Aviado

El Vikicitaro
Aviado
Aviado
Aviado
Aliaj projektoj
Aviado en Vikipedio
Aviado en Komunejo
Aviado en Komuneja kategorio
Aviado en Vikivortaro
Aviado en Vikinovaĵoj

Aviado estas arto kaj tekniko aerveturadi per aparatoj pli pezaj ol la aero.

Citaĵo
« Fervojo postulas homogenan politikan kaj ekonomian spacojn. Aviadilo kaj radio inverse ebligas ekstreman gradon de interrompeco kaj malhomogeneco en organizado de spaco. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Post invento de aviadilo la urboj estas same malmulte ligitaj al homaj bezonoj kiel la muzeoj. Ili iĝas muzeaj ekspozicioj, kies koridoroj memorigas forirantajn al pasinteco industriajn muntoĉenojn. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Nome al fervojo la usona urbo ŝuldas sian abstraktan kradan planadon kaj neorganikan apartigadon de produktado, konsumado kaj loĝado. La aŭto ĥaosigis abstraktan formon de la industria urbo, miksinte ĝiajn apartigitajn funkciojn ĝis tia grado, ke tio elrevigis kaj zorgigis same urboplaniston kaj civitanon. Restis nur ke aviadilo kompletigu tiun implikaĵon, komplikiginte moveblecon de la civitano ĝis tiu punkto, kiam la urba spaco iĝas neadekvata. Same neadekvatas spaco de la granda urbo al telefono, telegrafo, radio kaj televido»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Biciklo levis radon ĝis la kampo de aerodinamika bilanco kaj ne tre ĉirkaŭire kondukis al kreado de aviadilo. Ne hazarde la fratoj Wright estis biciklaj mekanikistoj kaj la unuaj aeroplanoj iel similis al bicikloj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]