«Saddam entute neniam batalos kaj la usonanoj eterne batalos nur kontraŭ sia imagita duoblulo sur ekrano. Ili ja vidas Saddamon tia, kia li devas esti, la nuntempa heroo, inda esti venkita (la kvara laŭnombre armeo en la mondo!). »
« Ne eblas eĉ diri ke la usonanoj venkis Saddamon: li mem foriĝis, plenumis maleskaladon kaj ili ne sukcesis kreskigi la eskaladon ĝis tioma grado por neniigi lin. »
« Jen ironia kalkulado, kiu helpas mildigi ŝokon aŭ pli ĝuste blufon de tiu milito. Simpla kalkulado montras, ke el 500 000 usonaj soldatoj, kiuj dum sep monatoj partoprenis operacojn en la Golfo, trioble pli povus perdi la vivojn nur en trafikaj akcidentoj se ili restus hejme. Eble indus pripensi kreskigon de nombro de la puraj militoj por redukti nombron de la viktimoj en la paca tempo? »
« Mi opinias ke interesoj de Usono […] sendube postulas defendon de Sauda Arabio por garantii senĉesan liveradon de nafto laŭ raciaj prezoj. Tio estas vive gravaj interesoj, kiuj neniukaze devas esti minacataj kaj kiujn ni devas defendi memstare. »
— Zbigniew Brzeziński, Intervjuo dum MacNeil/Lehrer News Hour, PBS [la 21-an de aŭgusto 1990]
« […] kiom for ni iros strebante starigi novan potencon en Irako? Mi ne certas ĉu ni efektive pensis pri tio. »
— Zbigniew Brzeziński, Intervjuo dum MacNeil/Lehrer News Hour, PBS [la 17-an de januaro 1991]
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Nun ni tutcerte scias ke rapida pafĉesigo en februaro 1991 lasis al Saddam Hussein sufiĉe da militfortoj por subpremi ribelon de ŝijaistoj, eksplodintan pro la milita malvenko, kaj tiu ĉi ribelo eble estis kaŭzita de alvokoj de Usono agi, direktitaj al la popolo. Rezulte sekvis akregaj kunpuŝiĝoj inter sunaistoj kaj ŝijaistoj, kiuj grave komplikis politikan situacion en lastaj jaroj en Irako post la forigo de Saddam. Ĉio ĉi formis opinion de la araboj ke Usono ludas kun ili, provante efektive konservi sian regadon super la naftoresursoj de la regiono. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Dum la milita konflikto, okazinta komence de 1991, la ĉefa zorgo de George H. W. Bush estis malebligi respondan atakon de Israelo kontraŭ klare provoka misila bombado de Tel-Avivo, entreprenita de Saddam. Bush timis ke la israela kontraŭatako kaŭzos foriron de la arabaj partoprenantoj de la kontraŭ-Saddama koalicio. Kiel premion pro eltenemo Israelo ricevis urĝan helpon forme de 650 milionoj da dolaroj aldone al ĉiujara milita helpo je 3 miliardoj da dolaroj. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Lokado de usonaj trupoj sur la sankta tero de Sauda Arabio stimulis religiajn fanatikulojn edifi doktrinon de malamego rilate Usonon. Sunaismaj vahabitoj, uzante nur iom modifitan terminologion, ripetadis la vortojn de irakaj ŝijaistoj, kiuj kondamnis Usonon kiel “grandan satanon”, kaj enigma sauda batalanto por la kredo (el riĉa sauda familio) difinis Usonon kiel malsanktiganton de la sanktaj islamaj lokoj kaj la ĉefan kuratoron de Israelo. Tiel sur la mondscenejo aperis Al-Kaido. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
«Sperto de la Golfa milito venigis potencialajn subtenantojn de la disvastigo [de nukleaj armiloj] al danĝera konkludo, ke nuklea bombo povus servi kiel valorega rimedo en kontraŭstaro al Usono aŭ al iu el siaj najbaroj. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« La Golfa milito transformiĝis je la milito de civilizacioj, ĉar la Okcidento faris militan intervenon en islama konflikto, reprezentantoj de la Okcidento plejparte subtenis tiun ĉi entrudiĝon kaj islamanoj en la tuta mondo traktis la intervenon kiel militon kontraŭ islamo kaj kreis komunan fronton kontraŭ la okcidenta imperiismo. »
« [pri la Golfa milito kaj la araba mondo] Dominanta opinio estis jena: farinte agreson Saddam agis malbone kaj la Okcidento agis eĉ pli malbone, komencinte intervenon, do Saddam estas prava luktante kontraŭ la Okcidento kaj ni estas pravaj, subtenante lin. »
« Dum la “Golfa milito” en 1991 ĝi [Unuiĝintaj Nacioj] efektive aprobis usonajnagojn, sed respondon al la irakaagreso oni apenaŭ povus nomi praktika apliko de la doktrino de kolektiva sekureco. Sen atendi internacian konsenton, Usono unuflanke sendis grandajn ekspediciajn fortojn. Aliaj landoj povis kreskigi influon sur la agojn de Usono nur aliĝinte al tio, kio fakte estis pure usona entrepreno; ili ne povis eviti riskon de la konflikto se ili vetous ĝin. »
« Finfine postula pozicio de la venkinto dum intertraktoj ĉiam malkreskas kun tempopaso. Kio ne estis ricevita dum la ŝoko de malvenko, estos oble pli malfacile ricevebla poste – leciono, kiun Usono devis lerni rilate Irakon fine de la Golfa milito en 1991. »
« Plej bone estus daŭrigi detruadon de elitaj irakaj unuoj — de la trupoj de la Respublika Gvardio — kiuj estis kaj plu estas apogilo de la potenco de Saddam Hussein. Se oni sekvus tiun ĉi strategion, tre probable ke la iraka armeo forigus lin. »
« Li estis unu el malmultaj profesiaj politikologoj, dubinta same pri neceso de la milito en la Persa golfo en 1991, kaj pri neceso de milito en Irako dek du jarojn poste. »
« [opinio de Zbigniew Brzeziński pri la Golfa milito] Elpeli la irakajn trupojn el Kuvajto “estus dezirinde, sed tio ne estas tiom grava”. Li opiniis ke arabaj ŝtatoj povus trovi kompromison — ekzemple atingi foriron de la irakaj trupoj el Kuvajto, “sed ĉe tio interkonsenti pri dono al Irako de aliro al certaj kuvajtaj aktivoj kaj kompanioj”. Aŭtune de la sama jaro en artikolo, publikigita en The New York Times, li proponis rekonsideri financajn kaj teritoriajn reklamaciojn de Irako al Kuvajto, kaŭzintajn la invadon, asertinte ke “ne ĉiuj ili estis senbazaj”. »
« Laŭ liaj pritaksoj, longa milito kostos al la usonaj impostpagantoj po ĝis 1 miliardo da dolaroj tage — proksimume tiom kostis la milito dum oficperiodo de George W. Bush, sed ne en 1991. »