Arbaro

El Vikicitaro
Arbaro
Arbaro
Arbaro
Aliaj projektoj
Arbaro en Vikipedio
Arbaro en Komunejo
Arbaro en Komuneja kategorio
Arbaro en Vikivortaro

Arbaro estas densa aro de arboj, kovranta pli-malpli larĝan areon, tiu areo mem (arbejo).

Citaĵo
« En landoj transmaraj estas oraj arbaroj. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« …en la arbaro origine naskiĝis respektego. Ĝi igas la homon rigardi supren konsciante dankemon pro ĝia superanta kaj gardanta povo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la arbaro] …ĝi iĝis simbolo de la armeo — la armeo staranta, kiu ekkuros ĉe neniuj kondiĉoj, kiu falos ĝis la lasta homo sen cedi eĉ spanon de la tero»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La amasa simbolo de la germanoj estis la armeo. Sed tio estis pli ol la armeo — tio estis marŝanta arbaro. En neniu el la nuntempaj landoj sento de la arbaro konserviĝis tiom vive kiel en Germanio»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kio de la aliaj povus esti traktata kiel malpleno kaj monotoneco de la milita vivo, al la germano lumis per la komforto kaj fajretoj de la arbaro. Ĉi tie li ne timas, ĉi tie li estas en sekureco inter la siaj. Rektecon kaj neklineblecon de la arboj li prenis kiel sian kutimon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Influon de la frua arbara romantiko al la germano ne decas subtaksi. Li ensorbis ĝin el centoj da poemoj kaj kantoj, kaj la arbaro, kiu en ili aperas, ofte estis nomata la “germana”. La anglo ŝatas vidi sin en la maro, la germano ŝatas vidi sin en la arbaro — malfacilas pli koncize esprimi diferencojn en ilia nacia sento»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ[redakti]