Publiko

El Vikicitaro
Publiko
Aliaj projektoj
Publiko en Vikipedio
Publiko en Komuneja kategorio

Publiko estas la arnomo por la spektantoj kaj aŭskultantoj de spektakloj en teatrejo, kinejo, radio, televido, de procesdebatoj, ekspozicioj, prelegoj, paroladoj, koncertoj, cirkartoj, festivaloj ktp. Krom la spektantaro kaj aŭskultantaro oni nomas ankaŭ la legantaron de literaturaĵoj publiko.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Mi ĉiam laboras laŭ la teorio, ke la publiko kredos vin plej bone, se vi kredos vin mem. » « (angle) I always work on the theory that the audience will believe you best if you believe yourself. »
— Charlton Heston
Citaĵo
« Mi lernis de mia patro, ke kiam vi marŝas antaŭ publiko, ili estas la reĝoj kaj reĝinoj, kaj vi estas nur la bufono - kaj se vi ne pensas tiel, vi fariĝos tre, tre fanfaronema. » « (angle) I learned from my dad that when you walk in front of an audience, they are the kings and queens, and you’re but the jester — and if you don’t think that way, you’re going to get very, very conceited. »
— Jerry Lewis
Citaĵo
« Ni ne provas distri la kritikistojn... Mi riskos kun la publiko. » « (angle) We're not trying to entertain the critics... I'll take my chances with the public. »
— Walt Disney