Metodo

El Vikicitaro
Metodo
Aliaj projektoj
Metodo en Vikipedio

Metodo estas taŭga pripensita procedaro por plej bone atingi difinitan celon.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La plej bona metodo forigi kuirejan odoron: manĝi restoracie. » « Best way to get rid of kitchen odors: Eat out. »
— Phyllis Diller
Citaĵo
« Vi devas memori neniujn nomojn, nek nombrojn, nek izolitajn okazaĵojn, eĉ ne rezultojn, sed nur metodojn. La metodo produktas multajn rezultojn; kelkaj el ĉi tiuj restos en nia memoro, kaj dum ili restos malmultaj, ili utilos por ilustri kaj konservi vivajn la regulojn, kiuj ordigas mil rezultojn. »
— Emanuel Lasker
Citaĵo
« [...] la plej bona metodo ŝanĝi ion estas ne ŝanĝadi ion. La plej efika maniero aliigi ion estas krei ion tute malsaman, originalan kaj novan. Ni ne ŝanĝas la lingvajn situaciojn kaj mapon de mondo. Ni nur klopodas elkrei novan grandan kaj memstaran kulturon esperantan. Ni ne intencas lezi aŭ forigi la lingvojn naciajn. »
— Karolo Piĉ, Ordeno de verkistoj, paĝo 84