Moskvo (ruse Москва) estas ĉefurbo de Rusio, situas en eŭropa parto de Rusio sur ambaŭ bordoj de rivero Moskva. Laŭ loĝantaro (oficiale 11 979 529 loĝantoj en 2013) Moskvo estas plej granda urbo en Eŭropo kaj unu el plej egaj en tuta mondo.
« Apud Moskvo lokiĝas paca florkrono el ses aŭ ok gubernioj, grandrusaj ĝis la fino de la ungoj, Moskvo inter ili staras kiel la superulo en la familio; de ĝi prenas ĝiaj nevinoj kaj fratinoj edukadon, modon, saĝon aŭ stultecon. Kontenta trankvilo ekregis tiun ĉi strion kaj ĝi troviĝas en duondormo, preferante la dormon al la patro kaj patrino, kiel diras proverbo. Maljunaj guberniestroj ŝatas esti nomumitaj al tiuj ĉi gubernioj. »
« Около Москвы — мирный венок шести или восьми губерний, великороссийских до конца ногтей, Москва среди них покоится, как старшая в семействе; из нее берут ее племянницы и сестрицы образование, моду, ум и глупость. Довольное спокойствие овладело этой полосой и она находится в полудремоте, предпочитая сон отцу и матери, как говорит пословица. Старые губернаторы любят назначение в эти губернии. »
«Klimato de Moskvo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo apartenas al aferoj kies tuta karakterizo konsistas el negativaj ecoj: ne malvarma, nek varma; maizo ne kreskas, pomoj ne frostiĝas. »
« Климат Москвы с ее присными принадлежит к тем вещам, которых вся характеристика состоит из отрицательных качеств: не холодный, не теплый; кукуруза не растет, яблони не мерзнут. »
« En profundaĵoj de gubernioj, kaj ĉefe en Moskvo, rimarkinde kreskas tavolo de sendependaj homoj, kiuj, rezigninte je la ŝtata servo, memstare regas siajn bienojn, okupiĝas pri scienco, literaturo; se ili petas pri io la registaron, tio estas lasi ilin kviete. Tio estis kompleta kontraŭo al la Peterburga nobelaro, ligita al la ŝtata servo, al la kortego kaj konsumata de maldigna honoramo; esperante pri ĉio je la registaro, ĝi vivis nur danke al ĝiaj favoroj. Peti nenion, gardi sian sendependecon, ne serĉi postenon — ĉio ĉi ĉe la despota reĝimo nomiĝas esti je opozicio. La registaro suspekteme rigardis tiujn ĉi senokupajn homojn kaj estis malkontenta pri ili. »
« В недрах губерний, а главным образом в Москве, заметно увеличивается прослойка независимых людей, которые, отказавшись от государственной службы, сами управляют своими имениями, занимаются наукой, литературой; если они и просят о чем-либо правительство, то разве только оставить их в покое. То была полная противоположность петербургскому дворянству, связанному с государственной службой, с двором и снедаемому низким честолюбием; уповая во всем на правительство, оно жило только его милостями. Не домогаться ничего, беречь свою независимость, не искать места — все это при деспотическом режиме, называется быть в оппозиции. Правительство косилось на этих праздных людей и было ими недовольно. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
« Unu el paradoksoj de la sovetia Moskvo estis ke tio estis la plej intelekta urbo en la mondo. Veni tien estis kiel vojaĝi al Greenwich Village. En apartamentoj de inteligentaj disidentoj, kulturaj, neimageble multe legintaj, ofte verkantaj sekretajn verkojn, noktoj pasis dum konversacioj pri grandaj ideoj kaj revoj. Nun en Moskvo neono pli multas ol en Las Vegaso — kaj estas sento de kompleta senspiriteco. »
« En la lando ekzistas certa sindromo de Moskvo. Ĝi manifestiĝas tre specife — unue, je malŝato de la moskvanoj kaj samtempe je pasia deziro transloĝiĝi al Moskvo kaj ankaŭ iĝi moskvano. »
« В стране существует некий синдром Москвы. Он проявляется очень своеобразно — во-первых, в неприязни к москвичам и в то же время в страстном желании переехать в Москву и самому стать москвичом. »