«Fajro kiel la arbara aŭ stepa incendio estas la malamikaamaso; tiu ĉi sento dormetas en ĉiu homo. Fajro kiel simbolo de la amaso vivas en ĉiu animo kaj konsistgas ĝian neeviteblan parton. Obstina tretado de la homoj, kiu ofte okazas ĉe paniko kaj ŝajnas tiom sensenca, estas efektive nenio alia ol tretado de la fajro. »
« Inter danĝeraj ecoj de la amaso, kiujn ĉiuj substrekas, plej frue okulfrapas ĝia pasio pri ekbruligoj. Radikoj de tiu ĉi pasio troviĝas en la arbara incendio. »
« Antaŭe la amasofuĝis for de la fajro, nun la fajro akiris por ĝi grandegan altiran forton. Estas konata magia efiko de la incendio al la homamasoj… La amaso, tuj post kiam ĝi formiĝas, sentas fortegan internan vokon al ekbruligo de la fajro kaj uzado de ĝia altira forto por sia propra kreskado. »