Saltu al enhavo

Manipulado de la amasoj

El Vikicitaro
(Alidirektita el Manipulado)
Manipulado de la amasoj
Manipulado de la amasoj
Manipulado de la amasoj
Aliaj projektoj
Manipulado de la amasoj en Vikipedio

Manipulado de la amasoj estas malrekta regado de la homaj amasoj per propagando, opinisondado kaj aliaj metodoj.

Citaĵoj

[redakti]

Jean Baudrillard

[redakti]
Citaĵo
« Kontraŭ-Kopernika revolucio: ne plu ekzistas transcenda instanco, nek la suno, nek fonto de lumo, potenco kaj scio — ĉio eliras el la popolo kaj ĉio revenas al ĝi. Nome ekde tiu ĉi ŝoka recirkulado komencas realiĝi, de scenaro de la totala balotrajto kaj ĝis la nuntempaj ĥimeroj de opinisondado, la universala simulakro de manipulado. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Ĉiuj aspektoj de la nuntempa traktado de la bestoj memorigas specifaĵojn de manipulado de la homoj — de eksperimentoj ĝis rapidigo de tempoj de la industria bredado. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Eble nur pro nostalgio ni ankoraŭ diferencigas manipulantan aktivon kaj manipulatan pasivon, transigante tiele antaŭajn rilatojn de la supereco kaj perforto en la nova epoko de mildaj teknologioj»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« […] iuj politikistoj komprenas ke la potenco estas ne rajto unuflanke manipuli la volon de aliaj, sed la ĉiam fajna kaj malsimpla ekzercado pri sia propra malapero. Ili komprenas, ke la potenco, same kiel la vero, estas morta punkto, kiun oni devas scii neniam okupi, eĉ pli, necesas fari tiel, ke ĝin trafu aliaj. La potenco, kiu okupas tiun lokon, la potenco kiu enkorpigas la potencon, obscena kaj aĉa, kaj pli aŭ malpli frue ĝi fluigas sangon aŭ iĝas ridindaĵo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]

Erich Fromm

[redakti]
Citaĵo
« [pri konsumanto] Lia gusto estas objekto de manipulado, li volas vidi kaj aŭdi tion, kion oni instigas lin voli; distrado, same kiel ĉio alia estas industrio: la aĉetanton oni igas aĉeti plezuron ĝuste same kiel oni igas lin aĉeti vestojn kaj ŝuojn. Kosto de la plezuro dependas de ĝia populareco en la merkato, sed ne de io, kion eblus mezuri per la homaj mezuroj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Tamen la plej granda atingo de manipulado estas la nuntempa psikologio […] Inter la psikiatroj, psikologoj kaj psikanalizistoj estas multaj, konsistigantaj escepton el tiu ĉi regulo, tamen iĝas ĉiam pli klare, ke tiuj profesioj transformiĝas je serioza danĝero por evoluo de la homo, kaj iliaj reprezentantoj evoluas, iĝante pastroj de la nova religio de plezuro, konsumado kaj senpersoneco, fakuloj pri manipulado, esprimantoj de fremdiĝinta personeco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« "Ekzistas opinio" estas terura esprimo. Ĝi kamuflas sekretajn planojn de tiu, kiu prononcas tiujn ĉi vortojn, aŭ montras malkuraĝon, aŭ signifas orgojlan rilaton de estraro al la popolo kiel al ŝafaro. "Ekzistas opinio" estas vortumo de manipulado de la socia konscio.
Nun tiu ĉi esprimo estas malmulte uzata, ĝi restis en pasinteco. Sed nun estas vortumoj eĉ ne iom pli bonaj. Ekzemple "laŭ opinio de analizistoj…". Aŭ "ekspertoj opinias…" Efektive mi scias kiel naskiĝas tiaj esprimoj. Kutime ili signifas nur opinion de konkreta ĵurnalistopolitikologosociologo, sciencisto. Opinion, kiu tute ne estas komune akceptita, sed kiun oni deziras trudi al la homoj. Kaj ĝi estas trudata senpersone, ĉar ĝi estas identigata kun neniu. Mankas kun kiu diskuti! Pro tio ĝi efikas. »
 « «Есть мнение» — ужасное изречение. Оно либо камуфлирует тайные замыслы того, кто эти слова произносит, либо показывает трусость, либо означает чванливое отношение начальства к народу как к быдлу. «Есть мнение» — формула манипуляции общественным сознанием.
Сейчас это выражение мало употребляется, оно осталось в прошлом. Но сегодня есть формулы ничуть не лучше. Например, «по мнению аналитиков…» Или «эксперты считают…» На самом деле я знаю, как рождаются подобные изречения. Как правило, они означают всего лишь мнение конкретного журналиста, или политолога, или социолога, ученого. Мнение, которое отнюдь не является общепринятым, но которое хочется навязать людям. И оно навязывается обезличенно, потому что ни с кем не идентифицируется. Не с кем спорить! Потому и действует. »
— Boris Nemcov, Provincano [1997]

Vidu ankaŭ

[redakti]