Saltu al enhavo

Krimea milito

El Vikicitaro
Krimea milito
Krimea milito
Krimea milito
Aliaj projektoj
Krimea milito en Vikipedio
Krimea milito en Komunejo
Krimea milito en Komuneja kategorio

Krimea milito okazis en 1853—1856 inter la Rusia imperio kaj koalicio el la Franca imperio, la Brita imperio, Otomana imperio kaj aliaj landoj.

Citaĵoj

[redakti]

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« [pri sekvoj de la Krimea milito] Ekde nun diplomatio sin apogis plejparte sur malkaŝan forton ol sur komunecon de la valoroj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Kolapso de sistemo de Klemens von Metternich baldaŭ post la Krimea milito estigis proksimume du jardekojn da konfliktoj: militon de Piemonto kaj Francio kontraŭ Aŭstrio en 1854, militon por Ŝlesvigo-Holstinio en 1864, aŭstro-prusan militon en 1866 kaj la franco-prusan militon en 1870… anstataŭ la franca termino raison d`etat venis la germana termino Realpolitik, reala politiko, kio tamen ne ŝanĝis esencon de la afero. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Emo de Francio al partnereco kun tiaj landoj, kiuj estus pretaj akcepti ĝian gvidan rolon iĝis ĉiama faktoro de la franca ekstera politiko post la Krimea milito. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Efektive la plej grava dokumento rilata al la Krimea milito, estis depeŝo de Otto von Bismarck kun analizo de situacio post la fino de la milito en 1856. Rimarkindas ke tiu ĉi depeŝo montris ekstreman fleksecon de diplomatia metodo kaj mankon de konsciencriproĉoj ĉe serĉado de iuj ajn eblecoj. Germana historiografio donis al la depeŝo de Bismarck trafan nomon: “Prachtbericht” aŭ “ekzemplodona raporto”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]