Mararmeo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Floto)
Mararmeo
Mararmeo
Mararmeo
Aliaj projektoj
Mararmeo en Vikipedio
Mararmeo en Komuneja kategorio

Mararmeo estas parto de la militista forto de regno aŭ nacio organizita por batali en la oceanoj kaj maroj.

Citaĵoj[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Ĝis 1890 la usona armeo okupis la 14-an lokon en la mondo post Bulgario kaj la usona mararmeo estis malpli granda ol la itala, kvankam laŭ industria povo Usono estis 13-oble pli granda ol Italio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Dum la tuta 19-a jarcento Britio estis konsiderata la plej granda problemo por la usonaj interesoj kaj la reĝa mararmeo kiel plej serioza strategia minaco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Neniu afero povus transformi Brition je tiom nepacigebla malamiko kiel minaco al ĝia dominado sur la maroj. Sed nome tion faris Germanio, ŝajnas eĉ sen kompreni ke tiun defion jam ne eblos nuligi. Ekde la mezo de la 1890-aj jaroj ene de Germanio ekkreskis premo pri neceso konstrui grandan mararmeon… Tiel komenciĝis erara cirklo, finiĝinta per konfrontiĝo. Kaj ĉio ĉi okazis por konstrui la mararmeon, kiu en estonta mondmilito nur unufoje renkontiĝos kun la brita en la Jutlanda batalo, kiu donis decidan sukceson al neniu flanko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Mararmea programo de Germanio, aprobita sur ondo de kontraŭbritaj insultoj dum la anglo-bura milito en 1899-1902, sekvigis ĉiuflankan rekonsideron de la brita ekstera politiko. Dum unu jarcento kaj duono Britio konsideris Francion la ĉefa minaco al eŭropa ekvilibro, kiun necesis kontraŭstari per subteno de unu el germanaj ŝtatoj, plejparte de Aŭstrio, sed foje ankaŭ de Prusio. Kaj ĝi traktis Rusion kiel ege seriozan danĝeron por sia imperio. Sed tuj post kiam estis farita alianco kun Japanio, Britio komencis rekonsideri siajn historie formiĝintajn prioritatojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]