Evidenta destino

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Evidenta destino
Evidenta destino
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Evidenta destino en Vikipedio
Commons-logo.svg Evidenta destino en Komuneja kategorio

Evidenta destino estas politika teorio, kreita en la 19-a jarcento, laŭ kiu usonaj setlistoj rajtas okupi novajn terojn en Nordameriko kadre de evidenta destino de Usono.

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« [pri izolismo kaj moraleco de la ekstera politiko de Usono] Ĉirkaŭ 1820 Usono trovis inter tiuj du aliroj kompromison, kiu donis al ĝi eblecon uzi ambaŭ ĝis la fino de la Dua mondmilito. Ĝi plu kondamnis tion, kio okazis trans la oceanoj kiel kondamnindan rezulton de la politiko de povekvilibro, traktante sian propran ekspansion laŭ la teritorio de Nordameriko kiel “Manifeston de la sorto”, do kiel destinon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Same kiel usonanoj, rusoj konsideris sian socion escepta. Renkontante nur nomadajnfeŭdajn sociojn, ekspansio de Rusio direkte al Meza Azio havis plurajn trajtojn de la usona ekspansio okcidenten, kaj se rememori citaĵon de Aleksandr Gorĉakov, do rusa pravigado de la ekspansio estis analoga al usonaj fundamentadoj de sia propra “manifesto de destino”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ[redakti]