Siberio

El Vikicitaro
Siberio
Siberio
Siberio
Aliaj projektoj
Siberio en Vikipedio
Siberio en Komunejo
Siberio en Komuneja kategorio
Siberio en Vikinovaĵoj

Siberio estas la regiono en Rusio situanta en Nord-Orienta Azio.

Citaĵo
« Kio estas Valdaj por Rusio, tio estas Tjumeno por Siberio — la patrino de ĉiuj siberiaj sonoriletoj. » « Что Валдай для России, то Тюмень для Сибири — мать всех колокольцов.[1] »
— Ippolit Zavaliŝin, Vojaĝnoticoj (Tobolska gubernio) [1863]
Citaĵo
« Lingvaĵo de la siberianoj (en la ordinara popolo) estas pura, mola kaj regula. Oni juste diras: ke Siberio estas akirita, enloĝigita, prikonstruita kaj ŝlifita de la ustjuganoj kaj loĝantoj de la pomoraj urboj. » « Язык сибиряков (в простом народе) чист, мягок и правилен. Справедливо говорят, что Сибирь добыта, населена, обстроена и отшлифована устюжанами да жителями поморских городов.[2] »
— Ippolit Zavaliŝin, Vojaĝnoticoj (Tobolska gubernio) [1863]
Citaĵo
« Estas kutime paroli en Siberio: “Tjumeno estas en evidenta progreso”. » « Принято говорить в Сибири: «Тюмень в явном прогрессе».[3] »
— Ippolit Zavaliŝin, Vojaĝnoticoj (Tobolska gubernio) [1863]
Citaĵo
« La sola solvo estas klerigado de la siberia agrikultura loĝantaro. Nur tiu ĉi klaso donas al Siberio daŭran en la regiono intelektularon. » « Один выход — просвещение сибирского земледельческого населения. Только этот класс дает Сибири прочную в крае интеллигенцию.[4] »
— Grigorij Potanin, El notlibro de la siberiano [1876]
Citaĵo
« Rusio, aranĝita surbaze de principo de libera konfederacio, en kiu enirus Eŭropa parto de Rusio, Siberia respubliko kaj Fororienta respubliko, povus pli facile evoluigi pli proksimajn ekonomiajn rilatojn kun Eŭropo, kun la novaj ŝtatoj de Meza Azio kaj kun la Oriento, kio rapidigus evoluon de Rusio mem. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]

« Por la eŭropanoj Siberio povas transformiĝi je tio, kio siatempe por la usonanoj iĝis Alasko kaj Kalifornio kune: fonto de grandegaj riĉaĵoj, kampo de profita aplikado de kapitaloj, siaspeca Eldorado por plej entreprenemaj setlantoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]

Referencoj

  1. Завалишин И. Путевые заметки (Тобольская губерния) // Лукич. 2000. Ч. 1. С. 59.
  2. Завалишин И. Путевые заметки (Тобольская губерния) // Лукич. 2000. Ч. 1. С. 71.
  3. Завалишин И. Путевые заметки (Тобольская губерния) // Лукич. 2000. Ч. 1. С. 72.
  4. Потанин Г. Из записной книжки сибиряка // Лукичок. 2008. Вып. 1. С. 79.