Sud-Koreio

El Vikicitaro
Sud-Koreio
Sud-Koreio
Sud-Koreio
Aliaj projektoj
Sud-Koreio en Vikipedio
Sud-Koreio en Komunejo
Sud-Koreio en Komuneja kategorio
Sud-Koreio en Vikinovaĵoj

Sud-Koreio estas lando en Sud-Orienta Azio kaj Fora Oriento.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Sud-Koreio estas la geopolitika centro de Fora Oriento»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« [pri Sud-Koreio] Iu ajn unuflanka foriro de la usonanoj supozeble ne nur rapidigus novan militon, sed plej verŝajne signalus pri fino de la usona milita ĉeesto en Japanio»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« [pri la atako de Nord-Koreio kontraŭ Sud-Koreio] Sukcesa invado en Koreio havus katastrofajn sekvojn por Japanio, troviĝanta tuj trans la malvasta Japana maro. Japanio ĉiam konsideris Koreion strategia ŝlosilo al Nord-Orienta Azio. Per nenio detenata komunista kontrolo vivigus fantomon de proksimiĝanta tutazia komunista monolito kaj subfosus la porokcidentan orientiĝon de Japanio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Pli timante la demokratian Japanion ol la aŭtokratian Ĉinion, Sud-Koreio ne partoprenos krucmilitojn, kiuj rompus internajn strukturojn de iu ajn azia ŝtato, des pli de Ĉinio, kiun ĝi bezonas por konservi ekvilibron de siaj rilatoj kun Nord-Koreio, Japanio kaj Rusio»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Pjongjango devas esti konvinkita je tio ke la vojo al Vaŝingtono iras tra Seulo kaj neniel alie. Se tiuj prioritatoj estos ŝanĝitaj, Sud-Koreio laŭgrade estos malaltigita ĝis la rolo de figuranto. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« ...ĝis la 1970-aj jaroj, antaŭ akcepto de la “kurso de ĉuĉeo”, Nord-Koreio evoluis pli rapide ol la Suda, sed jam en la 1990-aj jaroj la lando fiksiĝis en malsato» « ...до 1970-х годов, до принятия «курса чучхе», Северная Корея развивалась быстрее Южной, но уже в 1990-е страна не вылезала из голода. »
— Andrej Movĉan, La rusia déjà vu aŭ latinamerika pasinteco? [la 1-a de septembro 2015]
Citaĵo
« [pri Sud-Koreio post la Dua mondmilito] Por tiuj milionoj kiuj impetis al la urboj kaj multaj aliaj, kiuj restis en ŝanĝiĝinta kamparo, statika budhismo de Koreio de la agrikultura epoko perdis sian allogecon. Kristanismo kun siaj ideoj pri persona saviĝo kaj homa sorto proponis pli esperigan kaj trankviligan mondkoncepton dum la tempo de ŝanĝoj kaj malkvieto. »
— Henry Scott Stokes, Korea’s Church Militant // New York Times Magazine. La 28-a de novembro 1973, p. 68.

Vidu ankaŭ[redakti]