« Ĉirkaŭitaj de simulakro de la valoro kaj de fantomo de la kapitalo kaj la potenco ni estas oble pli sendefendaj kaj senhelpaj, ol ĉirkaŭitaj de la leĝo de kosto kaj varo, ĉar la sistemo evidentiĝis esti kapabla inkluzivi en si sian propran morton, liberiginte nin de respondeco pri ĝi, do ankaŭ de la senco de nia propra vivo. »
«Ekstazo estas la specifa eco de ĉia korpo, turniĝanta ĉirkaŭ si mem ĝis la perdo de la senco, danke al kio ĝi lumas en sia pura kaj malplena formo. La modo estas ekstazo de la bela: la pura kaj malplena formo de la turniĝanta estetiko. La simulaĵo estas ekstazo de la realo: sufiĉas nur ekspekti televidon — ĉiuj realaj eventoj sekvas unu la alian en tute ekstaza raportado, do en kapturnigaj kaj stereotipaj, malraciaj kaj recidivaj formoj, kiuj naskas ilian sensencan kaj senĉesan vicon. Ekstaza: tia estas objekto en la reklamo kaj konsumanto en ĝia spektado — tio estas cirkulado de la interŝanĝa kaj konsuma valoroj ĝis ilia malapero en la pura kaj malplena formo de la varomarko… »
« La glorata movado de la nuntempo kaŭzis ne transmutacion de ĉiuj valoroj, kiel ni revis, sed dispersion kaj implektiĝon de la valoroj. Rezulto de ĉio ĉi iĝis la kompleta nedifiniteco kaj neebleco denove ekregi principojn de la estetika, la seksa kaj la politika difinado de la aferoj. »
« Malantaŭ ĉia konvulsia movo de la moderna arto staras iu speco de inercio, io malkapabla eliri ekster siajn limojn kaj turniĝanta ĉirkaŭ sia akso, kun ĉiam pli kaj pli granda rapideco ripetante la samajn movojn. Stagnado de viva formo de la arto — kaj samtempe multiĝo, senorda inflacio de la valoroj, multnombraj varioj de ĉiuj antaŭaj formoj (kvazaŭ movoj de io jam morta). Kaj tio estas tute logike: kie estas stagnado, tie aperas metastazoj. »
« La sama febreco, la sama frenezo, la sama ekstremo. Reklama eksplodo de la arto estas rekte ligita al malkapablo de iu ajn estetika pritakso. Kosto kreskas kiam mankas juĝo pri ĝi. Ni ĉeestas ĉe ekstazo de valoro. »
« Diferenco estas en tio, ke aliaj kulturoj pereis pro sia unikeco kaj tio estas bela morto, dum ni mortas pro la perdo de ajna unikeco, pro neniigo de ĉiuj niaj valoroj, kaj tio estas malbona morto. »
« …se ni nin turnos al historio, do ĉiuj “ĝustaj” ideoj same en politiko kaj en filozofio, religio aŭ scienco, naskiĝis kiel ideoj de malplimulto. Se ni juĝus pri valoro de la ideo laŭ nombro de subtenantaj ĝin homoj, ni ankoraŭ loĝus en kavernoj. »