Estonteco

El Vikicitaro
Estonteco
Estonteco
Estonteco
Aliaj projektoj
Estonteco en Vikipedio
Estonteco en Komuneja kategorio
Estonteco en Vikivortaro

Estonteco estas la tempo, kiun ni konscias kiel venontan.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« …ofta kaj vana fuĝo al futurismo aŭ arkaismo estas strategioj de renkontiĝo kun radikalaj ŝanĝoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Artisto ĉiam estas okupita je verkado de detala historio de estonteco, ĉar nur li konscias naturon de nuntempo»
— Wyndham Lewis
Citaĵo
« Hodiaŭ estonteco estas neprognozebla, kuro de la eventoj akiris ĥaosan, hazardan karakteron. Kaj tiu kiu diros al vi: mi scias kio okazos — tiu estas ĉarlatano. »
— Jean Baudrillard, “La melankolia Nietzsche”[1] [2002]
Citaĵo
« Ne ĉiam fajnaj animoj, sed plej ofte fanatikuloj trovas ĝustajn solvojn por estonteco. »
— Ernest Renan, Historio de la Popolo de Izraelo. Vol. III.
Citaĵo
« En la gejunuloj estas la dinamiko de la estonteco. »
— Benedikto la 16-a
Citaĵo
« Mi multe interesiĝas pri la estonto, ĉar tio estas la loko kie mi intencas pasigi miajn venontajn jarojn. »
— Woody Allen
Citaĵo
« La homaj estaĵoj komprenas sin, kaj elfaras sian estonton, pere de diskuto, defio, demandoj, kaj per diri la nedirendan ; Ne per faldi la genuojn antaŭ dioj aŭ homoj. »
— Salman RUSHDIE
Citaĵo
« Signifo de la sonĝo por aŭguro de estonteco? Pri tio kompreneble eĉ ne parolindas. Anstataŭe oni povus diri: por ekkono de pasinteco. Ĉar la sonĝo ĉiam kaj ĉiusence venas el pasinteco. Tamen ankaŭ kredo je tio ke la sonĝo malkovras al ni estontecon ne estas tute sena je la vero. La sonĝo, bildigante por ni plenumon de deziro, translokas nin al estonteco; sed tiu estonteco, kiu ŝajnas al dormanto estanteco, danke al nedetruebla deziro estas kopio kaj reproduktaĵo de pasinteco, »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Futuristoj kaj komuna prudento konsentas, ke granda ŝanĝo, tutmonde, en vivmaniero kaj moralaj gvidlinioj baldaŭ fariĝos absoluta neceso. » « (angle) Futurists and common sense concur that a substantial change, worldwide, in life style and moral guidelines will soon become an absolute necessity. »
— Roger Wolcott Sperry
Citaĵo
« La plej granda danĝero por nia estonteco estas apatio. » « (angle) The greatest danger to our future is apathy. »
— Jane Goodall
Citaĵo
« Estas malnova kliŝo diri ke la estonteco estas en la manoj de la junuloj. Tio ĉi ne plu veras. La kvalito de vivo por esti ĝuata aŭ la ekzisto por esti postvivata de niaj infanoj kaj estontaj generacioj estas en niaj manoj nun. » « (angle) It is an old cliché to say that the future is in the hands of the young. This is no longer true. The quality of life to be enjoyed or the existence to be survived by our children and future generations is in our hands now. »
— Princo Filipo, Duko de Edinburgo
Citaĵo
« La komputilo kaj ĝiaj informoj ne povas respondi iujn el la fundamentaj demandoj, kiujn ni devas pritrakti, por fari nian vivon pli signifa kaj homa. La komputilo ne povas provizi organizan moralan kadron. Ĝi ne povas diri al ni, kiajn demandojn indas fari. Ĝi ne povas provizi rimedon por kompreni kial ni estas ĉi tie aŭ kial ni batalas unu kontraŭ la alia aŭ kial dececo eskapas nin tiel ofte, precipe kiam ni plej bezonas ĝin. La komputilo estas... grandioza ludilo, kiu distras nin de alfrontado de tio, kion ni plej devas alfronti - spirita malpleno, scio pri ni mem, uzeblaj konceptoj pri la pasinteco kaj estonteco. » « (angle) The computer and its information cannot answer any of the fundamental questions we need to address to make our lives more meaningful and humane. The computer cannot provide an organizing moral framework. It cannot tell us what questions are worth asking. It cannot provide a means of understanding why we are here or why we fight each other or why decency eludes us so often, especially when we need it the most. The computer is... a magnificent toy that distracts us from facing what we most need to confront — spiritual emptiness, knowledge of ourselves, usable conceptions of the past and future. »
— Neil Postman
Citaĵo
« Vivu en la nuntempo kaj formu la estontecon... »
— Subramanya Bharathi
Citaĵo
« Eble estas pli bone esti malprudenta kaj feliĉa, ol prudenta kaj malfeliĉa. Sed estas la plej bona el ĉiuj esti prudenta kaj feliĉa. Ĉu niaj posteuloj povas atingi tiun celon, estos la plej granda defio de la estonteco. Ja ĝi eble bone decidos, ĉu ni havas estontecon. » « (angle) Perhaps it is better to be un-sane and happy, than sane and un-happy. But it is the best of all to be sane and happy. Whether our descendants can achieve that goal will be the greatest challenge of the future. Indeed, it may well decide whether we have any future. »
— Arthur C. Clarke
Citaĵo
« ...estas racie esperi, ke en ne tro fora estonteco ni estos kompetentaj kompreni tiel simplan aferon kiel stelon» « (angle)...is reasonable to hope that in the not too distant future we shall be competent to understand so simple a thing as a star. »
— Arthur Stanley Eddington
Citaĵo
« Ni ĉiuj - plenkreskuloj kaj infanoj, verkistoj kaj legantoj - havas la devon revi. Ni havas la devon imagi. Estas facile ŝajnigi, ke neniu povas ŝanĝi ion ajn, ke ni estas en mondo, en kiu la socio estas grandega kaj la individuo estas malpli ol nenio: atomo en muro, rizgrejno en rizkampo. Sed la vero estas, ke individuoj ree ŝanĝas sian mondon, individuoj faras la estontecon, kaj ili faras ĝin imagante, ke aferoj povas esti malsamaj. » « (angle) We all – adults and children, writers and readers – have an obligation to daydream. We have an obligation to imagine. It is easy to pretend that nobody can change anything, that we are in a world in which society is huge and the individual is less than nothing: an atom in a wall, a grain of rice in a rice field. But the truth is, individuals change their world over and over, individuals make the future, and they do it by imagining that things can be different. »
— Neil Gaiman
Citaĵo
« Nur ne forgesante la pasintecon, ni povas esti la estro de la estonteco. »
— Ba Jin
Citaĵo
« La estonteco apartenas al tiuj, kiuj kredas je la beleco de siaj revoj. » « (angle) The future belongs to those who believe in the beauty of their dreams. »
— Eleanor Roosevelt
Citaĵo
« Tradiciistoj estas pesimistoj pri la estonteco kaj optimistoj pri la pasinteco» « (angle) Traditionalists are pessimists about the future and optimists about the past. »
— Lewis Mumford

Emil Cioran[redakti]

Citaĵo
« Esperi estas dementi la estontecon. » « Espérer, c’est démentir l’avenir. »
— Emil Cioran, Silogismoj de amaro [1952]
Citaĵo
« En la fundamento de niaj revoj pri pli bona estonteco kuŝas nura malforteco de la teorio. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
Citaĵo
« Dum ĉiujn pensojn de la homoj absorbis kristanismo, ili restis surdaj al la tentoj de la utopioj. Sed kiam oni komencis elreviĝi en kristanismo, la utopio komencis konkeri la cerbojn kaj enloĝiĝi en ili. Ĝi komencis tion fari jam en la epoko de la Renesanco, sed sukcesis venki nur du jarcentojn poste, en la epokon de “klerigado” de la superstiĉoj. Tiam naskiĝis la Estonteco — bildo de la neŝanceligebla feliĉo, paradizo laŭ ordono, kie mankas loko al hazardo kaj ĉiu fantazio estas traktata kiel herezo aŭ defio. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Do diferenco inter la konservativulo kaj radikalulo konsistas plejparte en diferenco de iliaj rigardoj al estonteco. Timo antaŭ estonteco igas nin sin apogi sur nuntempon kaj kroĉiĝi al ĝi dum kredo je estonteco faras nin pli akceptemaj rilate la ŝanĝojn»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La rifuzitoj, forpuŝitaj al malantaŭa loko homoj iĝas krudmaterialo por estonteco de la nacio. La ŝtono forĵetita de konstruistoj, iĝas fondoŝtono de la nova mondo. Popolo, ne havanta proprajn sociajn forĵetaĵojn kaj malkontentulojn, estas kutime disciplinita, bonkonduta, paca kaj afabla, sed ŝajne sen iuj ajn semoj de granda estonteco. Tute ne estas ironio de la historio en tio, ke nome rifuzitoj el diversaj landoj de Eŭropo transveturis oceanon kaj konstruis sur la nova kontinento novan mondon. Nur ili povis fari tion. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tekniko de ellaborado de preteco al lukto kaj morto konsistas en apartigi personon de lia interna “mi”, tio estas ne permesi al la persono esti si mem. Tio estas atingata per kompleta unuiĝo de la persono kun kolektivo aŭ trudado al li imagita de la dua “mi”, aŭ instigado ĉe li de malestimo al la ekzistanta nuntempo kaj per direktado de li al la neekzistanta estonteco, poste per kreado de ŝirmo, apartiganta la personon de la realo (doktrino) nepenetrebla por la faktoj, aŭ per rompo de interna ekvilibro de la individuo, bruligante en li diversajn pasiojn. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ĉiuj amasaj movadoj penas humiligi nuntempon, bildigante ĝin kiel mizeran paŝon al glora estonteco, nura tapiŝeto sur la sojlo de la ora epoko»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Por humiligo de nuntempo povas esti uzata ankaŭ glorado de pasinteco. Sed tiu ĉi glorado devas esti ligita al grandaj esperoj pri estonteco, en kontraŭa kazo la glorado de pasinteco povos konduki al singarda traktado de nuntempo, sed ne al tiu ekstrema rifuzado de nuntempo, kiun volas la amasa movado. Tiel unue la amasa movado turnas la dorson al pasinteco, sed finfine ĝi pentras brilan bildon de la fora grandega pasinteco, bildon plej ofte malĝustan, kvankam versimilan. La religiaj movadoj revenas al pasinteco antaŭ tago de la kreado de la mondo; la socialaj revolucioj parolas pri la ora epoko, kiam la homoj estis liberaj, egalaj kaj sendependaj; la naciismaj movadoj resurektas kaj simple elpensas rememorojn pri la pasinta grandeco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Disdegna traktado de nuntempo helpas al profetado. El bone akomoditaj al la vivo homoj formiĝas malbonaj profetoj. Aliflanke tiuj kiuj batalas kontraŭ nuntempo, pli bone rimarkas burĝonojn de estonteco kaj pli bone vidas semojn de la ŝanĝo kaj de ebleco de etaj iniciatoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Konservativulo dubas, ke nuntempon eblas plibonigi kaj penas doni al estonteco imagon de nuntempo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Liberalulo traktas nuntempon kiel laŭleĝan posteulon de pasinteco, konstante kreskantan kaj evoluantan direkte al pli bona estonteco: difekti nuntempon signifas kripligi estontecon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Radikalulo kaj reakciulo malamas nuntempon. Ambaŭ konsideras ĝin nenormalaĵo kaj monstro. Ambaŭ pretas trakti ĝin senkompate kaj sen ceremonioj, kaj ambaŭ estas emas al la ideo de sinofero. Per kio ili ja diferenciĝas? Unuavice pri opinioj pri tio, kiom oni povas ŝanĝi la homan naturon. Radikalulo pasie kredas je senlima kapablo de la homa naturo perfektiĝi. Li kredas, ke ŝanĝinte ĉirkaŭan la homon medion kaj perfektiginte teknikon de formado de la homa animo eblas krei tute novan, neniam ekzistintan socion. Kaj reakciulo ne kredas, ke en la homo troviĝas nekonataj eblecoj pri la bona. Kaj se necesas krei fortan sanan socion, do krei ĝin necesas surbaze de elprovitaj ekzemploj de pasinteco. Reakciulo vidas estontecon kiel bonegan restaŭradon, ne kiel neviditan novaĵon.

Efektive klara limo inter radikalulo kaj reakciulo mankas. Reakciulo ekzemple restarigante sian idealan pasintecon montras radikalismon. Lia imago pri pasinteco baziĝas ne tiom sur tio kio vere estis, kiom sur tio kion li volas vidi en estonteco. Li pli novigas ol restaŭras. Same okazas al radikalulo, kiam li intencas konstrui sian novan mondon. Sed ĉar li rifuzas kaj detruas nuntempon, do li devas ligi tiun ĉi novan mondon kun iu punkto en pasinteco. Se, konstruante la novan, li devas apliki perforton, do lia opinio pri la homa naturo morniĝas kaj proksimiĝas al opinio de reakciulo.

Miksaĵo de reakciulo kaj radikalulo speciale videblas en tiuj, kiuj okupiĝas pri nacia liberigado. Adeptoj de Ghandi en Hindio kaj cionistoj en Palestino volus resurekti grandegan pasintecon kaj samtempe krei la neviditan Utopion. La profetoj ankaŭ estis miksaĵo de reakciulo kaj radikalulo. Ili edifis revenon al la malnova kredo kaj revis pri la nova mondo kaj nova vivo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« [pri la fina fazo de la amasa movado] Koncerne la malkontentulojn, do la movado en tiu ĉi etapo zorgas pri ili, sed ne por uzi ilian malkontenton en la morta lukto kontraŭ nuntempo, sed por pacigi ilin kun nuntempo kaj fari ilin paciencaj kaj obeemaj. La movado proponas al la malkontentuloj esperon pri fora estonteco, revon-fantomon. Tiel fine de sia aktiva periodo la movado transformiĝas je ilo de la potenco por prosperuloj unuflanke kaj je opio por la popolo aliflanke. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

José Ortega y Gasset[redakti]

Citaĵo
« La eŭropanoj ĉiam nebule sentis, ke averaĝa vivnivelo en Usono pli altas ol ĉe ili. La sento estis ne tre klara, sed evidenta, ĝi kondukis al penso, de ĉiuj akceptata kaj ne dubinda, ke Usono estas estonteco. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Se nacio ekzistus nur danke al pasinteco, neniu defendus ĝin dum danĝero… Defendante, ni defendas nian morgaŭon, ne nian hieraŭon. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Antikva homo kaj eŭropano estas egale zorgitaj pri estonteco, sed la heleno-romianoj subigas al ĝia povo pasintecon dum ni donas plej grandan aŭtonomion al estonteco, noveco ĝenerale. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Loĝantoj de Centra kaj Suda Amerikoj havas komunan pasintecon kun la hispanoj, tamen ili ne formas komunan nacion. Kial? Mankas unu kaj evidente la plej granda afero — komuna estonteco. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Ĉiu kiu defendas sin kontraŭ la nova kaj nekonata, forirante al pasinteco, venas al la sama neŭrastenia stato kiel la homo, identiganta sin kun la nova kaj forkuranta de la pasinteco. La sola diferenco estas ke unu seniĝas je la pasinteco kaj la alia — je la estonteco. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj

  1. La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).