Baloto

El Vikicitaro
Baloto
Baloto
Baloto
Aliaj projektoj
Baloto en Vikipedio
Baloto en Komunejo
Baloto en Komuneja kategorio
Baloto en Vikivortaro
Baloto en Vikinovaĵoj

Baloto estas procedo dum kiu oni formale esprimas sian opinion pri diskitata demando.

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« En la 19-a jarcento ŝajnis ke la universala voĉdonrajto solvos ĉiujn problemojn de demokratio. Unu el gvidantoj de ĉartismo О'Connor diris en 1838: “La universala voĉdonrajto tuj ŝanĝus la tutan karakteron de la socio: anstataŭ atentemo, duboj kaj suspektemo venus la frateca amo, reciproka interesiĝo kaj universala fido”. En 1842 li diris: “…ses monatojn post aprobo de la ĉartisma programo ĉiu viro, virino kaj infano en la lando estos bone nutrita, provizita per bonaj loĝejo kaj vestoj”. Ekde tiam ĉiuj grandaj demokratiaj sistemoj starigis universalan voĉdonrajton por la viroj kaj, escepte de Svislando, por la virinoj, sed eĉ en la plej riĉa lando de la mondo 1/3 de la loĝantaro ankoraŭ estis “malbone nutrita, malbone provizita je loĝejo kaj vestoj”, uzante la vortojn de Franklin D. Roosevelt»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« … ni ne devas forgesi ke eĉ libera baloto ne nepre esprimas la “volon de la popolo”. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Politika libereco mem efektive ĉiam estas iluzia. La homo, vivanta sub ekonomia jugo dum ses, se ne sep tagoj semajne, ne iĝas libera pro tio, ke unufoje en kvin jaroj li metas kruceton sur la balotilo. Por ke libereco almenaŭ ion signifu por la nuntempa homo ĝi devas inkludi industrian liberecon. Dum la homoj dum procezo de laboro ne sentas sin anoj de memadministra laborista komunumo ili fakte restas sklavoj, ĉe kiu ajn politika sistemo ili vivus. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Balotoj en grandaj demokratiaj landoj ĉiam pli akiras karakteron de plebiscito, ĉe kiu la voĉdonanto povas fari nenion krom esprimi sian kontentonmalkontenton pri politikaj mekanismoj, al unu el kiuj li fordonas la rajton reprezenti sian politikan volon»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« …necesas agnoski, ke la veraj decidoj ne povas esti faratj en atmosfero de la amasa voĉdonado, sed devas esti farataj en relative etaj grupoj, kio evidente kongruas al la antaŭa urba kunveno, enhavanta ne pli ol, mi diru, kvincent homojn»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Aleksej Navalnij[redakti]

Citaĵo
« La sola kialo, pro kiu Putin havas iujn procentojn [de populareco], kaj la Unueca Rusio havas iujn procentojn estas ke ili ne allasas nin al la balotoj. Nu ĝenerale, ne nur min. » « Единственная причина, по которой у Путина есть какие-то проценты, и у Единой России есть проценты — потому что они не пускают нас на выборы. Ну, обобщенно, не только меня. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Eĥo de Moskvo la 14-an de januaro 2015][1]
Citaĵo
« En la baloto necesas voĉdoni por iu ajn partio krom la Unueca Rusio. Bojkoto de la baloto estas morale ĝusta pozicio, sed de la vidpunkto de plua lukto ĝi estas sensenca. Tio malstimulas kaj malunuigas la homojn» « На выборах нужно голосовать за любую партию, кроме «Единой России». Бойкот выборов — это нравственно правильная позиция, но с точки зрения дальнейшей борьбы она бессмысленна. Это демотивирует и разъединяет людей. »
— Aleksej Navalnij, [Citaĵoj ĉe Esquire la 29-an de novembro 2011][2]
Citaĵo
« [pri supozeble okazinta venko de Gennadij Zjuganov en la prezidenta baloto en 1996] Jelcin falsis la baloton. Tio estis lia kolosa eraro. Kaj tio, kio okazas nun al mi, al la opozicia movado, al ni ĉiuj — tio estas ankaŭ nia pago, se diri metafizike, pro tio ke ni tiam ĉiuj postulis pafi la Superan Konsilion. » « Ельцин фальсифицировал выборы. Это было его колоссальной ошибкой. И то, что происходит сейчас со мной, со всем оппозиционным движением, с нами со всеми, — это, в том числе, наша плата, говоря метафизически, за то, что мы тогда все требовали расстрелять Верховный Совет. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Radio Libero la 28-an de majo 2015][3]

Andrej Movĉan[redakti]

Citaĵo
« Kelkaj gvidantoj de opozicio en Rusio, asertantaj (kaj opiniantaj) ke ili okupas liberalajn poziciojn, insistas hodiaŭ pri plej baldaŭaj balotoj je ĉiuj niveloj, aranĝotaj “sen falsado”... Ili strange forgesas, ke Hitlero en Germanio, Chaves en Venezuelo, Tsipras en Grekio estis elektitaj nome kadre de tia proceduro. Eĉ pli, se siatempe estus aranĝitaj tiaj balotoj en Sovetunio, Stalin sendube venkus je ili, same kiel venkus Mao Zedong en Ĉinio kaj ajatolo Ĥomejni en Irano» « Ряд лидеров оппозиции в России, утверждающих (и считающих), что они занимают либеральные позиции, настаивают сегодня на скорейших выборах всех уровней, проведенных «без фальсификаций»... Они странным образом забывают, что Гитлер в Германии, Чавес в Венесуэле, Ципрас в Греции были избраны именно в рамках такой процедуры. Более того, если бы в соответствующее время были проведены такие выборы в СССР, Сталин, несомненно, бы на них победил, как победил бы и Мао Цзэдун в Китае, и аятолла Хомейни в Иране. »
— Andrej Movĉan, Kio okazos se al potenco en Rusio denove venos liberaluloj? [novembro 2015]
Citaĵo
« [pri Rusio] Aperas situacio de sakstrato: “liberalaopozicio strebas ricevi de la potenco liberajn balotojn, renkontante totalan srtiktan reziston de la potenco kaj malŝparante por tiu ĉi lukto ĉiujn fortojn kaj homan potencialon. Dume tiaj balotoj nur konfirmus mandaton de la nuna potenco... » « [о России] Возникает ситуация тупика: «либеральная» оппозиция стремится добиться от власти свободных выборов, встречаясь с тотальным жестким сопротивлением власти и растрачивая на борьбу все силы и человеческий потенциал. Вместе с тем такие выборы только подтвердили бы мандат существующей власти... »
— Andrej Movĉan, Kio okazos se al potenco en Rusio denove venos liberaluloj? [novembro 2015]

José Ortega y Gasset[redakti]

Citaĵo
« Ĉe universala voĉdonado la amasoj ne decidadis, sed aliĝadis al decido de tiu aŭ alia malplimulto. Tiuj lastaj proponis siajn “programojn” – bonega termino. Tiuj programoj — fakte programoj de kunvivo — invitadis la amason aprobi projekton de decido. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Sorto de demokratio ĉe iu ajn ĝiaj formo kaj evoluiteco dependas de eta teknika detalo — balota procedo. Ĉio alia estas duaranga. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« [pri prezidentaj balotoj en Usono] Alta kosto de televida kampanjo transformis kolektadon de sumoj necesaj por subteno de kandidato (aŭ inverse por lia kritikado) je gravega rimedo fortigi rolon de lobiistoj. Tio klarigas kreskantan influon en Usono de israela, kuba, greka, armena kaj kelkaj aliaj lobioj, sufiĉe efikaj pri mobilizado de financa subteno por siaj specifaj celoj»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Mi ne estas tiaulo, kiu konsideras, ke voĉdonado povas solvi principan demandon. »
— Vortoj de Kamarado E. Lanti

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj