Israelo

El Vikicitaro
Israelo
Israelo
Israelo
Aliaj projektoj
Israelo en Vikipedio
Israelo en Komunejo
Israelo en Komuneja kategorio
Israelo en Vikivortaro
Israelo en Vikinovaĵoj

Israelo estas lando en Azio.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Eble malgraŭ atendoj de israelaj gastigantoj, mia vojaĝo al Golanaj Altaĵoj kaj vojaĝoj tra la lando konvinkis min pri vaneco klopodi garantii sekurecon per akirado de teritorioj. Mi komprenis ke Israelo neniam ricevos sufiĉe da teritorioj por rekompenci malamikecon de la araboj — kaj sekve la aferon de sekureco de Israelo necesas trakti aparte de afero de teritoria suvereneco. Vastigado de la suvereneco de Israelo per si mem ne garantios ĝian sekurecon, speciale se tia vastigado nur fortigas malamikecon de la araboj. »
— Zbigniew Brzeziński, Potenco kaj principoj: Memuaroj de la konsilisto pri nacia sekureco 1977-1981 [1983]
Citaĵo
« Lukto kontraŭ la ŝtatoj de la “akso” dum la Dua mondmilito (kaj sekvinta apero de la juda ŝtato) stimulis ĉe la usonaj judoj strebon identigi sin kun interesoj de Israelo, dum la italaj kaj japanaj enmigrintoj klopodis substreki mankon de iuj ajn politikaj ligoj kun siaj eksaj patrujoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Pli longdaŭra problemo estas, ĉu la tute komprenebla, akra reago de Usono post la 11-a de septembro [2001] ne sekvigos rekonsideradon de tradicia, tre fragila ekvilibro inter individuaj liberoj kaj nacia sekureco. Tia principa rekonsiderado, speciale kune kun modernaj teknikaj eblecoj en la kampo de sekureco, povas kun paso de la tempo transformi Usonon je fermiĝinta, koncentriĝinta je propra sekureco ksenofobia hibrido de demokratio kaj aŭtokratio, eble eĉ kun elementoj de la ŝtato-fortikaĵo. Jam ekzistas du ŝtatoj, eblaj aŭgurantoj de tia estonteco: Israelo kaj Singapuro»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« …malgraŭ opinioj ke sekureco de Israelo profitos el konfrontiĝo de Usono kontraŭ la islama mondo, la postvivado de Israelo en longdaŭra perspektivo estos endanĝerigita. Al Israelo sufiĉos milita kaj patriota povoj por rebati senperan atakon kaj subpremi la palestinanojn. Tamen longdaŭra kaj sufiĉe senavara subtenado de Usono, kaŭzita de ne tiom strategiaj konsideroj, kiom sincera morala devo, malkreskos. Dum sia malfortiĝo Usono, malgraŭ simpatio de ĝia popolo al Israelo, povos ĉiam pli kliniĝi al rezigno je partopreno en la aferoj de la regiono, dum plejparto de aliaj landoj plej verŝajne kulpigos pri malordo en Proksima Oriento nome Usonon. Konsiderante politike ardiĝintajn arabajn amasojn, pli pretajn al longdaŭra militado (la “popola milito”), Israelo, transformiĝinta antaŭ okuloj de la mondo je la “apartisma ŝtato” (pri kio avertis en 2010 vic-ĉefministro Ehud Barak) apenaŭ eltenos longe. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« La sola lando, krom Pollando, en kiu mi vere sentas min hejme, estas Israelo. Tie mi rememoras kaj eĉ travivas denove mian infanaĝon. En Israelo estas tiom da elmigrintoj el Pollando, ke ni kune babilas pole. »
— Zbigniew Brzeziński, En konversacio kun Charles Gati // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« [pri la Unua mondmilito] Same kiel Israelo en niaj tagoj, Francio maskis sian vundeblecon per pika incitemo kaj kreskantan panikon ĝi kaŝis malantaŭ nepacigeblo. Kaj same kiel Israelo en niaj tagoj, ĝi ĉiam sentis timon de izolado»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« …origina motivo de interproksimiĝo de prezidanto al-Sadat kun Israelo preskaŭ sendube estis provo detrui imagon de la Okcidento pri militiemo de la araboj kaj psikologie meti Israelon en situacion de sin defendanta. Same kiel Gustav Stresemann, al-Sadat provis enbati kojnon inter sia malamiko kaj ĝiaj amikoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri pozicio de araboj rilate estiĝon de Israelo] Por ili la juda ŝtato estis fremda instalaĵo en la tradiciaj arabaj teroj pretekste de pretendoj 2000 jarojn malnovaj kaj forme de elaĉeto de judaj suferoj pri kiuj kulpis tute ne la araboj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Posedado de atombombo fare de unu konkreta lando estis ŝanĝanta povekvilibron pli grave ol iuj ajn teritoriaj konkeroj pasintece. Tamen escepte de unusola israela atako kontraŭ iraka nuklea reaktoro en 1981, eĉ ne unu lando dum la tuta historio de la Malvarma milito aplikis forton por preventi tian kreskon de la povo fare de malamiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [ Proksima Oriento en la 1960-aj jaroj] Eliro el sakstrato povus esti trovita nur se ĉiuj interesitaj flankoj sobre pritaksus la bazan geopolitikan realon de Proksima Oriento: Israelo estis tro forta (aŭ povus iĝi tia) por esti venkita eĉ de ĉiuj ĝiaj najbaroj kune kaj Usono estos sekvanta neŭtralecon kaze de sovetia enmiksiĝo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Limoj de Israelo de 1967 kun Egiptio, Sirio kaj Jordanio spegulas fakte la internacie agnoskitajn limojn de la brita mandato en Palestino»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Postvivado de Israelo dependas precipe de diplomatia protekto kaj almenaŭ samgrade de milita ekipaĵaro liverata de Usono»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Bernie Sanders[redakti]

Citaĵo
« Israelo ĉiel rajtas vivi en paco kaj sekureco, sed ankaŭ la palestina popolo rajtas. » « Israel has every right to live in peace and security, but so does the Palestinian people. »
— Bernie Sanders
Citaĵo
« Miaj fiero kaj admiro pri Israelo vivas kune kun mia subteno de palestinaj libereco kaj sendependeco. Mi malakceptas la nocion, ke ekzistas ia kontraŭdiro tie. » « My pride and admiration for Israel lives alongside my support for Palestinian freedom and independence. I reject the notion that there is any contradiction there. »
— Bernie Sanders"How to Fight Antisemitism," en Jewish Currents

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Jen la israelanoj estas ne tiom skrupulemaj. Ili rigardas la Aliulon en lia tute nekaŝita malamikeco, sen iluzioj kaj duboj. La Aliulon, la arabon, ne eblas konverti, lia alieco estas nekorektebla, oni ne povas lin ŝanĝi, oni povas lin nur bridi kaj konkeri. Ĉe tio ili tamen agnoskas la Aliulon, kvankam ne komprenas lin. La usonanoj ne nur ne komprenas, sed ankaŭ ne agnoskas. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« 

Ho vi stultaj cionistoj,
kun viaj stultaj mensetoj,
vi iru tuj al laboristo
kaj lernu ĉe li lertecon.

Vi volas nin gvidi Jerusalemen,
ni ja malsatmortos tie.
Prefere restos ni Rusie;
ni liberigos nin mem.

 »
 « 

אױ איר נארישע ציוניסטן
מיט אייער נארישן מוחל
איר מעגט דאך גיין צו דעם ארבעטער
און לערנען ביי אים שכל

איר ווילט אונדז פירן קיין ירושלים
מיר זאלן דארט גאלאדיין
מיר וועלן בעסער זיין אין רוסנלאנד
מיר וועלן זיך באפרייען

 »
— Jida folkkanzono el la frua 20-a jarcento

Vidu ankaŭ[redakti]