Rolo

El Vikicitaro
Rolo
Aliaj projektoj
Rolo en Vikipedio

Rolo estas tio, kion devas diri aŭ fari aktoro en teatraĵofilmo; karaktero, atribuita al aktoro en teatraĵo aŭ filmo; funkcio, agado, posteno, ĉio, kion iu estas komisiita aŭ supozata fari.

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« La mezepoka socio ne senigis individuon je libereco jam pro tio, ke “individuo” mem ankoraŭ ne ekzistis. La homo estis ankoraŭ ligita al la mondo per originaj ligoj; li rigardis sin mem tra prismo de sia socia rolo (kiu estis samtempe lia natura rolo), ne kiel individuan personecon»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« “Persono”, kies interesojn celas nuntema homo, estas socia “mio”; tiu ĉi “persono” konsistas ĉefe el rolo, prenita de individuo por si, kaj efektive estas nura subjektiva kamuflaĵo de lia objektiva socia funkcio. Nuntempa egoismo estas avideco, devenanta el frustriĝo de vera persono kaj direktita je fortiĝo de la persono socia. Por la nuntempa homo ŝajnas karaktera la plej alta grado de fortiĝo de la persono mem; efektive lia tuteca persono estas malfortiĝinta, reduktita al nur unu segmento de la tuto — al intelekto kaj voloforto dum ĉiuj aliaj komponantoj de lia persono estas tute fortranĉitaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Energian aktivadon oni ofte traktas kiel signon de memstara agado, sed ni scias, ke tia agado povas esti ne pli memstara ol konduto de aktoro aŭ de hipnotita homo. Kiam estas prezentata spektaklo, ĉiu aktoro povas tre energie ludi sian rolon kaj eĉ enigi iujn frazojn aŭ detalojn de la agado, kreitajn de li. Sed ĉe tio li tamen nur ludas taskitan al li rolon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Vidu ankaŭ[redakti]