Teritorio

El Vikicitaro
Teritorio
Teritorio
Teritorio
Aliaj projektoj
Teritorio en Vikipedio
Teritorio en Komuneja kategorio
Teritorio en Vikivortaro

Teritorio estas spaco, kiun rezervas al si individuogrupo, defendante ĝin kontraŭ enveno de fremduloj.

Citaĵo
« Vagado de la bestoj estas mito kaj nuntempa imago pri nekonscio kaj deziro de iu vaganta kaj nomadanta apartenas al la sama ordo. La bestoj neniam vagadis kaj neniam estis malteritoriigitaj. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Ni projekcias kiel idealan sovaĝan staton (naturo, deziro, besta stato, rizomo…) nome tiun ĉi skemon de malteritoriigado, kiu estas skemo de la ekonomia sistemo kaj kapitalo. Liberecon eblas trovi nenie krom kiel en la kapitalo, nome ĝi kreis ĝin, nome ĝi profundigas ĝin. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Nek la bestoj, nek la sovaĝuloj konas la “naturon” en nia kompreno: ili konas nur limigitajn kaj markitajn teritoriojn, spacon de nesuperebla interago. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Nekonscio estas la “entombigita”, subpremita kaj senfine disbranĉiĝinta strukturo. Teritorio estas malferma kaj limigita. Nekonscio estas loko de senfina ripetado de subpremado kaj fantasmoj de la subjekto. Teritorio ja estas loko de finita ciklo de parenceco kaj de interŝanĝoj sen la subjekto, sed ankaŭ sen escepto: la ciklo besta kaj planta, ciklo de bono kaj abundo, ciklo de parenceco kaj daŭrigo de la speco, ciklo virina kaj rita — la subjekto mankas, kaj ĉio troviĝas ĉi tie en konstanta interŝanĝo. Sindevigoj havas ĉi tie absolutan karakteron, renverseco estas totala, sed ĉi tie neniu spertas la morton, ĉar ĉio spertas metamorfozojn. Nek la subjekto, nek la morto, nek nekonscio, nek subpremado, ĉar estas nenio kio obstaklus la sinsekvan evoluon de la formoj.
Ĉe la bestoj mankas nekonscio, ĉar ili havas teritorion. Ĉe la homoj nekonscio aperis nur post kiam ili perdis teritorion. Ĉe ili estis forprenitaj samtempe la teritorio kaj la metamorfozoj — nekonscio estas tiu individua funebra strukturo, kie senĉese kaj senespere reludiĝas tiu ĉi perdo — kaj la bestoj elvokas nostalgion pri ĝi. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]