Franca revolucio de 1789

El Vikicitaro
(Alidirektita el Franca revolucio)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Franca revolucio de 1789
Franca revolucio de 1789
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Franca revolucio de 1789 en Vikipedio
Commons-logo.svg Franca revolucio de 1789 en Komuneja kategorio

Franca revolucio de 1789 estas la plej granda kaj grava revolucio, okazinta en Francio en 1789.

Citaĵo
« La francaj armeoj, konkerintaj Eŭropon, eliris el la revolucio. Ili trovis por si Napoleonon kaj akiris la grandegan gloron. La venkoj estis la venkoj de la revolucio kaj de ĝiaj generaloj, al la imperiestro restis nur la fina malvenko»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ankoraŭ unu aŭ du generaciojn antaŭe al la vortorevolucio” ĉiu aldonus la “franca”. La revolucio diferencigis la francojn en la okuloj de la tuta mondo, tio estis ilia nacia specifaĵo, tio per kio ili distingiĝis. Poste la rusoj kun ilia revolucio faris senteblan vundon al la nacia memkonscio de la francoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Por ĵeti sin komplete en entreprenon, ligitan al grandaj ŝanĝoj, homoj devas esti ekstreme malkontentaj, ne tre malriĉaj kaj havi tian senton, ke, posedante povegan doktrinon, senpekan gvidanton aŭ novajn metodojn, ili ricevas aliron al la fonto de la ĉiovenka forto. Samtempe ili devas havi troiigitan imagon pri eblecoj kaj perspektivoj de estonteco. Kaj fine ili devas esti tute nesciaj pri malfacilaĵoj, ligitaj al ilia entrepreno. Sperto tiukaze estas obstaklo. Homoj, komenciĝintaj la Francan revolucion, havis nenian politikan sperton. Same kiel la bolŝevistoj, kaj la nazioj, kaj la revoluciuloj de Azio. Sperta homo aperas poste, li aniĝas al la movado kiam ĝi jam moviĝas. Angla politika sperto verŝajne gardas la anglon de la amasaj movadoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La amasa movado laŭ sia karaktero malofte estas tuteca. Kutime unu movado montras iujn elementojn de movadoj de aliaj specoj; foje unu movado inkludas du aŭ tri. Eliro de la judoj el Egiptio estis kaj sklavribelo, kaj religia movado, kaj la nacia. La batalema naciismo de la japanoj laŭ sia esenco estas revolucia. La Franca revolucio estis la nova religio de tiu tempo: ĝi havis dogmojn, sanktajn revoluciajn principojnLibereco kaj la sankta Egaleco; ĝi havis “siajn religiajn ritojn, kiuj laŭsence estis aliformiĝo de katolika diservo, ligita al la civilaj festoj. Ĝi havis siajn sanktulojn, siajn heroojn kaj martirojn de libereco”[1]. Kaj samtempe la Franca revolucio estis ankaŭ la nacia movado. En 1792 la Leĝodona Kunsido eldonis dekreton pri tio, ke la altaroj ĉie devas esti starigataj kun nepra surskribo: “La civitano naskiĝas, vivas kaj mortas por la Patrujo”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La Franca revolucio, kiu estis ankaŭ la naciisma movado, elpaŝis ne kontraŭ tiranio de la katolika eklezio kaj ne kontraŭ la malnova reĝimo, sed kontraŭ iliaj malforteco kaj senutileco. Kiam popolo ribelas en la totalisma socio, ĝi ribelas ne kontraŭ malbono de la reĝimo, sed kontraŭ ĝia malforteco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« …la ideala diablo estas eksterlandano. Por prezenti hejman malamikon kiel diablon necesas alskribi al li eksterlandan devenon. Al Hitlero estis nemalfacile alglui al la germanaj judoj etikedon de eksterlandanoj. Rusiaj revoluciaj agitantoj akcentis eksterlandan devenon de la reganta aristokratio (varengoj, tataroj, okcidenteŭropanoj). En la tagoj de la Franca revolucio la eksterlandanojn oni konsideris kiel “posteulojn de la barbaroj-ĝermanoj, dum la netitolitaj francoj estis posteuloj de la civilizitaj gaŭloj kaj romianoj[2]. Dum la puritana revolucio sur la reĝistojn oni alkroĉis etikedon “normanoj”, do posteuloj de eksterlandaj invadintoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Veras ankaŭ ke ĉiuj naciismaj movadoj, ekde la kulto de “Patrujo” en la revolucia Francio, ĝis la lasta naciisma ribelo en Indonezio, estis elpensitaj ne de la “homoj de la ago”, sed de malkontentaj intelektuloj. Generaloj, industriistoj, terposedantoj kaj komercistoj — tiuj, kiujn oni kutimas konsideri apogiloj de patriotismo, efektive aliĝas al la movado poste, kiam ĝi jam evoluis. La plej granda streĉiĝo en komenca fazo de la movado konsistas en tio ke necesas konvinki kaj allogi al la flanko de la movado tiujn estontajn apogilojn de patriotismo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La liberpensemo de la Renesanco estis antaŭulo de la nova fanatikecoReformacio kaj de la Kontraŭreformacio. Francoj de la Klerisma epoko, senmaskigantaj la eklezion kaj la kronon, edifantaj racion kaj toleremon, kaŭzis eksplodon de la revolucia kaj nacia fanatikeco, ne ĉesintan ĝis nun. Markso kaj liaj adeptoj, diskreditigintaj religion, naciismon, komercan pasion, enmondigis novan fanatikecon — socialismon, komunismon, Stalin-naciismon kaj strebon al la monda regado»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La unua, trafinta ĉiujn socitavolojn, sed geografie limigita kazo de politika vekiĝo iĝis la Franca revolucio. En ĝi kombiniĝis atavisma ribelo de la malsuperuloj kaj nevidata antaŭe gvidado de la amasoj de supre. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Citaĵo el: Carl L. Becker. The Heavenly City of the Eighteenth-Century Pholosophers. 1932. p. 133.
  2. Citaĵo el: Crane Brinton. The Anatomy of Revolution. 1938. p. 62.