Religio

El Vikicitaro
Religio
Religio
Religio
Aliaj projektoj
Religio en Vikipedio
Religio en Komuneja kategorio
Religio en Vikivortaro
Religio en Vikinovaĵoj

Religio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu celas rilatigi homojn al ia ĝenerala ordo de ekzisto.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« Ĉiuj atakoj kontraŭ arkaiĝintaj ritoj, pri kiuj rakontas la historio de la religio, estas protesto de la amaso, kiu volas senti sian kreskon, kontraŭ trudataj al ĝi limoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La amaso, kiu ne peziĝas, malsatas. Ekzistas rimedoj, ebligantaj elteni malsaton; per speciala lerteco pri ilia eltrovado distingiĝas la religioj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri religioj] Kion ili bezonas estas ne la amaso, sed ĝia kontraŭo — obeema paŝtataro. Ili komparas la kredantojn kun ŝafoj kaj laŭdas pro la obeemo. De la plej grava eco de la amaso, nome — de ĝia rapida kresko, la religioj komprete rezignis, kontentiĝante anstataŭe je ŝajnigado de egaleco de ĉiuj kredantoj (pri kio cetere ili insistas ne tre forte), certa grado de ilia proksimeco (ne transiranta cetere certajn limojn) kaj definiteco de la direkto. La celon ili preferas loki je tre granda distanco — je transa mondo, kiun la homo ne povas trafi tuj, ĉar li ankoraŭ vivas, kaj rajton pri kiu necesas meriti kontraŭ prezo de grandaj penoj kaj humiliĝo. Poiomete la direkto iĝas pli grava ol la celo. Ju pli malproksimas la celo, des pli da ordo necesas dum movado al ĝi. Je loko de ŝajne neapartigebla de la amaso principo de la kresko stariĝas io tute alia — principo de ripetado»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ĉiuj subite malpermesataj religioj venĝas per siaspeca laikiĝo. En neatendita kaj pova eksplodo de barbareco komplete ŝanĝiĝas karaktero de iliaj kredoj, kaj al la kredantoj mem naturo de la ŝanĝoj nekompreblas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« …per imagoj de nevideblaj amasoj plenas la konscio de la kredantoj. Ĉu temas pri la mortintojsanktuloj, ili ĉiam estas imagataj kiel grandaj, dense kunpremitaj grupoj. Oni povas eĉ diri, ke la religioj komenciĝas de tiuj nevideblaj amasoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« En la superaj religioj en la komunio estas enplektita nova motivo — la ideo de multiĝo de la kredantoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La kvieta grego estas la grego en la stato de atendado… Nome tiaspeca kvieto kaj atendado karakteras al religioj, kie haveblas kredo je la transa mondo. Do ekzistas homoj, kiuj sian propran vivon uzas kiel rimedon garantii pli bonan postmortan ekzistadon. Sed la plej brila ekzemplo de la kvieta grego estas la komunio»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La historio pri la ĉasanta grego, kiu iras kontraŭ specifa besto kaj erare anstataŭ la besto mortigas la plej bonan ĉasiston, renkontiĝas tra la tuta mondo. Ĝi finiĝas per plorado pri la mortinto; la ĉasanta grego ĉi tie transiras je la priploranta grego. Tiu transformiĝo formas la koron de multaj gravaj kaj disvastiĝintaj religioj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« …ekzistas religioj de la ĉasado kaj milito, multiĝo kaj ploro»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ĉe la historiaj nacioj de tia speco la milito iĝis la sola rimedo de multiĝo. Ĉu temas pri rabado de la aĵoj necesaj por la vivo, aŭ pelado de loĝantoj je sklaveco — ĉiuj aliaj, pli toleremaj formoj de la multiĝo estis forĵetitaj kaj ekkonsideritaj maldignaj. Formiĝis io simile al la ŝtata milita religio, celanta al la rapida multiĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« ...la religioj de la priploro necesos por anima bonfarto de la homo ĝis kiam li ĉesos kolektiĝi en la gregoj por la mortigado»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La plej grava el la religioj de la priprolo estas kristanismo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« El islamo, en kies karaktero senerare videblas la milita religio, danke al skismo naskiĝis la religio de la priploro, la plej koncentrita kaj klare esprimita el ĉiuj ekzistantaj — la ŝijaismo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri Aŝuro] Pli granda koncentriĝo je la ploro ne ekzistas en iu ajn alia kredo. La ploro ĉi tie estas la plej supera religia merito, multoble pli grava ol iu ajn alia bona ago. Sufiĉe pravigeblas ĉi-kaze paroli pri la religio de la ploro. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri Germanio post la Versajla traktato] Malpermeso de la armeo estis kiel malpermeso de la religio. La kredo de la patroj estis ofendita, restarigi ĝin estas sankta devo de ĉiu viro. Sur tiun ĉi vundon falis la vorto “Versajlo” ĉiufoje kiam ĝi estis prononcata; danke al ĝi la vundo restis freŝa, sangofluis kaj ne resaniĝis. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Freeman Dyson[redakti]

Citaĵo
« Paroli pri la fino de scienco estas same malsaĝe kiel paroli pri la fino de religio. Scienco kaj religio ambaŭ estas ankoraŭ proksimaj al siaj komencoj, sen videblaj finoj. » « (angle) To talk about the end of science is just as foolish as to talk about the end of religion. Science and religion are both still close to their beginnings, with no ends in sight. »
— Freeman Dyson
Citaĵo
« Problemo ekestas kiam aŭ scienco aŭ religio postulas universalan jurisdikcion, kiam aŭ religia dogmo aŭ scienca dogmo asertas esti neeraripova. Religiaj kreistoj kaj sciencaj materialistoj estas same dogmaj kaj nesentemaj. Per sia aroganteco ili malhonoras kaj sciencon kaj religion. » « (angle) Trouble arises when either science or religion claims universal jurisdiction, when either religious dogma or scientific dogma claims to be infallible. Religious creationists and scientific materialists are equally dogmatic and insensitive. By their arrogance they bring both science and religion into disrepute. »
— Freeman Dyson

Viktor Frankl[redakti]

Citaĵo
« Same kiel besto ne povas eliri el la medio al la universala homa mondo, ankaŭ la homo ne povas kompreni la supermondon alie ol en nebula impeto kaj antaŭsento, do en la religio. Hejma besto ne komprenas kiucele ĝin uzas homo. De kie la homo povas koni “la finan celon” de sia vivo, “supersencon” de la mondo kiel tuto? »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Medicina animprizorgado ne estas surogato de religio kaj eĉ nek anstataŭaĵo de psikoterapio en tiu formo, en kiu ĝi ekzistis ĝis nun, sed, kiel ni jam diris, ilia daŭrigo. Al kredanto, akiranta saviĝon en sankta metafiziko, ni povas proponi nenion, ni povus nenion doni al li [...] Ni ne intencas konkurenci kun la pastroj»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [...] celo de psikoterapio estas mensa sano, celo de religio — savo de la animo»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« […] ĉiuj kulturoj estas religiaj, kaj ĉiu neŭrozo estas aparta kazo de religio, ĉe kondiĉo ke sub religio ni komprenas provon solvi la problemon de la homa ekzistado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« La homoj serĉis kaj trovis diversajn anstataŭigojn de la vere individua sento de identeco. Nacio, religio, klasoprofesio servas por doni al la homo tiun senton. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Efektive ĉu kredas la homo je dio aŭ ne, en nia kulturo estas preskaŭ tute egale, same de la psikologia, kaj de la vere religia vidpunktoj. En ambaŭ kazoj li ne montras interesiĝon nek pri dio, nek pri respondo al demando pri sia propra ekzistado. Simile al tio kiel anstataŭ frateca amo venis senpersona honesteco, ankaŭ dio trasformiĝis por ni je la malproksima de ni ĝenerala direktoro de korporacio nomata Universo. Vi scias ke li estas tie. Li faras aferojn (kvankam eble ili okazus sen li), vi lin ne vidas, sed agnoskas lian gvidadon dum vi mem “faras viajn aferojn”. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« La religia “renaskiĝo”, kies atestantoj ni estas en niaj tagoj, estas verŝajne la plej forta bato kontraŭ monoteismo, kiu iam ajn estis farita. Ĉu povas esti malpieco pli granda ol paroli pri la “Homo supre”, instrui preĝi pri kiel fari dion sia partnero je komerco, “reklami” religion helpe de metodoj kaj alvokoj, per kiuj oni kutime reklamas sapon»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« […] ĉiuj eklezioj plejparte apartenas al konservativaj fortoj de la nuntempa socio kaj uzas la religion por subteni la homon en labora stato, en la stato de kontentiĝo je profunde nereligia sistemo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Efektive dum la lastaj du jarcentoj religia fervoro esprimiĝis ĉefe per movadoj, rompintaj la ligojn kun la tradicia religio. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Pensado de Markso havas klare esprimitan mesio-religian karakteron, kvankam ĝi estas prezentita en laika lingvaĵo. Ĝi estas pli difinita ol ĉe iu alia filozofo-kleriganto. La tuta pasinta historio estas nura “antaŭhistorio”, tio estas historio de sinfremdiĝo; kun socialismo venas regno de la homa historio, homa libereco. Senklasa socio de justeco, frateco kaj racio estos komenco de la nova mondo, al kies kreiĝo iris la tuta antaŭa historio. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« […] se ni nin turnos al historio, do ĉiuj “ĝustaj” ideoj same en politiko kaj en filozofio, religio aŭ scienco, naskiĝis kiel ideoj de malplimulto. Se ni juĝus pri valoro de la ideo laŭ nombro de subtenantaj ĝin homoj, ni ankoraŭ loĝus en kavernoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« La religiaj ritoj nun signifas malmulton, escepte eble la katolikismajn. Laikaj ritoj preskaŭ tute mankas. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Religion kompreneble ne eblas elpensi. Ĝi aperos kun apero de nova granda instruisto, same kiel tio okazis en pasintaj jarcentoj, kiam por tio venis tempo. Kaj dume tiuj kiuj kredas je dio, devas esprimi sian kredon, travivante ĝin; kaj tiuj kiuj ne kredas — sekvante ordonojn de la amo, justeco kaj — atendante. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Ju malpli da kaŭzoj homo havas por paroli pri sia propra supereco, des pli li pretas aserti, ke superecon havas lia lando, lia religio, lia raso aŭ lia “sankta afero”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Certeco pri si mem povas esti limigita, sed kredo je sia lando, je sia religio, raso aŭ je sia “sankta afero” devas esti totala kaj senkompromisa. Neplena transformiĝo ne povos elpremi el ni kaj forigi nian “mi”, kiun ni volas forgesi. Certeco pri tio, ke ni akiris ion tian por kio indas vivi ne povas esti se ni ne pretas por tio fordoni nian vivon. Nia unua vivo estis nekorekteble fuŝita aŭ kvazaŭ preterlasita, kaj ni devis trovi iun alian vivon — preteco ja morti por tiu ĉi alia, elektita vivo nur pruvas pravecon de nia elekto. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« …a) ĉiuj amasaj movadoj konkurencas unu kontraŭ alia, kaj se unu el ili kolektas pli da adepotj, do la aliaj ricevas malpli; b) ĉiuj amasaj movadoj estas reciproke anstataŭeblaj, unu movado povas facile transformiĝi je alia: religia movado povas transformiĝi je la naciisma aŭ je sociala revolucio; la sociala revolucio — je batalema naciismo aŭ je religia movado; naciisma movado povas transformiĝi je la religia aŭ je la sociala revolucio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La amasa movado laŭ sia karaktero malofte estas tuteca. Kutime unu movado montras iujn elementojn de movadoj de aliaj specoj; foje unu movado inkludas du aŭ tri. Eliro de la judoj el Egiptio estis kaj sklavribelo, kaj religia movado, kaj la nacia. La batalema naciismo de la japanoj laŭ sia esenco estas revolucia. La Franca revolucio estis la nova religio de tiu tempo: ĝi havis dogmojn, sanktajn revoluciajn principojnLibereco kaj la sankta Egaleco; ĝi havis “siajn religiajn ritojn, kiuj laŭsence estis aliformiĝo de katolika diservo, ligita al la civilaj festoj. Ĝi havis siajn sanktulojn, siajn heroojn kaj martirojn de libereco”[1]. Kaj samtempe la Franca revolucio estis ankaŭ la nacia movado. En 1792 la Leĝodona Kunsido eldonis dekreton pri tio, ke la altaroj ĉie devas esti starigataj kun nepra surskribo: “La civitano naskiĝas, vivas kaj mortas por la Patrujo”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Cionismo estas kaj la nacia movado, kaj la sociala revolucio. Por la ortodoksa judo tamen cionismo estas ankaŭ la religia movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tasko de ĉesigo de unu amasa movado povas esti solvita danke al anstataŭigo de ĝi per alia amasa movado. La sociala revolucio povas esti haltigita per subtenado de religia aŭ nacia movado. Ekzemple en landoj, kie katolikismo denove iĝis spirita amasa movado, ĝi kontraŭas disvastiĝon de komunismo. En Japanio naciismo ensorbis ankaŭ ĉiujn movadojn de la sociala protesto. En nia Sudo [Usono] movado de rasa solidareco efikas kiel preventa ago kontraŭ la sociala eksplodo. Simila situacio videblas ankaŭ inter la francoj en Kanado, kaj inter la buroj en Sud-Afriko»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Foje malfacilas diri, kie finiĝas amasa migrado kaj kie komenciĝas amasa movado kaj kiu el ili estis la unua. Transloĝiĝo de la judoj el Egiptio evoluis je la religia kaj nacia movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ĉia amasa movado, atinginta potencon, proponas sian propran esperon — sian sorton de opio por bridi senpaciencon de la amasoj, por ke ili akceptu sian sorton. Stalinismo estas la sama opio por la popolo kiel la dominantaj religioj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kiam influo de eklezio, iam totala, malfortiĝas, kristaliĝas novaj religiaj movadoj. H. G. Wells rimarkas, ke en la epoko de la Reformacio homoj “kontraŭis ne tiom la potencon de la eklezio, kim ĝian malfortecon… Iliaj elpaŝoj kontraŭ la eklezio same interne kaj ekstere de ĝi estis direktitaj ne al seniĝo je la religia kontrolo, sed inverse, al starigo de pli kompleta kontrolo”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Arda patriotismo, same kiel la religia, kaj la revolucia entuziasmoj, ofte servas kiel rifuĝejo de la riproĉoj de la konscienco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kontraŭo de la religia fanatikulo estas tute ne fanatikulo-ateisto, sed facilanima cinikulo, kiu tute fajfas ĉu ekzistas dio aŭ ne. Ateisto estas la homo religiema. Ateismo por li estas nova religio, je kiu li ekkredis. Ateisto estas la homo pia kaj devota. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Alta religio]neeviteble naskas ĉe la homo fortan kulposenton. Neeviteblas konflikto inter la alta spirito de tiu ĉi religio kaj malperfekteco de la kredanto en la vivo. Estas logike, ke la kulposento helpas al malamo kaj senhonta malico. Do okazas: ju pli alta kaj pura estas la kredo, des pli malica estas malamo, naskata de tiu ĉi kredo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kun apero sur scenejo de la “homo de la ago” eksploda forto de la movado balzamiĝas kaj fiksiĝas per sanktaj reguloj. La religia movado kristaliĝas kaj ŝtoniĝas en la eklezia hierarĥio kaj ritoj; la revolucia — en organoj de atenta gardado kaj administracio; la naciisma — en registaraj kaj patriotismaj institucioj. Establado de la eklezio signifas finon de la edifa spirito; organoj de la venkinta revolucio likvidas revolucian spiriton kaj revolucian metodon; registaraj institucioj finas la ŝovinisman batalemon. La institucioj frostigas la formojn por unueca agado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tie, kie unueco kaj sinofero necesas por normala funkciado de la socio, ĉiutaga vivo verŝajne estos “religiita” (ordinaraj aferoj estos transformitaj je la “sankta afero”) aŭ militigita»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« En la okuloj de la homo kredanta, homoj ekster la “sankta afero” ne havas firman karakteron kaj pro tio povas esti facila predo de la kredantoj. Aliflanke, la kredantoj de ĉiuj tipoj, kvankam morte malamas unu la alian kaj pretas alkroĉiĝi je la gorĝo unu al alia, agnoskas forton unu de alia kaj sentas reciprokan sinceran estimon. Hitlero konsideris la bolŝevistojn egalaj al si kaj ordinis la eksajn komunistojn tuj anigi al la nazia partio. Stalin siavice konsideris la naziojn kaj japanojn la solaj estiminduloj. Eĉ la religiaj fanatikuloj kaj la batalemaj ateistoj traktas unu la alian kun estimo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Samuel P. Huntington[redakti]

Citaĵo
« El ĉiuj objektivaj elementoj, difinantaj civilizacion, la plej grava tamen estas religio… »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Religio en la nuna mondo estas unu el la centraj, verŝajne la ĉefa forto kiu motivas kaj mobilizas la homojn»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« …neokcidentaj religioj estas la plej forta manifestiĝo de kontraŭokcidentismo en la neokcidentaj socioj. Tia renaskiĝo estas ne rifuzo de moderneco, sed rifuzo de la Okcidento kaj de laika, relativisma, degeneranta kulturo, kiu asociiĝas kun la Okcidento. Tio estas rifuzo de tio, kio estis nomita “orientoksigo” de la neokcidentaj socioj. Tio estas deklaracio pri kultura sendependeco disde la Okcidento, fiera deklaro: “Ni estos modernaj, sed ni ne iĝos vi”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Laika opozicio estas oble pli sentema al reprezalioj ol iu ajn religia opozicio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« [en la islama mondo] Ĉiam pli ofte oni diras ke la Okcidento ne simple sekvas malperfektan falsan religion, kiu tamen estas “religio de Libro”, sed ke ĝi sekvas neniun religion. En la okuloj de la islamanoj okcidenta sekularismo, nereligiemo, do senmoraleco estas la malbono plia ol naskiĝinta ilin okcidenta kristanismo. Dum la Malvarma milito la Okcidento estis gluanta al sia malamiko etikedon “sendia komunismo”; en la epoko de intercivilizaj konfliktoj, sekvintaj la Malvarman militon, islamanoj konsideras sian malamikon “sendia Okcidento”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Jarmiloj de la homa historio pruvas ke religio estas ne “eta diferenco”, sed eble la plej profunda diferenco kiu ekzistas inter la homoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Dum la milito multaj identecoj poiomete malaperas kaj dominanta iĝas identeco, kiu estas la plej grava en konflikto. Tia identeco preskaŭ ĉiam estas difinata de religio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Carl Gustav Jung[redakti]

Citaĵo
« Inter religio de la popolo unuflanke kaj lia vera vivmaniero aliflanke ĉiam ekzistas rilato de rekompenco; alikaze la religio havus nenian praktikan sencon»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Destino de la religiaj simboloj estas doni sencon al la homa vivo»
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo

Wilhelm Reich[redakti]

Citaĵo
« Psikanalizo montris ke nia imago pri dio kongruas al nia imago pri patro, kaj imago pri dipatrino kongruas al imago de religiema personeco pri patrino. Triangulo “patro — patrino — infano” estas rekte spegulata en la kristana triunuo. Psikologia enhavo de religio fontas en la familiaj rilatoj, ekzistantaj en fruaj jaroj de infanaĝo»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« La ĉefa religia ideo de ĉiuj patriarkecaj religioj konsistas je neado de ekzistado de la seksaj bezonoj. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Mankas bezono prezenti pliajn pruvojn por montri ke en la momento kiam seksa sperto apartiĝas de religia kulto kaj fakte transformiĝas je ĝia kontraŭtezo, religia ekscitiĝo transformiĝas je anstataŭaĵo de perdita sentemo, kiu havis subtenon de la socio»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Religiema homo konstante troviĝas en la stato de fizika ekscitiĝo, kontraŭ kiu li devas lukti senhalte. Li estas ne nur senigita de surtera feliĉo, sed eĉ ne sentas strebon al ĝi. Li esperas pri premio en la transa mondo, do li sentas sian malkapablon senti feliĉon en la cisa mondo. Li estas biologia estaĵo kaj en neniuj cirkonstancoj povas senti en tiu ĉi mondo feliĉon, liberiĝon kaj kontentiĝon. Do li strebas akiri iluzian feliĉon. Li povas akiri tian feliĉon danke al plezuro, ricevata per religia streĉiteco, kaŭzanta konatajn al ni nerva-somatajn tokojn kaj ekscitiĝon. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Efektive religiema homo iĝas komplete senhelpa. Rezulte de subpremado de seksa energio li perdas sentemon al feliĉo kaj agresemon, necesan por superi malfeliĉon. Ju pli senpova li iĝas, des pli fortiĝas lia kredo je supernaturaj fortoj, kiuj subtenas kaj gardas lin. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« [pri religiema homo] Lia pasia strebo al dio efektive estas strebo, kiu estiĝas danke al ekscitiĝo, kaŭzita de antaŭsento de seksa plezuro, kaj ĝi postulas sian liberiĝon»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Sperto de kuracado de mense malsanaj pastroj montras ke en momento de atingo de la pinto de religia ekstazo nemalofte okazas refleksa ejakulo. Normala orgasma kontentiĝo estas anstataŭigata per ĝenerala fizika ekscitiĝo, kiu ne koncernas generilojn kaj kvazaŭ senintence, malgraŭvole, kaŭzas malŝarĝiĝon. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Klinika sperto nekontesteble pruvas ke religiaj konvinkoj devenas de bremsita sekseco, ĉe tio fonton de mistika ekscitiĝo necesas serĉi en la bremsita seksa ekscitiĝo»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Thomas Szasz[redakti]

Citaĵo
« Naturo sentas al malpleno nek amon, nek malamon, tamen homoj sendube ne eltenas fenomenojn, al kiuj mankas klarigoj kaj problemojn al kiuj mankas solvoj. Pro tio magio kaj religio estas la veraj prauloj de raciismo kaj scienco»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« En Mezepoko dio de la eŭropano estis kristana kaj lia diablo estis la judo. En la nuntempa socio fonto de grupa sekureco ŝoviĝis de dio kaj papo al la nacio kaj gvidanto, de religio — al scienco»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Religia mizero estas samtempe esprimo de la vera mizero kaj protesto kontraŭ tiu ĉi vera mizero. Religio estas suspiro de la subpremita estaĵo, koro de la senkora mondo, same kiel ĝi estas animo de senanimaj ordoj. Religio estas opio de la popolo. Nuligo de la religio kiel iluzia feliĉo de la popolo estas postulo de ĝia efektiva feliĉo. Postulo de rezigno je iluzioj pri sia stato estas postulo de la rezigno je tia stato, kiu necesigas la iluziojn. Sekve la kritiko de la religio estas burĝono de la kritiko de tiu azilo de ploro kies sankta aŭreolo estas la religio. »
— Karolo MarksoKritiko de la Hegela Jurfilozofio [1843]
Citaĵo
« Kun aŭ sen religio la bonaj homoj povas konduti bone kaj la malbonaj povas fari malbonon; sed por ke la bonuloj faru malbonon, necesas religio. » « With or wihout religion, good people can behave well and bad people can do evil; but for good people to do evil — that takes religion. »
— Steven Weinberg, A Designer Universe?
Citaĵo
« […] grandaj religioj estas bazoj sur kiuj sin apogas grandaj civilizacioj»
— Christopher Dawson, Dynamics of World History [1955]
Citaĵo
« Ni konsciu ke, malpermesinte en nia lando religian maltoleremon, pro kiu la homaro suferadis tiom longe kaj pro kiu estis verŝita tiom da sango, ni atingos ne multon, se ni instigos politikan maltoleremon, same senpensan kaj despotan kaj kapablan doni same sangajn kaj amarajn fruktojn. »
— Thomas Jefferson, Inaŭgura alparolo [1801]
Citaĵo
« Ekzistas teorio, lau kiu se iu iam malkovros, ĝuste por kio utilas la universo kaj kial ĝi ekzistas, ĝi tuj malaperos kaj anstataŭiĝos de io eĉ pli bizara kaj neklarigebla.
Ekzistas alia teorio, laŭ kiu tio jam okazis. »
 « There is a theory which states that if ever anyone discovers exactly what the Universe is for and why it is here, it will instantly disappear and be replaced by something even more bizarre and inexplicable.

There is another theory which states that this has already happened. »
— Douglas Adams, The Restaurant at the End of the Universe
Citaĵo
« La popolo sendube havus la neordinare mallarĝajn animojn kaj senutilajn instinktojn de la burĝaro, se ili ne elprovus sian bezonon eliri. Sed por eliri ekzistas nur tri rimedoj, el kiuj du estas fantaziaj kaj la tria reala. La unuaj du estas la drinkejo kaj la preĝejo, diboĉo korpa aŭ diboĉo mensa. La tria estas socia revolucio. »
— Miĥail Bakunin
Citaĵo
« Preĝi: Peti ke la leĝoj de la universo estu nuligita favore al ununura petanto agnoskante sian malmeriton. » « The Devil's Dictionary 1911 »
— Ambrose BIERCE
Citaĵo
« Religie, seksume, televide narkotita,

vi tiel saĝa, senklasa, libera sin vidas,

sed ol servutulo vi ne estas plia. »
 « Keep you doped with religion and sex and TV

And you think you're so clever and classless and free

But you're still fucking peasants as far as I can see. »
— John Lennon, "Working Class Hero"
Citaĵo
« Konvencio ne estas moralo. Fariseismo ne estas religio. Ataki la unuajn ne signifas neniigi la duajn. » « Conventionality is not morality. Self-righteousness is not religion. To attack the first is not to assail the last. »
— Charlotte Brontë, Jane Eyre, 1847
Citaĵo
« Indas memori, ke la priskribo de Marx de religio kiel opio de la popolo estas ofte misinterpretat a— opio, dum la tempo kiam Marx verkas, ne nur estis konata kiel dependiga drogo, sed kiel dolorhelpilo, konsolo kiam la laboro de pluvivado iĝis netolerebla. » « It's worth remembering that Marx's description of religion as the opiate of the masses is often misinterpreted— opium, at the time when Marx was writing, was not just known as an addictive drug, but as a painkiller, a solace when the work of survival became unbearable. »
— Laurie Penny, Life-Hacks of the Poor and Aimless
Citaĵo
« Religio estas io kiu restas de la infaneco de nia inteligenteco; ĝi malaperos laŭmezure kiam ni alproprigas racion kaj sciencon kiel gvidlinioj. » « Religion is something left over from the infancy of our intelligence; it will fade away as we adopt reason and science as our guidelines. »
— Bertrand Russell
Citaĵo
« Arto kaj religio unue; poste filozofio; laste scienco. Tio estas la ordo de la grandaj fakoj de la vivo, tio estas ilia ordo de graveco. » « Art and religion first; then philosophy; lastly science. That is the order of the great subjects of life, that's their order of importance. »
— Muriel Spark, "The Prime of Miss Jean Brodie" Ch 2,p. 33
Citaĵo
« Kaj virto kaj religio estas submetitaj al la decidoj de gusto. » « Virtue as well as religion, has been subjected to the decisions of taste. »
— Mary Wollstonecraft, "A Vindication of the Rights of Woman" Ch 4 p. 90
Citaĵo
« Ĉe la manko de volo al povo (sufiĉe malfortiĝinta) kaj volo al scio (sufiĉe problema) hodiaŭ ĉie restas nur volo al spektaklo kaj kun ĝi obstina deziro konservi fantomojn kaj fikciojn (tia estas la sorto de la religioj, je kiuj jam neniu kredas: ili konserviĝas forme de nerealigitaj praktikoj). »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« Mi ne kontraŭas la religion de iu ajn persono, kiu ajn ĝi estu, kondiĉe ke tiu persono mortiguinsultu neniun alian personon, ĉar tiu alia persono ankaŭ ne kredas je ĝi. » « (angle) I have no objection to any person’s religion, be it what it may, so long as that person does not kill or insult any other person, because that other person don’t believe it also. »
— Herman Melville
Citaĵo
« Religia sento estas tiel vera kiel iu ajn alia parto de homa konscio; kaj kontraŭ ĝi, ĉe la subjektiva flanko, la ondoj de scienco vane batis. » « (angle) Religious feeling is as much a verity as any other part of human consciousness; and against it, on the subjective side, the waves of science beat in vain. »
— John Tyndall
Citaĵo
« Certe ne estas parto de religio devigi religion. »
— Tertuliano
Citaĵo
« En la centro de religio estas amo. Mi amas vin kaj mi pardonas vin. Mi estas kiel vi kaj vi estas kiel mi. Mi amas ĉiujn homojn. Mi amas la mondon. Mi amas krei. Ĉio en nia vivo devas baziĝi sur amo. » « (angle) At the center of religion is love. I love you and I forgive you. I am like you and you are like me. I love all people. I love the world. I love creating. Everything in our life should be based on love. »
— Ray Bradbury
Citaĵo
« Ne estas milito inter islamanoj kaj ne-islamanoj, sed inter ekstremistoj kaj moderuloj de ĉiuj religioj.... Kio gravas estas ne vivi en timo. La plej danĝera afero estas rezigni kaj perdi esperon. La ĉefa malamiko ne estas terorismo aŭ ekstremismo, sed nescio. »
— Reĝino Rania de Jordanio
Citaĵo
« Neniam revu devigi homojn al la vojoj de Dio. Pensu mem, kaj lasu pensi. Uzu neniun limon en religiaj aferoj. Eĉ tiuj, kiuj estas plej malproksimaj de la vojo, neniam devigu eniri per aliaj rimedoj krom racio, vero kaj amo. » « (angle) Never dream of forcing men into the ways of God. Think yourself, and let think. Use no constraint in matters of religion. Even those who are farthest out of the way never compel to come in by any other means than reason, truth, and love. »
— John Wesley
Citaĵo
« Ne estos paco inter la nacioj sen paco inter la religioj. Ne estos paco inter la religioj sen dialogo inter la religioj. Ne estos dialogo inter la religioj sen tutmondaj etikaj normoj. Sekve ne estos postvivado de tiu ĉi terglobo sen tutmonda etiko. »
— Hans Küng
Citaĵo
« Religio estas alia nomo por la realigo de la Vero. Ĝi konsistas en fariĝi kaj esti unu kun la Supera Estaĵo. Doktrinoj kaj dogmoj estas nur detaloj de duaranga naturo. »
— Swami Narayanananda
Citaĵo
« La laika ŝtato estas la garantio de religia plurismo. Tiu ĉi ŝajna paradokso, denove, estas la plej simpla kaj eleganta el la politikaj veroj» « (angle) The secular state is the guarantee of religious pluralism. This apparent paradox, again, is the simplest and most elegant of political truths. »
— Christopher Hitchens
Citaĵo
« Ni difinas religion kiel la supozo, ke vivo havas signifon» « (angle) We define religion as the assumption that life has meaning. »
— Rollo May
Citaĵo
« Muziko ĉiam trovos sian vojon al ni, kun aŭ sen afero, politiko, religio aŭ iu ajn alia stulta ligo. Muziko travivas ĉion, kaj kiel Dio, ĝi ĉiam ĉeestas. Ĝi bezonas neniun helpon kaj suferas neniun malhelpon. » « (angle) Music will always find its way to us, with or without business, politics, religion, or any other bullshit attached. Music survives everything, and like God, it is always present. It needs no help, and suffers no hindrance. »
— Eric Clapton
Citaĵo
« Ni ne rigardos kaston aŭ religion. Ĉiuj homaj estaĵoj en ĉi tiu lando - ĉu ili estu tiuj, kiuj predikas la Vedoj aŭ kiu apartenas al aliaj kastoj - estas unu. »
— Subramanya Bharathi
Citaĵo
« Kompreneble Dio estas senfine plurdimensia do ĉiu religio, kiu ekzistas sur la tero, reprezentas iun vizaĝon, iun flankon de Dio. Oni devas havi neniun negat sintenon al iu ajn religio, sed tamen la profunda kompreno de Dio kaj la profunda apliko de la ordonoj de Dio estas malsamaj en diversaj religioj. »
— Aleksandr Solzhenitsyn
Citaĵo
« Estas malĝuste atendi rekompencon pro viaj luktoj. La rekompenco estas la ago de lukto mem, ne tio, kion vi gajnas. Kvankam vi ne povas atendi venki la absurdaĵon de la mondo, vi devas fari tiun provon. Tio estas moralo, tio estas religio. Tio estas arto. Tio estas vivo» « (angle) It is wrong to expect a reward for your struggles. The reward is the act of struggle itself, not what you win. Even though you can't expect to defeat the absurdity of the world, you must make that attempt. That's morality, that's religion. That's art. That's life. »
— Phil Ochs
Citaĵo
« Oni ne demandas de tiu, kiu suferas: Kio estas via lando kaj kia estas via religio? Oni nur diras: Vi suferas, tio sufiĉas por mi... »
— Louis Pasteur
Citaĵo
« Ĉiuj religioj parolas pri morto dum ĉi tiu surtera vivo. Morto devas veni antaŭ renaskiĝo. Sed kio devas morti? Falsa fido je propra scio, memamo kaj egoismo. Nia egoismo devas esti rompita. »
— George Gurdjieff
Citaĵo
« Ni havas sufiĉe da religio nur por igi nin malami, sed ne sufiĉe por igi nin ami unu la alian. » « (angle) We have just enough religion to make us hate, but not enough to make us love one another. »
— Jonathan Swift

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj

  1. Citaĵo el: Carl L. Becker. The Heavenly City of the Eighteenth-Century Pholosophers. 1932. p. 133.