaŝado de simptomo ne forigas kondiĉojn, naskantajn ĝin. Kune kun la timo malsaniĝi fizike aŭ esti humiligita kaze de perdo de la socia statuso kaj prestiĝo, la timo de enuo havas unuarangan signifon inter la timoj, spertataj de la nuntempa homo. Vivante en la mondo de distroj kaj amuzoj, li timas enuon kaj ĝojas, kiam unu plia tago pasis sen malagrablaĵoj, unu plian horon oni sukcesis mortigi sen konscii la kaŝitan enuon. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Homoj, sentantaj timon antaŭ la ĉirkaŭa mondo, iel ajn malbone ili vivu, ne pensas pri la ŝanĝoj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La mizeruloj ankaŭ staras en pia timo antaŭ la ĉirkaŭa mondo, timante la ŝanĝojn. Severaj ekzamenoj per malsato kaj malvarmo faras la vivon malfacila, tamen la konservativismo de la malriĉuloj estas same profunda kiel la konservativismo de la privilegiitoj. La konservativismo de la malriĉuloj estas la sama faktoro de konservado de la ekzistanta socia ordo kiel la konservativismo de la riĉuloj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Misiisma fervoro laŭsence esprimas profundan timon, iun obstinan senton de malsufiĉo… Fanatikulo, konvertanta aliajn je sia kredo, fortigas per tio ankaŭ sian kredon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Proverboj[redakti]

Citaĵo
« Kiu ne timas ne havas imagon»
— Erich KÄSTNER
Citaĵo
« Kuraĝo signifas scii kion ne timi »
— Platono
Citaĵo
« La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado»
— Sentencoj 1:7a
Citaĵo
« Mi abomenas timon… sed mi timas abomenon» « Brzydzę się strachu… ale boję się obrzydzenia. »
— Myśli nieuczesane (Nekombitaj pensoj)
Citaĵo
« Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas. » « La faim fait sortir le loup du bois. »
— Franca proverbo

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Arbo krakanta venton ne timas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Gardatan ŝafon eĉ lupo timas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kie timo, tie honto. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu akvon evitas, droni ne timas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu bone agas, timi ne bezonas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu hontas nenion, ne timas Dion. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu mensogas kutime, mensogas sentime. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu ne krimas, tiu ne timas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu timas bestaron, ne iru arbaron. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Korniko vundita propran voston timas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Li ne estas el la regimento de timuloj. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Malbona herbo froston ne timas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Malriĉulo rabiston ne timas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ne timu tranĉilon, timu babilon. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Pura ĉielo fulmon ne timas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ŝafaro harmonia lupon ne timas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Timi sian propran ombron. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Timo havas grandajn okulojn. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]