Trompo

El Vikicitaro
Trompo
Trompo
Trompo
Aliaj projektoj
Trompo en Vikipedio
Trompo en Komuneja kategorio
Trompo en Vikivortaro

Trompo estas ago de iu, io trompanta kaj rezulto de tiu ago, do intence erarigas por sia profito aŭ pro nura malico.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Mi deziras noti miajn muzikajn revojn en spirito de plena mem-malligo. Mi deziras kanti pri miaj internaj vizioj kun la naiva sincereco de infano. Sendube, tiu ĉi simpla muzika gramatiko influos iujn homojn. Ĝi nepre ofendos la partianojn de trompo kaj artifiko. Mi antaŭvidas tion kaj ĝojas pri ĝi. »
— Claude Debussy
Citaĵo
« La naturo neniam trompas nin; estas ni kiu trompas nin mem. »
— Jean-Jacques Rousseau
Citaĵo
« Por sukcesa teknologio, realeco devas superi super publikaj rilatoj, ĉar naturo ne povas esti trompita. » « (angle) For a successful technology, reality must take precedence over public relations, for nature cannot be fooled. »
— Richard Feynman
Citaĵo
« Kiam vi volu trompi la mondon, diru la veron»
— Otto von Bismarck
Citaĵo
« La origino de la tuta scienco estas en la deziro koni kaŭzojn; kaj la origino de ĉiuj falsaj sciencoj kaj trompoj estas en la deziro akcepti falsajn kaŭzojn anstataŭ neniujn; aŭ, kio estas la sama afero, en la malemo agnoski nian propran nescion. » « (angle) The origin of all science is in the desire to know causes; and the origin of all false science and imposture is in the desire to accept false causes rather than none; or, which is the same thing, in the unwillingness to acknowledge our own ignorance. »
— William Hazlitt
Citaĵo
« Plej granda arto estas mirinde trompema kaj kompleksa»
— Vladimir Nabokov
Citaĵo
« Kvankam analogio ofte trompas, ĝi estas la malplej misgvida afero, kiun ni havas. » « (angle) Though analogy is often misleading, it is the least misleading thing we have. »
— Samuel Butler

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« …kiu facile trompas sin mem, facile subiĝas al la trompo ankaŭ de flanke. Tiajn facilas konvinki kaj allogi. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Sen intenca tordado de la faktoj la amasa movado ne povas ekzisti. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Proverboj[redakti]

Citaĵo
« La unua fojo kiam vi trompos min, vi kulpos; en la dua fojo, mi kulpos. »
— Arabaj proverboj