Fidel Castro

El Vikicitaro
Fidel Castro
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Fidel Alejandro CASTRO RUZ (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1926 en Birán, Holguín - mortis la 25-an de novembro 2016 en Havano) estis ŝtatestro de Kubo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Mi donacas tabakon kaj mi diras al vi ke ĝi estas veneno. Mi diras al vi: se plaĉas al vi, fumu kaj tiel vi volonte memmortigos vin aŭ vi povas fari kion vi volas kun via sano, sed la plej bona afero kion vi povus fari kun tiu skatolo da cigaroj estus donaci ilin al la malamiko. » « Yo regalo tabaco y les digo que es veneno. Les digo: si te gusta fúmalo y voluntariamente te puedes suicidar o hacer lo que quieras con tu salud, pero lo mejor que haces con esa caja de puros es regalarla al enemigo »
— Discurso de clausura de Pedagogía 2005, 4 de febrero de 2005.
Citaĵo
« Kondamnu min, ne gravas, Historio absolvos min. » « Condenadme, no importa, la Historia me absolverá »
— La Historio absolvos min
Citaĵo
« Teknologio preskaŭ ekstermis la monopolon [pri amaskomunikado], kiu estadis fundamenta armilo de imperia submetigo. »
Citaĵo
« Mi konsideras min kiel soldato de Esperanto. Ne gravas ke vi ne estas multnombraj, via ideo venkos. Ĝi venkos ĉar ĝi estas justa. Ĉiu nacio havas sian lingvon, la homaro havu la sian: Esperanton.[1] »
— Parolado antaŭ la UK en 1990

Referencoj

  1. Laŭ vikipedia projekto vizaĝoj
Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
Trovu «Fidel Castro» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»