Saltu al enhavo

Rusa-turka milito (1877-1878)

El Vikicitaro
Rusa-turka milito (1877-1878)
Rusa-turka milito (1877-1878)
Rusa-turka milito (1877-1878)
Aliaj projektoj
Rusa-turka milito (1877-1878) en Vikipedio
Rusa-turka milito (1877-1878) en Komuneja kategorio

Rusa-turka milito (1877-1878) okazis en 1877-1878 inter la Rusia imperio kaj la Otomana imperio kaj finiĝis per liberigo de slavoj de Balkanio.

Citaĵoj

[redakti]

Aleksej Brusilov

[redakti]
Citaĵo
« Multe da onidiroj estis pri la milito inter la oficiroj, kiuj arde sopiris ĝin. Tamen neniu esperis pri baldaŭa efektiviĝo de tiu ĉi espero. Speciale senpacience impetis al la batalo junaj oficiroj, aŭskultintaj abunde batalrememorojn de siaj pli aĝaj kamaradoj, partoprenintaj en la rusa-turka milito en 1853–1856 kaj en Kaŭkaziaj ekspedicioj» « Много было толков о войне среди офицеров, которые ее пламенно желали. Однако никто не надеялся на скорое осуществление этой надежды. В особенности нетерпеливо рвались в бой молодые офицеры, наслушавшиеся вдоволь боевых воспоминаний от своих старших товарищей, участвовавших в турецкой войне 1853—1856 гг. и в кавказских экспедициях [1]»
— Aleksej Brusilov, Miaj rememoroj
Citaĵo
« Cetere necesas diri la veron, ke apenaŭ iu estis speciale entuziasma pri ideo iri kaj batali por liberigo de la slavoj aŭ de iu ajn alia, ĉar la celo de la plejmulto estis ĝuste la milito mem, dum kiu la vivo pasas senzorge, vaste kaj vigle, salajro kreskas, kaj aldone oni donas premiojn, kio por la plejmulto estis la afero sufiĉe alloga kaj interesa. » « Впрочем, нужно правду сказать, что едва ли кто-либо был особенно воодушевлен мыслью идти драться за освобождение славян или кого бы то ни было, так как целью большинства была именно самая война, во время которой жизнь течет беззаботно, широко и живо, денежное содержание увеличивается, а вдобавок дают и награды, что для большинства было делом весьма заманчивым и интересным[2]»
— Aleksej Brusilov, Miaj rememoroj
Citaĵo
« Rilate la malsuperajn rangojn, mi apenaŭ eraros dirinte ke ili plej ĝojis forlasi la tedajn kazernojn, kie ĉion necesas fari laŭ ordono; dum la ekspedicia vivo ĉiu havas grandan spacon. Neniu demandis sin por kio necesas la milito, por kio ni batalos ktp, opiniante ke la cara afero estas decidi kaj la nia — nur plenumi. Laŭ miaj scioj, tiaj humoro kaj opinioj dominis en ĉiuj regimentoj de la Kaŭkazia Armeo. » « Что же касается низших чинов, то, думаю, не ошибусь, если скажу, что более всего радовались они выходу из опостылевших казарм, где все нужно делать по команде; при походной же жизни у каждого большой простор. Никто не задавался вопросом, зачем нужна война, за что будем драться и т. д., считая, что дело царево — решать, а наше — лишь исполнять. Насколько я знаю, такие настроения и мнения господствовали во всех полках Кавказской армии[3]»
— Aleksej Brusilov, Miaj rememoroj
Citaĵo
« [en Kaŭkazio ] En apudaj vilaĝoj turkoj renkontis niajn trupojn morne kaj silente, la armenoj ja kun jubilo. » « В окрестных селениях турки встречали наши войска угрюмо и молча, армяне же с восторгом[4]»
— Aleksej Brusilov, Miaj rememoroj
Citaĵo
« [en Kaŭkazio ] Malbone statis la aferoj ankaŭ rilate la nutraĵojn. Tiutempe kampaj kuirejoj ne ekzistis. Kiam la trupoj estis moviĝantaj aŭ sen proviza ariero, ĉiu kuiris por si kion li povis. Tiurilate soldatoj kaj oficiroj suferis egale. » « Плохо было и с пищей. В то время походных кухонь не существовало. Когда войска находились в движении или без обоза, как мы, то продукты раздавались по рукам, и каждый варил себе, что мог. В этом отношении солдаты и офицеры страдали одинаково[5]»
— Aleksej Brusilov, Miaj rememoroj
Citaĵo
« [en Kaŭkazio ] Evidentiĝis ke nelonge antaŭ nia alveno turkoj atakis per siaj fortoj nian taĉmenton, forbatis ĝin kaj devigis iom retreti. Tio ĉiujn tre kolerigis kaj ĉiuj serioze ofendiĝis rilate la turkoj, ke "ili kuraĝis ataki nin". Tiom malestime ni traktis tiutempe la turkojn. » « Оказалось, что накануне нашего прибытия турки атаковали своими главными силами наш отряд, сбили его и заставили несколько отступить. Это всех очень сердило, и все серьезно обижались на врагов, что «те осмелились нас атаковать». В таком презрении мы держали тогда турок[6]»
— Aleksej Brusilov, Miaj rememoroj
Citaĵo
« [dum sieĝo de Karso ] Tiu ĉi epizodo tamen montris ke la turkoj ne plu estas fuŝaj militistoj kiel antaŭe. » « Этот эпизод, однако, показал, что турки — уже не те вояки, что прежде[7]»
— Aleksej Brusilov, Miaj rememoroj

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« Subestre de la brila, sed brulkapa generalo kaj diplomato Nikolaj Ignatjev rusiaj trupoj aperis ĉe la pordegoj de Konstantinopolo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Multaj precipaj rusaj politikistoj havis senton kvazaŭ oni trompe forprenis de ili la venkon. Rusio povintus rezigni je teritoriaj akiroj por laŭleĝeco (kiel tion faris Aleksandro la 1-a dum greka ribelo en la 1820-aj jaroj kaj Nikolao la 1-a dum revolucio en 1848), sed Rusio neniam rezignis je la fina celo, nek agnoskis kompromison. Agoj pri detenado de rusa ekspansiismo ĉiam elvokis koleran grumbladon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

[redakti]
  1. Брусилов А. А. Мои воспоминания. М., 1983. С. 18.
  2. Брусилов А. А. Мои воспоминания. М., 1983. С. 19.
  3. Брусилов А. А. Мои воспоминания. М., 1983. С. 19.
  4. Брусилов А. А. Мои воспоминания. М., 1983. С. 24.
  5. Брусилов А. А. Мои воспоминания. М., 1983. С. 28.
  6. Брусилов А. А. Мои воспоминания. М., 1983. С. 29.
  7. Брусилов А. А. Мои воспоминания. М., 1983. С. 30.