Tempo estas la tuto de la daŭro, rigardata kiel senĉese fluanta de ia komenca ĝis ia fina punkto.
« De kiuj demandoj komencas la infano? La plej fruaj estas ligitaj al loko: “kie…?” La aliaj komencaj demandoj: “Kio estas tio?” kaj “Kio?” Videblas, kian rolon ludas en tiu ĉi periodo loko kaj identeco. Ili estas la unua, pri kio interesiĝas la infano. Nur fine de la tria jaro aperas demandoj kun “kial”, kaj eĉ pli poste — kun “kiam”, “kiom longe”, do la demandoj ligitaj al tempo. La infano tre malrapide alproprigas imagojn pri la tempo. »
« Ordo de la tempo reguligas ĉiujn formojn de kunlaboro. Oni povas diri, ke ĝi estas la unua atributo de ĉia formo de regado. Ĉia aperinta potenco, dezirante firmiĝi, enkondukas novan ordon de la tempo. »
« La plej gravan influon sur kalkuladon de la tempo faris Kristo, li superis ĉi tie la dion mem, de kreado de la mondo fare de kiu kalkulas sian tempon la judoj. La romianoj kalkulis la tempon de la fondo de sia urbo — la metodo transprenita de ili de la etruskoj; en la okuloj de la tuta mondo tiu ĉi fakto ludis nemalgrandan rolon en la granda sorto de Romo. »
« La reĝoj, regintaj en certaj periodoj de la tempo, enkorpigis en si la tempon de ĉiuj. Ilia morto — ĉu ĝi venis je natura vojo aŭ estis artefarite rapidigita pro la malfortiĝo de ilia vivoforto — ĉiam simbolis forfluon de certa parto de la tempo. Ili estis la tempo kaj inter unu reĝo kaj la alia venis sentempo; tiajn periodojn — interreĝadojn — homoj penis fari laŭeble plej mallongaj. »