« Demandu ordinaran leganton de ĵurnalo, kion li pensas pri iu politikaproblemo, kaj li prezentos al vi kiel “propran” opinion pli aŭ malpli ĝustan rerakonton de la legita; sed ĉe tio — kio estas sola por li grava afero — li kredas, kvazaŭ ĉio dirita de li estas rezulto de lia propra pensado. »
« Kiel povas la homoj esprimi “sian” volon, se ili havas nek propran volon, nek opiniojn, se ili estas fremdiĝintajaŭtomatoj, kies gustojn, opiniojn, elektojn manipulas povaj “mekanismoj”, alĝustigantaj ĉion ĉi al certa normo? »
« Sed rajto esprimi siajn pensojn havas sencon nur en tiu kazo, se ni kapablas havi proprajn pensojn; libereco de la ekstera potenco iĝas firma posedaĵo nur en tiu kazo, se internaj psikologiaj kondiĉoj ebligas al ni firmigi nian individuecon. »
« …nemalhavebla rajto pri propra opinio sen iuj ajn antaŭaj penoj por krei ĝin, ĝuste atestas tiun absurdan staton de homo, kiun mi nomas “amasa indigno”. Tio estas hermetikeco, enfermiĝo de animo. Ĉi-kaze — hermetikeco de konscio. »
« Ne tiom absurdas, kiel ŝajnas, ke homoj pretas morti por butono, por flago, por vorto, por opinio, por mito ktp. Inverse, la plej senracie estas fordoni la vivon por ion, kion indas havi. »
« Estas nur pri aferoj kiuj ne interesas nin, ke ni povas havi senpartieman opinion, sendube tial senpartiemaj opinioj ĉiam senvaloras. »
« It is only about things that do not interest one that one can give really unbiased opinions, which is no doubt the reason why an unbiased opinion is always valueless. »