Masko

El Vikicitaro
Masko
Masko
Masko
Aliaj projektoj
Masko en Vikipedio
Masko en Komunejo
Masko en Komuneja kategorio
Masko en Vikivortaro

Masko estas artefarita vizaĝo el pentrita kartono, per kiu oni kovras la vizaĝon en balo, karnavalo ks, por esti nerekonebla.

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« La ekstrema divido de la ekstera kaj interna, kiun ne eblas profundigi, estas komplete enkorpigata en la fenomeno de masko. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La masko diferenciĝas de ĉiuj aliaj finaj statoj de la transformado je sia nemovebleco… ĝi estas la fina stato. Konstanta fluo de malklaraj, ĉiam nefinitaj transformiĝoj, kies mirakla esprimo estas la natura homa vizaĝo, en la masko frostiĝas, trovas la finon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La masko agas ĉefe ekstere. Ĝi kreas figuron. Ĝi estas netuŝebla kaj starigas distancon inter si kaj la spektanto. Ekzemple en danco ĝi povas proksimiĝi al la spektanto. Sed li mem devas resti tie, kie li troviĝas. Frosteco de la formoj transformiĝas je frosteco de la distanco, en ĝia senŝanĝeco estas la magio de la masko. Ĉar tuj post la masko komenciĝas mistero»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ĉiu tute nekonata lingvo prezentas per si akustikan maskon, iĝinte komprenebla ĝi transformiĝas je la rekonebla, kaj baldaŭ je bone konata vizaĝo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La masko estas plenvalora, kiam antaŭ ni estas nur ĝi kaj tio, kio estas malantaŭ ĝi, estas tute neekkonebla. Ju pli difinita estas ĝi mem, des pli nedifinebla estas tio, kio troviĝas malantaŭ ĝi. Neniu scias, kio el malantaŭ ĝi povas eliĝi. Tiu streĉiĝo inter la difiniteco de la masko kaj mistero malantaŭ ĝi povas atingi teruran forton. En tio estas la kaŭzo de ĝia minaca influo. “Mi estas tio, kion vi vidas” kvazaŭ diras la masko. “Kaj tio, kion vi timas, — ĝi estas malantaŭ mi”. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la maskito] Oni timas tion, kion oni ne konas, li timas ke la masko estos deŝirita. Nome tiu ĉi timo malebligas al li unuiĝi kun la masko komplete. Lia transformiĝo povas iri tre for, sed ĝi neniam estos kompleta. La masko, kiun alikaze eblus deĵeti, — tio estas maltrankviliga limo de la transformiĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La reganto kondukas senfinan lukton kontraŭ spontaneaj kaj nekontroleblaj transformiĝoj. Deŝirado de la maskoj — rimedo, uzata en tiu ĉi lukto — estas poluse kontraŭa al la transformiĝo, kaj oni povas konsideri ĝin retransformiĝo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri kaŭzeco en paranojo] Ĉi tie necesas indiki je la manio de kaŭzeco, kiam kaŭzeco iĝas celo en si mem, kion en tia skalo oni povas observi nur ĉe la filozofoj. Nenio okazas senkaŭze, necesas nur ĝuste starigi la demandon. Kaŭzo ĉiam troviĝos. Ĉio nekonata resumiĝos je la konata. Kiam venos io stranga, ĝi estos senmaskita kiel inspirita de iu. Malantaŭ masko de la nova tempo ĉiam malfermiĝos la malnova, necesas nur scii deŝiri ĝin per neŝancelebla mano. Bazado iĝas la pasio, trovanta sian esprimon pro iu ajn preteksto. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Procezo de deŝirado de la maskoj kaj senmaskigado por la paranojulo — kaj ne nur por li — estas unu el bazaj procezoj. Sur ĝia bazo estiĝas ankaŭ la kaŭza manio, ĉar ĉiuj kaŭzoj resumiĝas finfine je personoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la paranojulo] Eĉ vere malsaman li klopodas konsideri la sama. La malamikon li scias rekoni en ĉiuj liaj multnobraj aspektoj. Kun ajn maskon li deŝiru, malantaŭ ĝi ĉiam sin kaŝas malamiko… Malkovradon kaj senmaskigadon oni povas difini kiel retransformiĝon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Aliaj autoroj[redakti]

Citaĵo
« …hodiaŭ ni strebas ne nur al la sano, kiu estas stato de la organika ekvilibro, sed precipe al efemera, higiena, reklama aŭreolo de la korpo, do la perfekteco oble pli gravas ol la nura ideala stato. Kio rilatas al la modo kaj ekstera aspekto, ni soifas tute ne belecon aŭ ĉarmecon, ni deziras maskon. Ĉiu serĉas sian maskon. Ĉar ne plu eblas kompreni la sencon de la propra ekzistado, restas nur elmontri sian eksteraĵon, sen zorgi nek pri esti vidita, nek eĉ pri esti. La homo diras al si ne: mi ekzistas, mi estas ĉi tie, sed: mi estas videbla, mi estas bildo, rigardu ja, rigardu! Tio estas eĉ ne ĝua sinrigardado, tio estas supraĵa komunikemo, speco de reklama simplanimeco, kie ĉiu iĝas impresario de sia propra bildo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]

Vidu ankaŭ[redakti]