Ngô Đình Diệm

El Vikicitaro
Ngô Đình Diệm
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Ngô Đình Diệm (1901—1963) estis la unua prezidento de Sud-Vjetnamio.

Citaĵoj[redakti]

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« Li havis ne makulitan reputacion de naciisto; bedaurinde emo al demokratio ne estis inter liaj fortaj flankoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Malgraŭ ĉiuj atendoj kaj kun serioza usona spiona subteno, Ngô Đình Diệm subpremis agadon de sekretaj societoj, stabiligis ekonomion kaj sukcesis starigi regadon de la centra potenco – impresaj sukcesoj, kiujn oni bonvenigis en Usono. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Post esti premita inter fanatikaj ideologoj en Hanojo kaj malspertaj idealistoj en Vaŝingtono, la registaro de Ngô Đình Diệm dronis je krueleco kaj fine estis forigita. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Forigo de Ngô Đình Diệm ne unuigis la popolon ĉirkaŭ la generaloj, pri kio esperis Usono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Se rigardi reen, do lasta momento kiam Usono povis foriri el Vjetnamio paginte tolereblan – kvankam plu sufiĉe kostan – prezon, estis tuj antaŭ la forigo de Ngô Đình Diệm aŭ tuj post tio. La administracio de John F. Kennedy estis prava en siaj pritaksoj rilate neeblecon de la venko kun Ngô Đình Diệm. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ[redakti]