|
 | | « La plej intensa familia vivo estas tie, kie la familio plej ofte manĝas kune […] invito al tia tablo praktike egalas al akcepto en la familio. » | | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
 | | « […] la familio el du anoj estas la plej kompatinda verko de la homaro. Sed eĉ kiam infanoj haveblas, ili ofte estas nura ŝirmilo, ŝirmanta la plej senhontan egoismon. Oni ŝparas “por siaj infanoj”, lasante la aliajn malsati. Efektive oni konservas, dum oni vivas, por si mem. » | | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
 | |
|
 | | « Judo per ardaj klopodoj penis pruvi valorecon de sia persono kaj en materialaj atingoj, kaj en la krea laboro. Cetere per siaj propraj klopodoj li povis krei unu etan similaĵon de kolektiveco, nome la familion — kaj li uzis tiun ĉi eblecon kiom ebligis la fortoj. Sed tiun ĉi solan rifuĝejon de la eŭropa judo forbruligis Hitlero en la koncentrejoj kaj gaskameraoj. Jen kial hodiaŭ pli ol iam ajn la judo, speciale en Eŭropo, prezentas la idealon de potenciala novkonvertito. Kaj ŝajnas simple providenca, ke cionismo okazis esti submane ĉe la judo en lia nigra horo por preni lin je siaj kolektivaj brakumoj kaj kuraci de individua izoliteco. Israelo estas efektive malofta rifuĝejo: tio estas domo kaj familio, sinagogo kaj kongregacio, nacio kaj revolucia partio — ĉio kune. » | | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
 | | « En persono de la patro aŭtoritata ŝtato havas sian reprezentanton en ĉiu familio, kaj pro tio la familio transformiĝas je tre grava ilo de ĝia potenco. Aŭtoritata pozicio de la patro spegulas lian politikan rolon kaj malkaŝas ligon de la familio kun la aŭtoritata ŝtato. La patro okupas en la familio la saman pozicion kian okupas rilate lin estro en produktada procezo. En siaj infanoj, speciale en la filoj, li reproduktas tiun sklavecan rilaton al la aŭtoritato. Danke al tiuj kondiĉoj aperas pasive servema rilato de etburĝo al la figuro de führer. » | | — Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933] |
|
|
 | | « Posedo, familio, eklezio, ŝtato estis grandegaj edukaj formoj de la homa liberigo kaj disvolviĝo — ni eliras ilin ĉar ni ne plu ilin bezonas. » | | « Собственность, семья, церковь, государство были огромными воспитательными формами человеческого освобождения и развития — мы выходим из них по миновании надобности. » | | — Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Unua letero [la 15-an de januaro 1869] |
|