Nuntempo

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nuntempo
Aliaj projektoj
Citaĵo
« Kruela disigo de nuntempo disde pasinteco estas la ĉefa signo de nia epoko kaj ŝajnas ke ĝi ja tumultigas hodiaŭan vivon. Ni sentas ke subite ni iĝis solaj, ke mortuloj mortis efektive, por ĉiam kaj ne plu povas helpi nin. Spuroj de spirita tradicio forviŝiĝis. Ĉiuj ekzemploj, specimenoj, etalonoj estas senutilaj. Ĉiujn problemojn, ĉu en arto, sciencopolitiko, ni devas solvi nur en nuntempo, sen partopreno de pasinteco. La senigita je siaj senmortaj mortuloj, la eŭropano estas sola; simile al Petro Schlemihl li perdis sian ombron. Nome tio okazas tagmeze. »
— José Ortega y Gasset, La malhumanigo de la arto (1925)
  • Arkitektoj lasas higienismon manĝaĉi la teritorion: la normeco, la pureco, la mekaniko, la sekureco, la asekureco . . . Ne plu rajtas oni je l’eluzeco, je makuloj, je fendetoj. Suferas la homoj pro tio.
    • Aŭtoro: François Seigneur
  • Estas kvazaŭ nia tempo [i e fino de la XXa jarcento], fermita je ĉia metafiziko, estus senkapabla kompreni, ke animoj de bona genero estas animsinkaj pri la neperfekteco de ĉiuj aferoj kaj nepre vidas meze de l’plezuroj nur imago de ilia estonta fino.
    • Aŭtoro: Laurent Dandrieu
  • “Demokratio” signifas obeadon al ordonoj el Vaŝingtono kaj allason, ke usonaj firmaoj ekspluatu la landon.
  • Diferenco inter homo kaj besto, NUNTEMPE estas plimalpli la vesto.
  • En ŝajna demokratio ĉio estas krom racio.
  • En demokratio regado de mono, anstataŭas tion de persono.
  • Ne estas demokratio se mankas justaj leĝoj, egale ĉu regas aŭ ne; diktatoroj kaj reĝoj.