« Giganta ŝtata kaj ekonomia sistemo eliris de sub kontrolo de la homo. Ĝi iĝis neregebla kaj ĝiaj gvidantoj similas al homo, rajdanta sur freneziĝintaĉevalo: li fieras ke li sukcesas teniĝi sur selo, kvankam li estas senpova regi la ĉevalon. »
« Apartiĝo de la socio kaj politika ŝtato sekvigis transigon de ĉiuj sentoj, ligitaj al la socia vivo, sur la ŝtaton, kiu sekve de tio iĝas idolo, forto altiĝanta super la homo kaj reganta lin. »
« [pri la ideoj de klerismo] Estis supozite, ke ĉiu ŝtato, sekvante proprajn egoismajninteresojn iel aŭ tiel servos al progreso kvazaŭ iu nevidebla mano garantius ke libereco de elekto, havata de ĉiu ŝtato, garantius bonfarton por ĉiuj. »
«Regado de grandega ŝtato similas al stirado de supergranda cisternoŝipo, centmilojn da tunoj peza kaj havanta turnoradiuson kiu superas dekojn da kilometroj. Ĝiaj gvidantoj devas ekvilibrigi influon, kiun ili planas fari al la ekstera mondo, kaj moralan nivelon de propra burokrataro. »
« [pri postkoloniismaj landoj] Ĉe tiaj cirkonstancoj la ŝtato ofte signifas armeo, kiu iĝas la sola “nacia” institucio. Kiam okazas kolapso de tia ŝtato, ofte sekvas enlanda milito. »
« En multaj aliaj mondopartoj ŝtato antaŭis nacion; ĝi estis kaj ofte restas la ĉefa elemento de ĝia formiĝo. Politikaj partioj, kie ili ekzistas, spegulas fiksitan, kutime komunuman identecon; malplimulto aŭ plimulto kutime havas konstantan karakteron. En tiaj sociojpolitika procezo konsistas je dominado, ne en alterna regado, kio se entute okazas, do pli ofte per nekonstituciaj renversoj ol sekve de konstituciaj proceduroj. Koncepto de lojala opozicio – esenco de la nuntempa demokratio – ĉeestas malofte. Plej ofte opozicio estas traktata kiel minaco al la nacia unueco, egaligata al perfido kaj senkompate subpremata. »
« …dum la revolucioj la burĝaro forprenis la povon kaj, aplikinte al ĝi siajn lertajn manojn, dum la vivo de unu generacio kreis vere povan Ŝtaton, kiu ĉesigis la revoluciojn. »
« Finiĝos tio plorinde. La ŝtato definitive sufokos ĉian socian aktivecon kaj neniuj novaj semoj jam burĝonos. La socion oni devigos vivi por la ŝtato, la homon — por la ŝtata maŝino. Kaj ĉar tio estas nura maŝino, kies funkcieblo kaj stato komplete dependas de viva forto de ĉirkaŭaĵo, finfine la ŝtato, forsuĉinte el la socio ĉiujn sukojn, senfortiĝos, ekfeblos kaj mortos per la plej morta el la mortoj — per la rusta morto de mekanismo. »
« …la dua ŝtupo de burokratiĝo iĝas militiĝo de la socio. La tuta atento estas direktita al armeo. Povo estas unuavice garantianto de la sekureco (tiu sekureco, de kiu, mi memorigas, komenciĝas la amasakonscio). Do la ŝtato estas unuavice armeo. »
« …la ŝtato estiĝas kiam la homo strebas eliri el tiu natura socio, en kiu tenas lin sangaj ligoj. Parolante pri sango, ni parolas ankaŭ pri aliaj naturaj ligoj — ekzemple pri lingvo. Ekde komenco la ŝtato baziĝas sur miksado de sangoj kaj lingvoj. La ŝtato estas supero de ĉia natura unuiĝo. Ĝi estas mestizo kaj poligloto. »
« La ŝtato unuavice estas laborplano kaj kunlabora programo. Ĝi kunigas homojn por komuna afero. La ŝtato estas ne unueco de lingvo aŭ sango, teritorio aŭ vivmaniero. Ĝi havas nenion materian, inercian, antaŭan kaj limigitan. Tio estas pura dinamismo — volo pri la komuna afero — kaj pro tio la ŝtata ideo havas neniujn naturajn limigojn. »
« Ĉe la novaj popoloj bildo de la ŝtato perdis materiecon. Se tio estas programo de komuna afero, do ĝi esprimiĝas en pura dinamismo — en agado, en komuneco de la agoj. Pro tio efika forto de la ŝtato, politika subjekto iĝas ĉiu, kiu taŭgas al la afero kaj estas fidela je ĝi, dum sango, lingvo, geografia kaj socia apartenoj iĝas duarangaj. »
« …efektive la nacio neniam estas preta. Tio diferencigas la nacian ŝtaton de aliaj. La nacio ĉiam aŭ formiĝas aŭ disfalas. Tetrium non datur [latine: La tria ne eblas]. »
« Nun por la eŭropanoj venas tempo, kiam Eŭropo povas iĝi la naciaideo. Kaj estus oble malpli utopie kredi je tio hodiaŭ ol aŭguri en la 11-a jarcento la unuecan Hispanion. Ju pli fervore la nacia ŝtato de la Okcidento gardas sian veran esencon, des pli senevite ĝi liberigos ĝin en la unueca kaj grandega ŝtato kontinenta. »
« La naciaj ŝtatoj, kun ilia iam liberema atmosfero de malfermiteco kaj freŝeco, transformiĝis je kadukeco kaj iĝis “interiero”... Tio klarigas la “naciisman” eksplodon en niaj tagoj… La lasta ardo plej longe estingiĝas. La lasta spiro estas la plej profunda. »
« Se iu ludas reakciulon, do evidente por sub ŝirmo de savado de la patrujo kaj la ŝtato ebenigi ĉion alian kaj plenrajte treti la proksimulon, speciale se tiu havas meritojn. Sed ankaŭ revoluciulojn oni ludas samcele: la ekstera obsedo je la sorto de subprematoj kaj je sociala justeco servas kiel masko, liberiganta je domaĝa neceso esti honesta, tolerema kaj, plej grave, estimi la homajn meritojn. Mi konas nemalmulte da homoj, kiuj aniĝis al tiu aŭ alia laborista partio nur por akiri internan rajton malestimi la intelektularon kaj rigardi ĝin desupre. »
« …la ŝtataj kaj ekleziajinstitucioj tute ne havas tiun ĉionpovon, kiun oni aljuĝas al ili kaj pro kiu ili de tempo al tempo subiĝas al atako flanke de reprezentantoj de progresisma movado de ĉiaj ajn tipoj, ĉar tiu subpremanta nin potenco estas nekonscie kuŝanta en ni mem, nome en la plu ekzistanta kolektivamenso, heredaĵo de la barbaro. »
« Ŝtato kaj eklezio povas toleri nur du eblecojn: Edziĝon aŭ prostitucion, kaj en la plej multo da kazoj amo ekster tiuj du kampoj estas al ili suspekta. »
« La eklezio, same kiel la ŝtato, mia kara, estas diaj elpensaĵoj, sed realigitaj per (la) malfortaj homoj, ili estas malperfekte realigitaj; tial oni ne konfesu antaŭ malfortaj homoj, ke tiuj institucioj estas malperfektaj, ĉar tiaokaze ili povus ekdubi pri la dia deveno. »
« Antaŭ ĉio oni devas atenti pri tio, ke la montrezoroj de ŝtato ne transiru en la manojn de malmultaj. Alikaze ŝtato povus posedi grandan nacian posedon kaj tamen mizere suferus. Ĉar mono similas al sterko, kiu utilas nur tiukaze, se oni disvastigas ĝin. Oni atingas tion antaŭ ĉio per subpremo aŭ rigora bridado de la detruanta uzurista branĉo, de monopoloj, latifundioj ktp. »