Realo

El Vikicitaro
Realo
Realo
Realo
Aliaj projektoj
Realo en Vikipedio
Realo en Komuneja kategorio
Realo en Vikivortaro

Realo estas en filozofio la tuto de tio, kio efektive ekzistas, sendepende de nia perceptkapablo kaj konceptmaniero.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Ni vivas inter la ciferoj kaj abstrakciaĵoj. Se ekzistas nenio konkreta, do ekzistas nenio reala. Ĉio iĝis ebla same praktike kaj morale»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« La vivo ne estas teorio. Ĝi estas realaĵo, kun enecaj devoj al ĉio kaj ĉiuj. » « (angle) Life is not theory. It is reality, with inherent duties to everything and everyone. »
— Tivadar Csontváry Kosztka
Citaĵo
« Nenio limigas inteligentecon pli ol nescion; nenio kreskigas nescion pli ol propraj opinioj; nenio plifortigas opiniojn pli ol rifuzi rigardi realon. » « (angle) Nothing limits intelligence more than ignorance; nothing fosters ignorance more than one's own opinions; nothing strengthens opinions more than refusing to look at reality. »
— Sheri S. Tepper
Citaĵo
« Por sukcesa teknologio, realeco devas superi super publikaj rilatoj, ĉar naturo ne povas esti trompita» « (angle) For a successful technology, reality must take precedence over public relations, for nature cannot be fooled. »
— Richard Feynman
Citaĵo
« "Fajro" ne gravas, "tero" kaj "aero" kaj "akvo '" ne gravas. "Mi" ne gravas. Neniu vorto gravas. Sed viro forgesas realecon kaj memoras vortojn. » « (angle) "Fire" does not matter, "earth" and "air" and "water'" do not matter. "I" do not matter. No word matters. But man forgets reality and remembers words. »
— Roger Zelazny
Citaĵo
« Mi neniam serĉis revon en realo aŭ realon en revo. Mi permesis al mia imago libere agi, kaj mi ne estis devojigita de ĝi. »
— Gustave Moreau

I have never looked for dream in reality or reality in dream. I have allowed my imagination free play, and I have not been led astray by it.

Citaĵo
« Estas nur konservante fidon al homaj revoj kiel ni eble povos, post ĉio, eble iu tage realigi ilin. » « (angle) It is only by preserving faith in human dreams that we may, after all, perhaps some day make them come true. »
— James Branch Cabell
Citaĵo
« Nenio estas pli bona ol la neintencita humuro de la realo. » « (angle) Nothing is better than the unintended humor of reality. »
— Steve Allen
Citaĵo
« 
Ni scias, ke kun la unua vekiĝo de scio, la homo alfrontas du evidentajn faktojn:
La ekzisto de la mondo, en kiu li vivas; kaj la ekzisto de psika vivo en si mem.
Neniu el tiuj povas pruvi aŭ malkonfirmi, sed ili estas faktoj: ili konsistigas realon por li.
 »
 « (angle) We know that with the very first awakening of knowledge, man is confronted with two obvious facts:

The existence of the world in which he lives; and the existence of psychic life in himself.

Neither of these can he prove or disprove, but they are facts: they constitute reality for him. »
— P. D. Ouspensky
Citaĵo
« Bonaj verkistoj difinas la realon; malbonuloj nur rediras ĝin. Bona verkisto transformas fakton en veron; malbona verkisto plej ofte plenumos la malon. » « (angle) Good writers define reality; bad ones merely restate it. A good writer turns fact into truth; a bad writer will, more often than not, accomplish the opposite. »
— Edward Albee
Citaĵo
« Ĉiuj niaj apartaj fikcioj aldoniĝas al komuna realaĵo. »
— Stanisław Jerzy Lec
Citaĵo
« Oni estas formanĝita de Tempo, ne ĉar oni vivas en Tempo, sed ĉar oni kredas je ĝia realeco, kaj tial forgesas aŭ malestimas eternecon»
— Mircea Eliade
Citaĵo
« La fakto, ke politikaj ideologioj estas percepteblaj realaĵoj ne estas pruvo de ilia esence necesa karaktero. La bubona pesto estis eksterordinare potenca socia realaĵo, sed neniu estus konsiderinta ĝin kiel esence necesa. »
— Wilhelm Reich
Citaĵo
« Ni komencas vidi la influon de revo en realo kaj realo en revo. » « (angle) We are beginning to see the influence of dream upon reality and reality upon dream. »
— Anaïs Nin
Citaĵo
« Ni vivas en premsonĝo de malveroj, kaj malmultaj estas sufiĉe vekaj kaj konsciaj por vidi la aferojn kiaj ili estas. Nia unua devo estas forigi iluziojn kaj retrovi senton de realo. »
— Nikolai Berdyaev
Citaĵo
« Necesas idealigi la vidatan realon kaj realigi la revatan idealon. »
— Alexandre Dumas (patro)
Citaĵo
« Neverland estas la maniero, kiel mi ŝatus, ke la reala vivo estu... sentempa, libera, petola, plena de gajeco, tenereco kaj magio» « (angle) Neverland is the way I would like real life to be … timeless, free, mischievous, filled with gaiety, tenderness, and magic. »
— Mary Martin
Citaĵo
« Kiel mi povus pensi, ke la mallongaj jaroj sufiĉas
por pruvi la realon de senfina amo»
 « (angle) How could I think the brief years were enough
To prove the reality of endless love? »
— Delmore Schwartz
Citaĵo
« La grava afero estas ne ĉesi pridemandi; scivolemo havas sian propran kialon por ekzisti. Oni ne povas ne timi sin pripensante la misterojn de la eterneco, de la vivo, de la mirinda strukturo de la realo. Sufiĉas, se oni provas nur kompreni iomete la ĉiutagan misteron. La grava afero estas ne ĉesi pridemandi; neniam perdu la sanktan scivolemon. »
— Albert Einstein

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« Jen sinsekvaj fazoj de evoluo de la imago:

— ĝi spegulas fundamentan realon;
— ĝi maskas kaj deformas fundamentan realon;
— ĝi maskas mankon de fundamenta realo;

— ĝi entute havas nenian rilaton al iu ajn realo, estante sia propra simulakro en la pura senco»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Disneyland ekzistas por kaŝi, ke Disneyland efektive estas la “reala” lando — la tuta “reala” Usono (proksimume same kiel la prizonoj servas por kaŝi, ke la tuta socio en sia pleneco, en sia banala ĉieeco estas la malliberejo). »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« [pri Disneyland] Tiu ĉi mondo pretendas esti infana por konvinki ke la plenkreskuloj troviĝas en alia loko — en la “reala” mondo — kaj kaŝi ke vera infaneco estas ĉie, speciale inter tiuj plenkreskuloj, kiuj venas ĉi tien por ludimiti infanojn por erarigi sin mem rilate sian propran infanecon. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Iluzio ne plu eblas, ĉar ne plu eblas realo. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Nenio montros eĉ plej etan aprobon, eĉ plej etan estimon al la reala homo. Fideleco estas direktita al lia similulo, ĉar li mem dekomence jam estas morta»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« …reala problemo komenciĝas de hipotezo pri sendifekta funkciado, ja gravas ne difektado de la vero interne de la mekanismo, sed difektado de la tuta reala per objektiva fidindeco de tiu ĉi mekanismo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Ju pli, kiel ŝajnas al ni, ni proksimiĝas al realo (aŭ aŭtentikeco), des pli ni malproksimiĝas de ĝi, ĉar ĝi ne ekzistas. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]

Carl Gustav Jung[redakti]

Citaĵo
« [pri fonto de la prahistoria kredo je la spiritoj] La spiritoj estas nenio alia ol kion ni simple nomas la pensoj. La “pensoj” de la prahistoria homo, propre dirite, enkorpiĝas je imagoj, realeco de kiuj tiom grandas, ke li mem konstante miksas psikan realon kun la realo ekstera. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Konfuzo de simbolo kun vera realeco kondutis la homaron al ĝiaj dioj, do al realeco de la penso… »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Se iu komplete foriras eksteren, li devas elvivi sian miton; se li komplete foriras internen, li devas transformi je sonĝo sian eksteran, la tiel nomatan realan vivon»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj



Vidu ankaŭ[redakti]