Propagando

El Vikicitaro
Propagando
Propagando
Propagando
Aliaj projektoj
Propagando en Vikipedio
Propagando en Komunejo
Propagando en Komuneja kategorio
Propagando en Vikivortaro

Propagando estas klopodado de partio, registaro, asocio, ktp, por disvastigi siajn ideojn aŭ produktojn inter la homoj. Propagando estas formo de komunikado celita direkte al influado de la sinteno de loĝantaro direkte al iu kialo aŭ pozicio.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« ...la plej grava aksiomo de la politika propagando: ĉiuj atakoj kontraŭ [Nazia] Germanio kiel ŝtato, ĉia propagando, kalumnianta “germanojn” (kiel kromnomo “hunoj” dun la pasinta milito), nur fortigas lojalecon de tiuj, kiuj ankoraŭ ne komplete sin identigas kun la nazia sistemo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« Ĉiu, kiu apartenas al la amaso, portas ene de si etan perfidulon, kiu volas manĝi, trinki, ami, entute vivi trankvile. Se li tiujn siajn privatajn dezirojn kontentigas preterire, ne farante el tio specialan problemon, tio restu tiel. Sed se li ekparolos pri tio, oni komencas malami kaj timi lin. Estas klare, ke li estas influita de malamika propagando. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Pli granda parto de la institucioj, komencantaj vivi propran vivon, kaŭzas malkreskon de ardeco de la komenca propagando. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Propagando penetras en jam malfermitajn cerbojn kaj ne metas en ilin novajn pensojn, sed nur formas tiujn, kiuj jam ekzistis. Lerta propagandisto boligas pensojn kaj pasiojn, kiuj jam fermentis en la cerboj de la aŭskultantoj. Li nur reagas al iliaj kaŝitaj sentoj. Propravole kredigi la homojn eblas nur pri tio, kion la homoj jam “scias”. Pura propagando havas sukceson plejparte ĉe la malkontentuloj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Propagando per si mem, iel ajn lerta ĝi estu, ne povas deteni homojn en iu ajn kredo, se ili ĉesis kredi. Do la amasa movado starigas tian ordon, ĉe kiu se homoj ĉesas kredi, oni igas ilin kredi perforte»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kontraŭ ĉiuj atendoj, propagando iĝas pli arda kaj insista, kiam ĝi estas akompanata de perforto, sed ne tiam kiam ĝi esperas nur pri si mem. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Do propagando servas pli por propra sinpravigo ol por konvinkado; kaj ju pli da kialoj vi havas por senti vin kulpa, des pli arda estas via propagando. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La “homoj de la vorto” kaj fanatikuloj — partoprenantoj de la movado de la frua periodo — estas kanonizataj. Kaj kvankam ŝtalaj manoj de devigado senteblas ĉie kaj en ĉio: oni akcentas obeemon je disciplino, piaj frazoj kaj arda propagando donas al la devigado ŝajnecon de konvinkado, kaj al kutimo — ŝajnecon de volonteco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« Ĉiu usona filmo, kiam oni spektas ĝin ekster Usono, aspektas kiel milda politika propagando. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La rusoj montris en sia propagando nenian inventemon aŭ imagipovon. Ili simple faris tion, kion instruis al ili religiaj kaj kulturaj tradicioj, do ili konstruis la imagojn»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Dume post la kulisoj vic-prezidento Richard Nixon meze de 1956 nomis supozitan sovetian invadon al Orienta Eŭropo (simile al interveno al Hungario poste samjare) “ne tro granda malbono”, ĉar ĝi servus kiel bona preteksto por la okcidenta propagando. »
— Charles Gati, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ[redakti]