« [pri Aleksandro la 1-a] Aleksandro deziras pacon al la tuta mondo, sed ne por la paco mem kaj ĉiuj ties bonaĵoj, sed precipe por sin mem; kaj ne senkondiĉe, sed kun iuj kaŝitaj pensoj. Li devas resti batalanto por tiu ĉi paco; de li devas eliri kvieto kaj feliĉo de la tuta mondo, kaj la tuta Eŭropo devas agnoski, ke tiu ĉi ĝia kvieto estas frukto de liaj manoj, ke ĝi dependas de lia bona volo kaj povas esti rompita laŭ lia kaprico… »
«Aŭstrio, kiu ŝajne post la batoj de Napoleono estis mortanta, ricevis novan vivon danke al sistemo de Klemens von Metternich, kio ebligis al ĝi ekzisti pliajn cent jarojn. »
« Sistemo de Klemens von Metternich spegulis koncepton de la 18-a jarcento, kiam la universo estis traktata kiel grandega horloĝamekanismo kun elementoj ideale alĝustigitaj unu al alia tiel ke kolapso de unu signifis misfunkciadon ankaŭ de ĉiuj aliaj. Otto von Bismarck reprezentis novan eraon en scienco kaj politiko. Li traktis la universon ne kiel mekanikan ekvilibron, sed en ĝia moderna versio – kiel konsistantan el eroj, troviĝantaj en senĉesa movado kaj reciproka influado, kio kreas por ni realon. Lia plej ŝatata filozofo-biologia doktrino estas la evolua teorio de Darwin, bazita sur principo de postvivado de plej bone adaptitaj. »