Britio

El Vikicitaro
Britio
Britio
Britio
Aliaj projektoj
Britio en Vikipedio
Britio en Komunejo
Britio en Komuneja kategorio
Britio en Vikivortaro

Britio estas lando en Okcidenta Eŭropo.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Kontraŭdira konduto rilate demandon pri la unuiĝo de Eŭropo kaj fideleco al estingiĝantaj specialaj rilatoj kun Usono, transformis Brition je la ŝtato al neniu interesa rilate seriozajn planojn pri elekto de estonteco de Eŭropo. Londono grandparte ekskludis sin mem el la eŭropa ludo. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« [pri Britio] Ĝian amikecon necesos nutradi, sed ĝia politika direkto ne postulas ĉiaman atenton. Ĝi estas emeritiĝinta politika figuro, ripozanta sur luksaj laŭroj, grandparte fortiriĝinta el grandaj aventuroj de Eŭropo, en kiuj Francio kaj Germanio estas la ĉefaj agantoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Britio sindetenis kaj efektive estas la aldonaĵo de Usono»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« …Germanio kaj Italio pro siaj komercaj interesoj tiriĝos al Rusio, Francio kaj la nefidinda Centra Eŭropo — al la politike pli unueca Eŭropa Unio, dum Britio klopodos trovi ekvilibron ene de Eŭropa Unio, konservante specialajn rilatojn kun la malfortiĝinta Usono»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« …la baratademokratio” pli similas al la brita aristokratia “demokratio” de la dua duono de la 19-a jarcento, ĝis apero de sindikatoj»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Nemalfacilas kompreni kial Usono kaj Anglio (aŭ alia okcidenta demokratio) ne povis ludi senperan kaj gvidan rolon en vekiĝo de la aziaj landoj de postresteco kaj inercio: la demokratioj aŭ malinklinas aŭ malkapablas fajrigi spiriton de renaskiĝo en milionoj da azianoj. Helpo de la okcidentoj demokratioj al la vekiĝo de la Oriento estis malrekta kaj certe senintenca. Ili fajrigis en la Oriento entuziasmon de indigno kontraŭ la Okcidento. Tiu kontraŭokcidenta pasio nun vekas la Orienton de dormo dum jarcentoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Por ĵeti sin komplete en entreprenon, ligitan al grandaj ŝanĝoj, homoj devas esti ekstreme malkontentaj, ne tre malriĉaj kaj havi tian senton, ke, posedante povegan doktrinon, senpekan gvidanton aŭ novajn metodojn, ili ricevas aliron al la fonto de la ĉiovenka forto. Samtempe ili devas havi troiigitan imagon pri eblecoj kaj perspektivoj de estonteco. Kaj fine ili devas esti tute nesciaj pri malfacilaĵoj, ligitaj al ilia entrepreno. Sperto tiukaze estas obstaklo. Homoj, komenciĝintaj la Francan revolucion, havis nenian politikan sperton. Same kiel la bolŝevistoj, kaj la nazioj, kaj la revoluciuloj de Azio. Sperta homo aperas poste, li aniĝas al la movado kiam ĝi jam moviĝas. Angla politika sperto verŝajne gardas la anglon de la amasaj movadoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Potencialaj revoluciuloj de la nuna Anglio [1951] estas tute ne laboristoj, sed perdintaj sian pozicion ŝtatoficistoj kaj komercistoj. Tiu ĉi klaso konservis vivan memoron pri siaj iamaj riĉeco kaj povo, kaj ĝi apenaŭ propravole aprobos malboniĝon de la vivkondiĉoj kaj sian politikan senpoviĝon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kiam nacio ĉesas pasie strebi al io aŭ kiam celo de ĝiaj streboj iĝas konkreta kaj limigita, potencialo de ĝia kuraĝo falas. Nur celo, kiun oni povas ĉiam perfektigadi, konservas potencialon de la nacia kuraĝo eĉ tiam, kiam deziroj de la nacio ĉiam plenumiĝas. Ĉe tio la celo ne nepre devas esti tro alta. Malnobla idealo de senĉese kreskanta vivnivelo konservis la usonan nacion kiel sufiĉe kuraĝan. Angla idealo de terposedanto kaj la franca — de rentulo — estas konkretaj kaj limigitaj. Tiu ĉi konkreteco de la naciaj idealoj verŝane estas ligita al malkresko de energioj de ambaŭ nacioj. En Usono, Rusio kaj Germanio idealoj estas nekonkretaj kaj nelimigitaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Dum la tuta 19-a jarcento Britio estis konsiderata la plej granda problemo por la usonaj interesoj kaj la reĝa mararmeo kiel plej serioza strategia minaco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« En 1902 Britio rezignis je siaj pretendoj pri gvida rolo en Centra Ameriko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Rolo de Britio kiel stabiligilo spegulis geopolitikan fakton. Postvivado de la negranda insulo ĉe la bordoj de Eŭropo estus minacata se ĉiuj resursoj de la kontinento estus sub regado de unusola reganto»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« La Doktrino de Monroe forigis du eŭropajn potencojn — Anglion kaj Hispanion — el povkonkuro en Nordameriko»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Fine de la 17-a jarcento brita publika opinio estis izolisma, kio estis grandparte simila al tiu usona du jarcentojn poste. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Viena kongreso] Britio tamen malakceptis sistemon de eŭropa registaro, ĉar tio proksimis al la unuiĝinta Eŭropo kiun la britoj ĉiam kontraŭis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Viena kongreso] Partopreno en eŭropa registaro estis por la brita publika opinio ne pli alloga ol partopreno de usonanoj en la Ligo de Nacioj post 100 jaroj, kaj ĉefe pro la samaj kialoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [en la 19-a jarcento] Britio flankeniris de la sistemo de kongresoj, kiun elpensis ĝia propra ministro pri eksteraj aferoj [Robert Stewart, Viscount Castlereagh]. Same jarcenton poste Usono distanciĝos de la Ligo de Nacioj, proponita de ĝia prezidanto»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Dum la 19-a jarcento Britio iĝis la ĉefa lando de Eŭropo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Britaj ŝtatestroj neniel konsideris disvastiĝon de reprezentaj institucioj kiel ŝlosilon al paco kiel tion kutime faris iliaj usonaj partneroj, kaj ili tute ne zorgis pri ekzistado de institucioj kiuj diferenciĝis de iliaj propraj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Estante mara potenco, kiu ne havis grandan konstantan armeon, Britio de tempo al tempo devis kooperi kun iu kontinenta aliancano, kiun ĝi preferis elekti nur tiam, kiam aperis konkreta neceso. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Britio pro sia sena je ĉia sentimentaleco persistemo kaj egocentra decidemo gajnis por si epiteton “kovarda Albiono”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Dum granda parto de la 19-a jarcento konservado de Aŭstrio estis konsiderata grava brita celo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Centre de politiko de Anglio staris tasko malebligi okupadon de la Dardaneloj fare de Rusio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« En la 19-a jarcento neniu povintus imagi ke venos tago kaj Britio iĝos aliancano de Rusio. Laŭ opinio de Palmerston, Rusio “sekvis sistemon de ĉiuflanka agreso en ĉiuj direktoj, parte pro personaj ecoj de imperiestro [ Nikolao la 1-a ] kaj parte pro senŝanĝa sistemo de regado”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Necesos jardekoj da germana militemo kaj sensentemo por transloki la ĉefan maltrankvilecon de Britio rilate sekurecon al Germanio kaj tio finfine okazis nur post la komenco de nia jarcento. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ekde 1700 publika opinio ludis gravan rolon en la brita ekstera politiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« En la 18-a jarcento Tory kutime reprezentis la eksteran politikon de la reĝo, kiu emis al enmiksiĝo en kverelojn sur la kontinento; Whigs ja, simile al siro Robert Walpole, preferis gardi certan distancon rilate la kverelojn sur la kontinento kaj faris oble pli grandan akcenton je transmara ekspansio. Komence de la 19-a jarcento la roloj estis interŝanĝitaj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« En ĉiuj tempoj Britio traktis siajn reprezentajn instituciojn kiel unikajn. Ĝia politiko sur la kontinento ĉiam estis pravigata per la brita nacia intereso, ne per ideologio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Usono estis deklaranta siajn demokratiajn instituciojn ekzemplo por la tuta mondo; Britio traktis siajn parlamentajn instituciojn kiel senrilatajn al iuj ajn aliaj socioj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Neniu afero povus transformi Brition je tiom nepacigebla malamiko kiel minaco al ĝia dominado sur la maroj. Sed nome tion faris Germanio, ŝajnas eĉ sen kompreni ke tiun defion jam ne eblos nuligi. Ekde la mezo de la 1890-aj jaroj ene de Germanio ekkreskis premo pri neceso konstrui grandan mararmeon… Tiel komenciĝis erara cirklo, finiĝinta per konfrontiĝo. Kaj ĉio ĉi okazis por konstrui la mararmeon, kiu en estonta mondmilito nur unufoje renkontiĝos kun la brita en la Jutlanda batalo, kiu donis decidan sukceson al neniu flanko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Mararmea programo de Germanio, aprobita sur ondo de kontraŭbritaj insultoj dum la anglo-bura milito en 1899-1902, sekvigis ĉiuflankan rekonsideron de la brita ekstera politiko. Dum unu jarcento kaj duono Britio konsideris Francion la ĉefa minaco al eŭropa ekvilibro, kiun necesis kontraŭstari per subteno de unu el germanaj ŝtatoj, plejparte de Aŭstrio, sed foje ankaŭ de Prusio. Kaj ĝi traktis Rusion kiel ege seriozan danĝeron por sia imperio. Sed tuj post kiam estis farita alianco kun Japanio, Britio komencis rekonsideri siajn historie formiĝintajn prioritatojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ĝuste sendependeco de Nederlando estis tio, por kio Britio ĉiam batalis obstine kaj senkompromise… Ekbatalinte Britio militus ĝis la fino eĉ kaze de malvenko de Francio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ĝis la komenco de la 18-a jarcento sekureclimo de Britio iris laŭ la Manika markolo. Dum la tuta 19-a jarcento tiu ĉi sekureclinio iris laŭ limo de Nederlando. Neville Chamberlain provis ŝovi ĝin al Rejno, kie finfine oni ne subtenis ĝin kiam en 1936 Germanio ĝin kontestis. Garantioj al Pollando estis ekster la rondo de interesoj de la britaj ŝtataj agantoj en 1925. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Centre de politiko de Anglio staris tasko malebligi okupadon de la Dardaneloj fare de Rusio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Por Robert Arthur Talbot Gascoyne-Cecil, la tria markizo de SalisburySalisbury insula situo de Anglio signifis ke ideala politiko devus esti aktiveco en maraj areoj kaj manko de fortaj kaj devigaj rilatoj en la kutimaj kontinentaj unioj. “Ni estas fiŝoj” diris li foje rekte. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Sed plej multe Britio deziris eviti militon. Ĝia registaro avertis Francion, ke Britio lasas por si rajton konservi neŭtralecon, se rezulte de francaj liveroj de armiloj al la respublika Hispanio komenciĝos milito – eĉ se laŭ la internacia juro Francio havis la rajton vendi armilojn al la laŭleĝa hispana registaro. Francio ekdubis kaj poste anoncis embargon pri liverado de la armiloj, cetere de tempo al tempo ignorante ĝian rompon. Tiu politiko tamen nur malmoralizis la amikojn de Francio kaj kostis al ĝi estimon flanke de ĝiaj malamikoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri renkontiĝo de britaj kaj francaj ŝtatestroj en Londono en novembro 1937] Ĉeĥoslovakio estis kondamnita ne en Munkeno, sed en Londono, unu jaron pli frue. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Munkena interkonsento] Neville Chamberlain melankolie rimarkis ke oni alvokis Brition ekmiliti por fora lando, pri kiu ĝi scias nenion – kaj tio estis la vortoj de la gvidanto de la lando, kiu dum jarcentoj senĝene batalis apud Barato»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri okupado de Ĉeĥoslovakio fare de Germanio] Ekde tiu ĉi momento Britio komencis rezisti al Hitlero ne por sekvi historiajn teoriojn pri povekvilibro, sed simple pro tio ke Hitlero ne plu estis fidinda»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Post la okupado de Ĉeĥoslovakio fare de Germanio, la brita publika opinio ne plu deziris toleri iujn ajn cedojn; ekde tiu momento komenco de la Dua mondmilito estis nur afero de la tempo, ĝis Hitlero restus trankvila, kio evidentiĝis psikologie malebla por li. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« …britaj ŝtataj agantoj havis malĝustan komprenon de tio ke Pollando milite estis iel aŭ tiel pli forta ol Sovetunio kaj ke la Ruĝa Armeo ne havas ofensivan potencialon – sufiĉe versimila aserto fone de ĵus okazinta amasa purigado inter la sovetia milita estraro. Kaj kio plej gravas, la brita estraro sentis profundegan malfidon al Sovetunio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Efektive britaj garantioj al Pollando kaj Rumanio senigis Sovetunion je lasta havebla stimulo por komenci seriozajn intertraktojn pri unio kun la okcidentaj demokratioj… unuflankaj britaj garantioj iĝis donaco por Stalin, ĉar ili provizis lin per maksimumo de tio, kio necesis por iuj ajn intertraktoj, komenciĝantaj ekde nulo. Se Hitlero direktiĝus orienten, Stalin povus kalkuli pri enmiksiĝo de Britio en la milito eĉ antaŭ ol li venos al la sovetia limo. Stalin tiel ĝuis fruktojn de la unio de facto kun Britio, sen doni iujn ajn reciprokajn sindevigojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri 1939] La brita registaro sen ĉiaj duboj faris vicon da krudaj psikologiaj eraroj. Ne nur eĉ ne unu ministro vizitis Moskvon, sed Londono prokrastis intertraktojn pri komuna milita planado ĝis komenco de aŭgusto. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Reala problemo konsistis en tio, ke Britio ne povis akcepti kondiĉojn de Stalin sen damaĝi siajn principojn, kiujn ĝi defendis ekde la tempo de la fino de la Unua mondmilito. Ne havis sencon starigi malpermeson pri malaperigado de etaj landoj fare de Germanio, se tio supozis donon de la sama rajto al Sovetunio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Eĉ ne unu germana gvidanto penis kompreni sencon de la brita vidpunkto, kiu konsistas je tio, ke se ekzistas en la mondo nacio kapabla defendi la imperion, do la sama nacio kapablas konkeri ĝin… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [en 1941] Britio transformiĝis je malsupera partnero en la anglo-usonaj rilatoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Franklin D. Roosevelt grave supertaksis postmilitajn eblecojn de Britio, proponante al ĝi samtempe defendi kaj rekonstrui Eŭropon. Tia supertakso de la rolo de Britio estis kaŭzita de lia profundega disdegno rilate Francion»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Se Usono kaj Sovetunio ne ekmilitus tiam kiam tio okazis, Britio finfine devintus akcepti kompromison kaj esti malvenkinta. Atako de Hitlero kontraŭ Sovetunio la 22-an de junio 1941, atako de Japanio kontraŭ Pearl Harbor la 7-an de decembro 1941 kaj stranga deklaro de milito kontraŭ Usono fare de Hitlero post kelkaj tagoj, garantiis ke Britio estos inter la venkintoj, sendepende de tio kiom longa kaj malfacila estos la milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Kiom ajn memfida aspektus Winston Churchill, li sciis – pli bone ol liaj usonaj amikoj, kiuj plu kredis ke Britio povos memstare garantii eŭropan povekvilibron – ke la rolo, kiun lia lando ludos en la milita tempo, estos la lasta rolo de la vere sendependa tutmonda potenco. Do por Churchill ne ekzistis pli grava aspekto de diplomatiaj rilatoj inter la aliancanoj ol kreado de ligoj de amikeco kun Usono tiom fortaj, ke Britio ne restu sola en la postmilita mondo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Eĉ en tia malfortiĝinta stato senpere post la fino de la Dua mondmilito Britio plu konsideris sin dominanta potenco en Proksima Oriento, ĉe tio ĝia domina pozicio sin bazis sur du balenoj: sur Irano liveranta nafton tra la kunlabora Brito-Irana naftokompanio kaj sur Egiptio, servinta kiel strategia bazo. En 1945 laŭ iniciato de Anthony Eden estis fondita la Ligo de Arabaj Ŝtatoj kiel politika bazo de kontraŭstaro al ekstera penetrado en Proksiman Orienton. Signifa nombro de britaj trupoj restis en Egiptio, Irako kaj Irano. Brita oficiro generalo John Bagot Glubb (Glubb Paŝao) komandis la cisjordanian Araban Legion. En la 1950-aj jaroj tiu ĉi mondo komplete disfalis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Britio iĝis la unua kiu devis adiaŭi iluziojn rilate Proksiman Orienton. Ĝia militbazo laŭlonge de la Sueza kanalo estis konsiderata inter la lastaj signifaj imperiistaj antaŭpostenoj, kies personaro konsistis el proksimume 80 mil militistoj. Kaj tamen Britio ne povis teni grandajn trupojn en la zono de la Sueza kanalo en kondiĉoj de opono fare de Egiptio kaj sen usona subteno. En 1954 sub premo de Usono, Britio konsentis forigi siajn trupojn el sia Sueza bazo en 1956. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Sueza krizo] Britio kaj Francio dubigis siajn pretendojn je statusoj de grandaj potencoj, ĉar okazis ke ili bezonis helpon de Israelo por ektrakti Egiption. Israelo perdis moralan avantaĝon, akiritan pro rifuzo de la najbaro priparoli pacon, pro tio ke ĝi permesis uzi sin kiel ilon de koloniismo. Pozicio de Britio en Jordanio kaj Irako, ŝlosilaj fortikaĵoj en Meza Oriento, estis malfortigita. Dwight D. Eisenhower estis profunde ofendita de tia manovro, kiu klare estis ligita al lia supozata maldeziro agordi kontraŭ si voĉdonantojn-judojn en lasta semajno de la antaŭbalota kampanjo. Necesis tre multe klopodi por trovi tian eksterpolitikan manovron, kiu kombinus mankojn de ĉiu agadmaniero aŭ krei tian koalicion, kiu samtempe farus ĉiun ĝian membron malpli forta. Britio, Francio kaj Israelo sukcesis pri tiu heroaĵo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Forturniĝinte de la eŭropa unueco, Britio preferis konstantan subiĝon al la usonanoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Harold Macmillan estis la unua brita ĉefministro, kiu alfrontis dolorigan realon, montrintan ke lia lando ne plu estas mondpotenco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [ekde la 1950-aj jaroj] Britio ne plu konsideris sin escepte eŭropa ŝtato. Finfine minacantaj ĝin danĝeroj plej ofte estiĝis en Eŭropo dum la savo venis de la alia bordo de la Atlantiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Post la Sueza krizo, Francio kaj Britio faris tute kontraŭajn konkludojn el la spertita humiligo fare de Usono. Francio ekiris la vojon de fortiĝo de sia sendependeco; Britio preferis fortigi partnerecon kun Usono. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Britoj neniam kundividis usonan vidpunkton pri la homo kiel perfekta kreaĵo kaj tute ne emis propagandi moralajn principojn. De sia filozofia vidpunkto britaj gvidantoj plejparte sekvis opiniojn de Thomas Hobbes. Atendante de la homo plejan malbonon ili malofte estis elreviĝintaj. En ekstera politiko Britio ĉiam emis al apliko de oportuna por si mem formo de morala egoismo: kio estas bona por Britio, tio estis konsiderata ankaŭ bona por la tuta mondo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Nome ĉe Harold Macmillan finiĝis transiro de Britio de povego al influo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« En la 19-a jarcento ekzistis du modeloj de sistemo de povekvilibro: brita modelo kies ekzemplo estis aliro de Lord Palmerston kaj Benjamin Disraeli, kaj la Bismarck-modelo. La brita aliro konsistis en atendi ĝis aperos rekta minaco al la ekzistanta povekvilibro antaŭ ol sin engaĝi en la afero, tiukaze preskaŭ ĉiam helpante al malpli forta flanko. Aliro de Bismarck konsistis je serĉado de rimedoj por preventi aperon de problemoj per starigado de proksimaj rilatoj kun maksimuma nombro de la flankoj, kreado de interkruciĝantaj sistemoj de unioj kaj uzado de aperanta sekve de tio influo por detenado de pretendoj de la konkurantoj. Kiom ajn strange tio aspektu konsiderante usonan sperton de rilatoj kun Germanio dum la du mondmilitoj, la Bismarck-stilo de traktado de povekvilibro eble plej kongruas al la tradicia usona aliro al internaciaj aferoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Lord Palmerston[redakti]

Citaĵo
« Niaj interesoj estas eternaj kaj nia devo estas sekvi tiujn interesojn. »
— Lord Palmerston
Citaĵo
« Ni ne havas eternajn aliancanojn kaj konstantajn malamikojn»
— Lord Palmerston
Citaĵo
« Senŝanĝa principo, surbaze de kiu agadas Anglio, estas agnosko kiel laŭleĝa de tiu organo de la lando, kiun la lando konscie preferos por si mem. »
— Lord Palmerston

Franklin D. Roosevelt[redakti]

Citaĵo
« Mi petegas vin, ne petu min lasi la usonajn trupojn en Francio. Mi simple ne povas tion fari! Mi devos revenigi ilin hejmen. Kiel mi proponis antaŭe, mi kondamnas kaj kontraŭas aŭspiciadon de Belgio, Francio kaj Italio. Vi efektive devas memstare eduki kaj puni proprajn idojn. Konsiderante la fakton ke estonte ili povos iĝi via apogo, vi almenaŭ devas pagi ilian edukadon nun! »
— Franklin D. Roosevelt, en letero al Winston Churchill [la 29-an de februaro 1944]
Citaĵo
« Mi ne deziras ke Usono prenus sur sin ŝarĝon de rekonstruado de Francio, Italio kaj Balkanio. Tio ne estas niaj taskoj, ĉar ni troviĝas de tiuj lokoj je pli ol 5600 km for kaj eĉ pli. Tio certe estas tasko de britoj, pri kiu ili estas vive interesitaj oble pli ol ni. »
— Franklin D. Roosevelt, en letero al Winston Churchill [la 29-an de februaro 1944]

Diversaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Kiom paradokse tio ne estus, laborista partio, ne baziĝanta sur la marksisma teorio, en siaj praktikaj agoj ezakte sekvis la Marksan penson pri tio, ke socialismo baziĝas sur ŝtatigo de la industrio… Tamen la brita eksperimento estis same embarasa, kvankam ĝia fiasko ne estis tiom drameca, kiel fiasko de la rusa eksperimento. Unuflanke ĝi naskis en Anglio rimarkeblan reglamentadon kaj burokratigon, kio ne estigis simpatiojn ĉe tiuj, kiuj strebis al larĝigo de la homaj libereco kaj sendependeco. Aliflanke ĝi pravigis eĉ ne unu el la ĉefaj esperoj de socialsmo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Ni liberiĝu de la brita jugo por konstati, ke la kapitalismo estas la malamiko — ne la brita nacio»
— James Connolly[1]
Citaĵo
« Germanio por ni estas la plej grava lando en Eŭropo ne nur pro nia komerco kun ĝi, sed ankaŭ pro tio ke ĝi estas ŝlosilo al situacio en Rusio. Helpante al Germanio, ni povas ĉe nunaj cirkonstancoj estigi akuzojn kontraŭ ni pri perfido de Francio; sed se Francio estis nia aliancano, tia akuzo ne povas esti farita. »
— Noticoj de la registaro de Britio. La 10-a de januaro 1922.
Citaĵo
« [pri la Sueza krizo] Hodiaŭ en la mondo estas nur du grandaj potencojUsono kaj Sovetunio… ultimato starigis Brition kaj Francion je iliaj lokoj kiel ŝtatoj ne grandaj, nek fortaj. »
— Anŭar al-Sadat [la 19-an de novembro 1956]
Citaĵo
« Francio kaj Britio neniam estos potencoj kompareblaj kun Usono kaj Sovetunio. Ankaŭ Germanio ne estos. Por ili restas unusola vojo ludi certan rolon en la mondo — unuiĝi por ke aperu la unueca Eŭropo. Britio ankoraŭ ne maturiĝis por tio, sed la historio de la Suezo helpos fortikigi ĝian spiriton. Ni ne povas perdi tempon: Eŭropo iĝos via regajno. »
— Konrad Adenauer al Christian Pineau, la 6-an de novembro 1956

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj

  1. citita en Vortoj de Kamarado E. Lanti p.122