Tolero devenas de la latina verbo: tolerare, kiu signifas "elteni" silente suferi indulgi , sed ankaŭ "allasi" aŭ "akcepti". Laŭ PIV "tolero" estas ago de iu, kiu toleras, kaj ankaŭ la rezulto de tiu ago; kompreneble toleras plej ofte tiu, kiu toleremas kaj inverse. Toleremo estus inklino allasi ĉe la aliaj pens- aŭ agmanierojn, kiujn oni ne uzas aŭ aprobas mem, kiel religia toleremo, politika toleremo, ktp.
« Ne estas pli bona lernejo, por vivon formi, ol senĉese vidadi la diversecon de tiom multe da vivoj, kaj senti ĉiaman varieco en la formoj de nia homa naturo. »
«Gastoj, alvenantaj el diversaj landoj, alveturigas lingvojn, morojn, ilojn kaj diversan armilon, kaj tiu tuta diverseco servas al la regno kiel ornamo. Ĉar regno, en kiu estas nur sola lingvo kaj sola moro, estas malforta kaj malfirma. »
— Reĝo ISTVAN de Hungarujo XI-a jarcento
« Ĉiam Tolerado estas tolerado je tiu, kiu pensas ne kiel vi. »