Konflikto

El Vikicitaro
Konflikto
Konflikto
Konflikto
Aliaj projektoj
Konflikto en Vikipedio
Konflikto en Komuneja kategorio
Konflikto en Vikivortaro

Konflikto estas kontraŭdiro inter posedo kaj neposedo, inter diverĝaj aspiroj kaj interesoj, esprimiĝanta en agado de sociaj grupoj, kaj ankaŭ malkonsento, kaŭzita de kontraŭeco de deziroj aŭ opinioj.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Raciaj ŝtataj agantoj de la 18-a jarcento malaperon de la konflikto (aŭ de ambicioj, de avideco) konsideris utopio; solvo konsistis en tio ke necesis bridi aŭ neŭtraligi denaskajn mankojn de la homa naturo por atingi laŭeble plej bonajn longdaŭrajn rezultojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« …historio de la homaro estas historio de konflikto kaj malordo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« La granda malamiko de scio ne estas eraro, sed malvigleco. Ni volas nenion krom diskuto; kaj tiam ni sendube progresos, spite de ajnaj fuŝaĵoj. Unu eraro konfliktas kun alia, ĉiu neniigas sian kontraŭulon, kaj la vero estas disvolviĝinta. » « The great enemy of knowledge is not error, but inertness. All that we want is discussion; and then we are sure to do well, no matter what our blunders may be. One error conflicts with another, each destroys its opponent, and truth is evolved. »
— Henry Thomas Buckle
Citaĵo
« Bedaŭrinde mi preskaŭ finkonkludis, ke la plej granda stumbligilo de la negro en lia marŝo al libereco ne estas la blanka civitana konsiliano aŭ la Kukluksklan-ano sed la blanka moderulo, kiu pli dediĉas sin al "ordo" ol justeco; kiu preferas negativan pacon, kiu estas la foresto de konflikto, ol pozitivan pacon, kiu estas la ĉeesto de justeco; kiu konstante diradas: "Mi konsentas kun via celo sed ne povas konsenti kun viaj metodoj de rekta agado"; kiu paternalisme kredas, ke li rajtas decidi la horplanon de la libereco de alia viro; kiu vivas laŭ mita koncepto de tempo kaj kiu konstante konsilas al la negro ke li atendu "pli konvenan sezonon." Malprofunda kompreno fare de homoj bonvolaj estas pli frustra ol absoluta miskompreno fare de homoj malbonvolaj. Nefervora akcepto estas multe pli konfuza ol evidenta malakcepto. » « I have almost reached the regrettable conclusion that the Negro’s great stumbling block in his stride toward freedom is not the White Citizen’s Council-er or the Ku Klux Klanner, but the white moderate, who is more devoted to “order” than to justice; who prefers a negative peace which is the absence of tension to a positive peace which is the presence of justice; who constantly says: “I agree with you in the goal you seek, but I cannot agree with your methods of direct action”; who paternalistically believes he can set the timetable for another man’s freedom; who lives by a mythical concept of time and who constantly advises the Negro to wait for a “more convenient season.” Shallow understanding from people of good will is more frustrating than absolute misunderstanding from people of ill will. Lukewarm acceptance is much more bewildering than outright rejection. »
— Martin Luther King, Letero el Birmingama prizono
Citaĵo
« Granda literaturo, pasinta aŭ nuna, estas la esprimo de granda kono de la homa koro; granda arto estas la esprimo de solvo de la konflikto inter la postuloj de la mondo ekstere kaj tiu interne. » « (angle) Great literature, past or present, is the expression of great knowledge of the human heart; great art is the expression of a solution of the conflict between the demands of the world without and that within. »
— Edith Hamilton
Citaĵo
« Malfacilaĵoj celas veki, ne malinstigi. La homa spirito fariĝos forta per konflikto. » « (angle) Difficulties are meant to rouse, not discourage. The human spirit is to grow strong by conflict. »
— William Ellery Channing
Citaĵo
« Kiel dum la tempo de reĝoj estus naive pensi, ke la unuenaskita filo de la reĝo estus la plej taŭga por regi, tiel en nia tempo estas naive pensi, ke la demokratie elektita reganto estos la plej taŭga. La regulo pri sinsekvo ne estas formulo por identigi la plej bonan reganton, ĝi estas formulo por doni legitimecon al iu aŭ alia kaj tiel malhelpi civilan konflikton. » « (angle) As during the time of kings it would have been naive to think that the king’s firstborn son would be the fittest to rule, so in our time it is naive to think that the democratically elected ruler will be the fittest. The rule of succession is not a formula for identifying the best ruler, it is a formula for conferring legitimacy on someone or other and thus forestalling civil conflict. »
— J. M. Coetzee
Citaĵo
« Ŝajnas al mi, ke kompreni, ke niaj teorioj estas la fonto de ĉiuj niaj konfliktoj, multe helpus homojn kun malsamaj kredaj sistemoj interkonsenti» « (angle) It seems to me that understanding that our theories are the source of all our conflicts would go a long way in helping people with different belief systems to get along. »
— Michael Gazzaniga
Citaĵo
« La homo devas evoluigi por ĉiu homa konflikto metodon, kiu malakceptas venĝon, agreson kaj revenĝon. La fundamento de tia metodo estas amo» « (angle) Man must evolve for all human conflict a method which rejects revenge, aggression and retaliation. The foundation of such a method is love. »
— Martin Luther King

Carl Gustav Jung[redakti]

Citaĵo
« ...en normalaj kondiĉoj la infano ne havas realajn proprajn problemojn. Ja dubi pri si kaj esti en konflikto kun si mem povas nur plenkreskulo»
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
Citaĵo
« ...kiam oni senigas homon je liaj kompleksoj, li perdas siajn plej bonajn resursojn. Oni povas helpi lin nur informinte pri ili por ke komenciĝu interna konflikto. En tiu kazo komplekso iĝas fokuso de la vivo»
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro
Citaĵo
« La homaj militemaj instinktoj estas neelradikeblaj, do stato de la perfekta paco neimageblas. Eĉ pli, la paco estas terura, ĉar ĝi naskas la militon. La vera demokratio estas la supera psikologia institucio, kiu akceptas la homan naturon kia ĝi estas, kaj lasas neceson de konflikto ene de la naciaj ŝtatlimoj. »
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro

Vidu ankaŭ[redakti]