Postvivado

El Vikicitaro
Postvivado
Postvivado
Postvivado
Aliaj projektoj
Postvivado en Vikipedio
Postvivado en Komuneja kategorio
Postvivado en Vikivortaro

Postvivado estas agoj, uzataj por savi propran vivon en danĝera situacio, do postvivi ĝin.

Citaĵo
« La momento de postvivado estas la momento de la potenco. Teruro pro la sento de la morto transformiĝas je kontento pro tio, ke mortas ne vi, sed alia. Li kuŝas kaj vi staras. Kvazaŭ vi trafis la malamikon en la duopa lukto. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« En ĉiuj homaj esperoj pri senmorteco estas io de la pasio de postvivado. La afero konsistas ne en tio ke simple esti ĉiam, necesas esti kiam la aliaj ne plu estas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La plej simpla formo de postvivado estas la mortigo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kaj iamaniere al la homo simple pro tio ke li estas viva ekŝajnas ke li estas pli bona. Li defendis sin, tial li vivas. Li sola sukcesis defendi sin, tial ĉiuj kiuj kuŝas estas mortaj. Kiu sukcesas postvivi ofte estas heroo. Li estas pli forta. En li estas pli da vivo. Al li bonvolas la superaj fortoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Postvivado donas specifan plezuron, ĉasado de kiu povas iĝi danĝera nesatigebla pasio»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri batalantoj kaj ilia gvidanto] Ili ne scias kion li sentas, rigardante kiel ili mortas. Ili kredas je unueco de la komuna sorto, dum li pensas sin aparte de la sorto, kiun li preparis por ili. Ili mortas por ke li saviĝu.
Tio estas perfekta mensogo. Tio estas mensogo de ĉiuj gvidantoj. Ili prezentas la aferon tiel, kvazaŭ ili iras al la morto fronte de siaj batalantoj. Sed efektive ili sendas la homojn al la morto por ke ili mem restu vivaj. Ĉi tie ĉiam estas la sama ruzaĵo. La gvidanto strebas postvivi, el tio kreskas liaj fortoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Malamikeco de la regantoj rilate la postvivintojn havas universalan karakteron. La regantoj opinias, ke postvivi devas nur ili, la postvivado estas ilia riĉaĵo, ilia netaksebla posedaĵo. Se iu aroge permesis al si postvivi en danĝera situacio, speciale kie multaj pereis, tiu ŝoviĝis en ne sia afero kaj ili malamas lin tutanime. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Postvivado en tempa malproksimeco estas la sola formo de postvivado, lasanta la homon senkulpa. La homojn, vivintajn longe antaŭ mi, kiujn mi ne konis, ne eblas mortigi, ne eblas dezir la morton al ili, sensence atendi ĝin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« De la vidpunkto de tiuj kiuj restis, ĉiu kiu foriris spertis malvenkon. La malvenko konsistas en tio, ke li estis postvivita. Li ne povas akcepti tion kaj sufiĉe nature ke tiun fortegan doloron, kiun li mem devas elteni, li klopodas doni ankaŭ al la aliaj. Do ĉiu mortinto estas la postvivito»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La postvivanto estas la hereda malsano de la homaro, ĝia damno kaj povas esti ankaŭ ĝia pereo. Ĉu ni sukcesos eviti ĝin en la lasta momento? »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« ...la sola solvo, kontraŭanta pasian strebon al la postvivado: krea soleco, kondukanta al senmorteco — tio estas la solvo por malmultaj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La postvivanto mem sentas timon. Li ĉiam timas… Lia grandeco kaj lia nevundebleco estas en konstanta konflikto. Li iĝis tro granda. La regantoj hodiaŭ tremas aliel, kvazaŭ ili estas la samaj kiel la aliaj homoj. La origina strukturo de la potenco, ĝia kerno kaj koro — postvivado de la regantoj koste de ĉiuj aliaj — reesumiĝis je absurdo, kuŝas en ruinoj. La potenco hodiaŭ estas pli pova ol iam ajn, sed ankaŭ pli damna ol iam ajn. Postvivus ĉiuj aŭ neniu. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ[redakti]