Respondeco

El Vikicitaro
Respondeco
Aliaj projektoj
Respondeco en Vikipedio
Respondeco en Vikivortaro

Respondeco estas sindevontigo porti la rezultojn de ago aŭ faro.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Jarcentojn poste, kiam plua disiĝo kaj ekspansio elĉerpis eblecojn de privata agado, korporacia entreprenado inventis ideon de la Socia Devo, metinte sur individuon personan respondecon pro grupa agado. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Korporacio: Genia aĵo por akiri individuan profiton sen individua respondeco. »
— Ambrose Bierce
Citaĵo
« Miaopinie estas parto de mia respondeco kiel prezidento de Usono batali kontraŭ negativaj kliŝoj rilate al islamo kiam ajn ili aperas. » « I consider it part of my responsibility as President of the United States to fight against negative stereotypes of Islam wherever they appear. »
— Barack Obama
Citaĵo
« Kun granda potenco venas granda respondeco. » « (angle) With great power comes great responsibility. »
— Stan Lee

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« Persona respondeco, poste kontrolo (kiam respondecon prenas al si objektiva instanco), poste teroro (ĝeneraligita respondeco kaj ĉantaĝo per la respondeco). »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« En interpersona reĝimo de bezono (kontraŭe al la amo, pasiotento) ni sentas afekcian ĉantaĝon, do estas la afekciaj ostaĝoj de aliuloj: “Se vi ne donos al mi tion, vi respondecos pri mia depresio, se vi ne amas min, vi respondecos pri mia morto”, kaj certe ja: “Se vi ne ebligos ami vin, vi respondecos pri via propra morto”. Do okazas la histeria kaptado — postulado kaj ĉantaĝa eltrudado de respondo»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La socia moralo, kolektiva respondeco, progreso, raciigo de la sociaj rilatoj – absurdaĵo! Kia grupo iam ajn revis pri tio? »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …ni ĝoje akceptas tin amasan transdonadon de la respondeco, ĉar estas ne evidente al ĉiuj, nek interese: scii, voli, povi, deziri»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …hodiaŭ pozicio de la subjekto iĝis simple senpova. Neniu hodiaŭ kapablas preni sur sin respondecon kiel subjekto de la potenco, subjekto de la scio, subjekto de la historio. Kaj neniu cetere eĉ provas. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Procezo, kiu ŝtelas nian liberecon kaj nian respondecon, engaĝante nin en la ciklo de antaŭdestino (almenaŭ en la plej banala formo de “ŝanco”), havas oble pli da ŝancoj tenti nin ol la procezo de liberigo kaj respondecigo, kiu ajnakaze ankaŭ ne havas fundamentojn: anstataŭ engaĝiĝi je komikeco de libereco en lukto kontraŭ niaj propraj principoj, ni prefereas engaĝiĝi je tragikeco de la pura arbitreco. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]