Theodore Roosevelt

El Vikicitaro
Theodore Roosevelt
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Medaglia del Premio Nobel
Medaglia del Premio Nobel
Pri paco (1906)

Theodore ROOSEVELT (naskiĝis la 27-an de oktobro 1858 - mortis la 6-an de januaro 1919) estis la dudek-sesa Prezidento de Usono.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La lumo estingiĝis el mia vivo»
— Taglibro de Roosevelt, 14an de februaro 1884, la tago, kiam lia patrino kaj edzino mortis
Citaĵo
« La plej malbona leciono, kiun oni povas doni al viro, estas fidi je aliaj kaj plori pro siaj suferoj»
Citaĵo
« Mi povas esti prezidanto de Usono, aŭ mi povas regi Alice. Mi ne povas fari ambaŭ. (Respondo kiam eminentulo demandis, ĉu li povas pli bone regi sian filinon) »
Citaĵo
« Ne utilas prediki al infanoj se vi mem ne agas dece. »
Citaĵo
« Neniu estas super la leĝo kaj neniu estas sub ĝi; nek ni petas permeson de iu homo, kiam ni devigas lin obei ĝin. Obeemo al la leĝo estas postulata kiel rajto; ne petita kiel favoro»
Citaĵo
« La sola viro, kiu eraras, estas la viro, kiu neniam faras ion. »
Citaĵo
« Multe pli bone estas aŭdaci potencajn aferojn, gajni glorajn triumfojn, kvankam kvadratumitajn per malsukceso, ol interveni kun tiuj kompatindaj spiritoj, kiuj nek multe ĝuas nek multe suferas, ĉar ili loĝas en tiu griza krepusko, kiu scias nek venkon nek malvenkon. »
Citaĵo
« De la plej grandaj ĝis la plej malgrandaj, feliĉo kaj utileco plejparte troviĝas en la sama animo, kaj la ĝojon de la vivo gajnas en ĝia plej profunda kaj vera senco nur tiuj, kiuj ne evitis la ŝarĝojn de la vivo. »
Citaĵo
« Potenco senescepte signifas kaj respondecon kaj danĝeron»
Citaĵo
« La nacio bonkondutas se ĝi traktas la naturajn rimedojn kiel havaĵojn, kiujn ĝi devas transdoni al la sekva generacio valore pliigitaj kaj ne difektitaj. »
Citaĵo
« La plej granda faranto devas esti ankaŭ granda revulo»
Citaĵo
« Se mi devas elekti inter justeco kaj paco, mi elektas justecon. »
Citaĵo
« La kolektiva potenco de la ŝtato povas helpi; sed plej gravas la propra potenco de la homo por memhelpo. »
Citaĵo
« Voĉdono similas al fusilo: ĝia utileco dependas de la karaktero de la uzanto. »
Citaĵo
« Faru tion, kion vi povas, per tio, kion vi havas, tie, kie vi estas. » « Do what you can, with what you have, where you are. »
— Theodore Roosevelt
Citaĵo
« ...en la okcidenta hemisfero efektivigado de la Monroe-doktrino fare de Usono povas devigi ĝin, eble eĉ kontraŭ ĝia propra volo, en plej ekstremaj kazoj de tiaj rompoj de leĝoj aŭ kaze de montro de senpovo, al plenumo de la devoj de la internacia polica potenco. »
— Theodore Roosevelt, Mesaĝo al la usona kongreso [la 6-an de decembro 1904]
Citaĵo
« Ne subtenata per forto senvertebra praveco estas same damaĝa kaj eĉ pli malica ol forto, malproksima de justeco»
— Theodore Roosevelt, Mesaĝo al la usona kongreso [1902]
Citaĵo
« Malfortvola praveco, ne konfirmita de la forto, estas same malica kaj eĉ pli malbonintenca ol la forto, kiu havas nenion komunan kun praveco. »
— Theodore Roosevelt, Letero al Hugo Münsterberg [la 3-an de oktobro 1914]
Citaĵo
« Se mi devus insisti pri ĉio, kion mi mem kredas, mi apenaŭ utilus al nia popolo, ĉar la popolo neniukaze sekvus min. Nia popolo estas mallongvida kaj ne orientiĝas je la internaciaj aferoj. Via popolo ankaŭ ne vidas perspektivojn, sed ĝi estas ne tiom miopia kiel la nia en tiaj aferoj… Danke al larĝeco de la oceano nia popolo opinias, ke ĝi devas timi nenion en la nuna konfrontiĝo [la Unua mondmilito] kaj ke ĝi havas neniun respondecon rilate al tio ĉi. »
— Theodore Roosevelt, Letero al Rudyard Kipling [la 4-a de novembro 1914]
Citaĵo
« [pri okupado de Koreio fare de Japanio en 1908] Koreio sendube apartenas al Japanio. Kompreneble laŭ traktato ĝi solene ĵuris ke Koreio devas resti sendependa. Sed Koreio estis tiom senpova pri plenumo de la traktato kaj aperis neniuj ŝancoj ke iu alia lando... provos fari anstataŭ la koreoj tion, kion ili mem estis tute ne kapablaj fari. »
— Theodore Roosevelt

Pri la aŭtoro[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Ĝis la komenco de la 20-a jarcento izolismaj tendencoj dominis en la usona ekstera politiko. Kaj poste du faktoroj lanĉis Usonon sur orbiton de la internaciaj aferoj: ĝia rapidege kreskanta povo kaj poioma kolapso de la internacia sistemo, kies centro estis Eŭropo. Oficperiodoj de du prezidantoj markis siaspecan limon de tia evoluo de la aferoj: Theodore Roosevelt kaj Woodrow Wilson»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Theodore Roosevelt estis sperta analizisto rilate la povekvilibron. Li insistis je internacia rolo de Usono pro tio, ke tion postulis ĝiaj naciaj interesoj kaj ĉar tutmonda povekvilibro, laŭ lia opinio, estis neimagebla sen la usona partopreno. Por Woodrow Wilson kiel pravigo de la internacia rolo de Usono servis mesiismo: Usono havis devon ne nur subteni la povekvilibron, sed ankaŭ disvastigi siajn principojn tra la mondo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Theodore Roosevelt eliris el premiso, ke Usono estas potenco same kiel ĉiuj aliaj, ne iu universala enkorpigo de la virtoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« …li traktis la tutmondan povekvilibron kun tioma fajneco, kiun montris neniu alia usona prezidanto, krom Richard Nixon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Poiomete Theodore Roosevelt venis al kompreno de tio, ke Germanio estas minaco al la eŭropa ekvilibro kaj li ekligis nacian intereson de Usono kun naciaj interesoj de Britio kaj Francio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Dum en Eŭropo Theodore Roosevelt konsideris Germanion la precipa minaco, en Azio lin zorgigis streboj de Rusio, pro kio li montris preferon al Japanio, la ĉefa kontraŭulo de Rusio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la ruso-japana milito] Venko de Rusio, kiel li rezonis, estus “la bato kontraŭ la civilizo”. Kiam Japanio ekstermis la rusian floton, li ĝojis: “Mi estis komplete kontenta je la japana venko, ĉar Japanio ludis nian ludon”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Theodore Roosevelt-on oni memoros pro liaj atingoj, sed nome Woodrow Wilson formis la usonan pensadon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« …Theodore Roosevelt… estis politikisto-batalanto. Woodrow Wilson ja estis profeto-pastro. Ŝtataj agantoj, eĉ estante batalantoj, koncentras sian tutan atenton je la mondo, en kiu ili vivas. Profetoj ja konsideras “realan mondon” kiel la mondon, kiun ili deziras krei. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Laŭ taksoj de Theodore Roosevelt nur mistikuloj, revuloj kaj intelektuloj subtenis la opinion ke paco estas natura stato de la homo kaj ke ĝin eblas subteni per neprofitcela konsento»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Malsame ol liaj antaŭuloj kaj plejparto de la posteuloj, Theodore Roosevelt ne opiniis ke sur Usono kuŝas misia destino, li simple konsideris ĝin granda potenco — potenciale la plej granda. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Theodore Roosevelt estis rifuzanta la supozatan povon de la internacia juro; tio kion landoj ne povas defendi per propraj fortoj ne povas esti defendita de iu alia. Li malestime traktis malarmadon, ĵus aperintan sur la internacia scenejo. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]


Disputataj[redakti]

Citaĵo
« Komparo estas la ŝtelisto de ĝojo»