Strategio

El Vikicitaro
Strategio
Strategio
Strategio
Aliaj projektoj
Strategio en Vikipedio
Strategio en Komuneja kategorio

Strategio estas arto kombini rimedojn por trafi iun celon (politikan, ekonomian, didaktikan k.a.).

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Gvidado estas potenca kombinaĵo de strategio kaj karaktero. Sed se vi devas esti sen unu, estu sen la strategio. » « (angle) Leadership is a potent combination of strategy and character. But if you must be without one, be without the strategy. »
— Norman Schwarzkopf

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Kie ajn okazus milito (kaj plej verŝajna loko de ĝia komenco estis Balkanio) la plano de Alfred von Schlieffen antaŭvidis ke bataloj de la komenca etapo okazu en okcidento, ĉe tio inter landoj, kiuj havas preskaŭ neniujn interesojn en tiu ĉi krizo. La ekstera politiko estis oferita al la milita strategio… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Stalin, granda ideologo, efektive ne metis sian ideologion je la servo al reala politiko. Armand Jean du Plessis de RichelieuBismarck havus neniujn problemojn pri kompreno de lia strategio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Stalin havis strategion, sed ne principojn dum la demokratiaj landoj defendis principojn sen krei iun ajn strategion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« La okcidentaj potencoj havis antaŭ si sufiĉe racian kaj altmoralan politikan celon – haltigi Hitleron. Sed ili malsukcesis ellabori militan strategion por atingi tiun ĉi celon. En 1914 strategoj estis tro kuraĝe senraciaj; en 1939 ili estis tro modestaj. En 1914 militistoj de ĉiuj landoj sopiris la militon; en 1939 ili havis tiom da malbonaj antaŭsentoj (eĉ en Germanio) ke ili komplete konfidis al opinioj de politikaj gvidantoj. En 1914 haveblis strategio, sed mankis politiko; en 1939 haveblis politiko, sed mankis strategio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« En ideala usona universo diplomatoj ne okupiĝis pri strategio kaj militistaro finis plenumon de sia tasko ĝis tiu tempo kiam diplomatio ekagis – sekvadon je tiu ĉi vidpunkto Usono devis pagi koste dum la Korea kaj Vjetnama militoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ[redakti]